Kiamaniere ili elturniĝos ?
Per la portema malfermo de nutrada centro.
Dum du jaroj, la malpli ol ses jaraĝaj infanoj estos senkoste
nutritaj en centro, kiun la panjoj mastrumados helpe de Elvira,
animantino pri dietistiko.
Komence la nutraĝo estos donita, poste
iom post iom, ĝi devenos de la ĝardenoj kaj de la bredadoj
realigitaj laŭ la konsiloj de Tomas, rura animanto, kaj helpe
de li.
Dum tiuj du jarj, la virinoj estos lernintaj
kuiri la novajn nutraĵojn, kiujn la infanoj estos ekŝatintaj.
Tio instigos la familiojn persisti en tiu vojo. Plie, Elvira
kaj tomas estas enlandaj kaj do poste povos amike plenumi
iom da teknika traktado.
|