Pag'o 3 el 3 
                                                P Estas por Pizoj

    "Tempo, sinjoroj, tempo," mia patrino alvokis kun neekcercita kaj mirinda imito de kornvala vers'knabino.
    Ili venis kun dankoplena rapideco supren lau' la krutaj vojoj, kun preskau' malplenaj korboj, kaj mieno de memkontenta sukceso sur la vizagoj. Ni impetis tra la resto de la sens'eligado, kaj tiam dum ni mang'is volvitan prosciutto-on[3] kaj drinkis svisan amaraj'on au' brandon kaj sodon au' s'ereon, lau' niaj diversaj kutimoj, mi rapidis al la eta fajrejo kiel kuriero de la dekoka jarcento je sekreta komisio plej grava, kun la poto zorge forte tenata antau' mi.
    Mi agitis la fajron. Kiam la apenau'a duoncolo da akvo bolig'is, mi enj'etis la pizojn, almenau' ses kvartojn au' pli, kaj frapmetis la pezan kovrilon kvazau' diablo eble eskapus. Tuj kiam la vaporo aperis, mi freneze skuis la tuton. Iu alportis al mi mincan buklon da roza s'inko kaj glason da vino malvarma de la s'prucilo. Revivig'inte, se tio ankorau' pli eblus, mi skuis la poton denove.
    Mi rigardis supren al la teraso, h'aoso de segitaj traboj, betonmiksatoroj, kaj malplenaj sardin-ladskatoloj forlasitaj el la meztagmang'oj de la laboristoj.  Tie sidis la pleja parto de la homoj en la mondo kiujn mi amas, en maldensa lumo kiu estis roza je Alpa lumeto, blua je vualo el pina fumo de la fajrejo.  Iliaj voc'oj kantis kun aparta disteco en la klaran aeron, kaj subite trans la kurbo de la Malsupra Kornis'o bovino en la fruktarbaro de Monsieur Rogivue movis sian kapon inter la kampaj floroj kaj skuis sian sonorilon lau' malrapida, melodia ritmo, ia himno.  Mia patro levis sian vizag'on pro la dolc'a sono kaj, kun pugnoj tute makulitaj de pizosuko, pasie diris, "Je Dio, mi sentas min bone!" Mi sentis min preskau' plore.
    La pizoj nun finpretig'is. Post alia skuo mi ekprenis la kovrilon kaj enj'etis grandan brikon da butero, kiu surhavis bareliefon pri William Tell. Mi enskuis salon, enmuelis pipron, kaj tiam kirlis la poton super la malaltaj flamoj g'is Tell malaperis. Poste mi kuris freneze, supren la vojon lau'ata de kandatufo(4) kaj rozoj, preter la akvofonto kie la boteloj alloge brilis tra la kristala akvo, al la tablo.
    Etaj g'isbrune rostitaj kokinoj kus'as sur c'iu telero, la plej bonaj kiujn mi iam ajn mang'is, pretigitaj por mi tiun posttagmezon de Madame Doellenbach de la Vieux Vevey kaj ne fridigitaj poste, sed lasitaj malvarmig'i en siaj propraj efemere delikataj sukoj. Estis salato de montaj laktukoj. Estis honesta pano. Estis pleno da kristala vino tia, kian Brillat-Savarin priskribis rok-akveska, sufic'e allogan por igi ec' hidrofobon trinki. Poste estis fromag'o, Emmenthaler kaj kontrabanda Reblochon . . .
. . . Kaj pli poste ni promenis reve for, lau' La Supera Kornis'o al kafeja teraso, kie ni sidadis spektante piroteknikaj'ojn malproksime trans la lago c'e Evian, kaj trinkante cafe' noir-on kaj tre delikatan fine-on.  Sed tio, kio ja gravis, kio fajfis la altan neforgeseblan melodion de perfekto, estis la pizoj, kiuj venis el sia varma poto sur niajn dikajn c'inajn telerojn en nebulo, ia miasmo, de c'io, kion iu ajn el ili iam ajn dezirus ec' en song'o. Mi memoris la tri basajn nepraj'ojn, lau' Fanny Farmer kaj Escoffier . . . kaj denove mi memoris Sidney Smith, kiu iam diris, ke lia ideo pri La C'ielo (kaj li estis kleriko!) estis pate' de fois gras en la sonado de trumpetoj. La mia, tiu-nokte kaj ankau' c'i-nokte, estas fres'aj g'ardenaj pizoj, deprenitaj kaj sens'eligitaj de miaj amikoj, en la sonado de bovsonorilo.

1. Franca: etaj pizoj en butero
2. Franca: en kremo lau' la modo de Iowa
     (Iowa estas Usona mezoksidenta s'tato)
     (la frazo estas s'erceto)
3. Itala: mince tranc'ita s'inko
4. Botana: Candytuft

Elangligis Jack Wilson
Multan dankon al William O"Ryan
  por tre bonaj sugestoj.
2-16-02