La Partenono, la templo del tempo.
Junio 1998, mi finfine a alvenis al Ateno, la cxefurbo de Grekio. Urbo de miaj revoj, tiom mi legis pri greka mitologio ke preskaux mi povis senti la nevideblan cxeeston de la gedioj cxirkaux mi.
Mia unua ekvido de la Akropolon, estis vespere, kiam nur estis la luna lumo, sed la krono de la urbo, la famega Partenono, estis lumigita de koloraj lumo, kreante olimpan etoson kiu portas vin al la epoko de la grandaj grekaj filosofoj kaj herooj.
La sekvanta tago al mia alveno al Ateno, mi matene eliris mian hotelon en la tre trankvila kaj frontmara loko de Palios Faliro, kaj post kelkaj minutoj mi estis en la Placo Sintagma, en la urbocentro. De tie, sen bezono de mapo, cxar la Akropolo estas vidata el preskaux la tuta urbo, mi piediris gxis la malsupra parto de la fama monteto de 156 metroj de alteco.
Oni devas pagi ion por eniri la akropolan areon, sed gxi valoras. De tie komencas supreniro per vojeto, multaj turistoj, sed oni diris ke en junio ankoraux ne estas la "alta sezono", do, imagu kiel plenplena da personoj estos tiu cxi vojeto en Auxgusto!. Bone, mi malrapide komencis mian supreniron, une cxar mi volis "gustumi" cxiu sxtupo de la longa sxtuparo, pripensi ke mi estis inter anktivaj grekoj, atente observata de la dioj. Kaj due, cxar la supreniron vere lacigas!.
Jam proksime al la pinto, mi haltis mian piediradon por rigardi Atenon, tre vasta urbo. Kiu povus imagi ke la kvin miliona urbo antaux jarcento kaj duono havis nur kelk-dek-mil enlogxantoj.
La eniro al la Akropolo estas tra la pordo Balué, de tie mi iris rekte al la impona templo de la diino Atena, kiu cxiam restis virga (la diino), kaj de tie la nomo de la templo Partenono, Athene Parthenos (Atena virga). Oni ne permesas iri en la templo, krom, en tiu momento estis en restauxraj laboroj. Sed cxio okaze, la nura ideo de esti tiel proksima de tiu konstruajxo, estas unika travivajxo. Mi sidis sur marmora sxtonego, eble la sama sxtonego sur kiu Platono sidis pensante en komplikaj demandoj pri la vivo. Jes, estis revo plenumita. Bedauxrinde mi estis sola, sen kunvojagxanto, kaj mia fotilo estis tre simpla ke mi ne fotis min tie. Sed mi kunportis pezan filman kameron (handicam), kaj almenaux kelkaj minutoj mi povis gxin lasi auxtomate.

La Partenono La Kariatidoj
En la Akropolo (en la greka Alta urbo) estas aliaj interesaj konstruajxoj, kiel la fama Erekteon kun la virinformaj kolonoj (kariatidoj), la propileoj, la templo de Atena Nike (Venka), la sanktejo de Pandion kaj Zeus Palante. Estas ankaux muzeo, sed kiam mi iris estis je restauxraj laboroj.
Almenaux du horoj mi estis tie, poste, mi komencis mian malsupreniron, per la sama vojeto. Jam sube, mi vizitis la anktiva teatro Odeon, kie la fama greka muzikisto Yanni antaux kelkaj jaroj prezentis tre belan koncerton. Mi piediris kaj piediradis en la cxirkauxajxoj kaj finfine mi lasis la akropolon por iri al Plaka, tre tipa atena kvartalo, sed tio estos alia rakonto.
Germán Montero Alcalá
Februaro 2000