Atenaj urinantoj |
Jen malgranda
anekdoto kiu mi spertis en la greka cxefurbo, Ateno, en jaro 1998. Post mia tuttaga promenado en la Partenono kaj la fama Plaka kvartalo, mi estis preta por reveni al mia hotelo en Palaion Faliron je la kvina vespere. Proksime al la Placo Sintagma, estas la avenuo Leoforos Sygrou, tie, kie gxi formas stratangulon kun la strato Souri, estas la bushaltejo kie mi devis preni la auxtobuson kiu portos min gxi Palaion Faliron. Tie estis la auxtobuso, preskaux malplena, atendante la horon por la nova turno. Mi eniris la veturilon, komforte sidigxis kaj mi komencis rigardi, por pasigi la tempon, la mapon de la urbo kaj legi la brosxurojn kiun mi prenis dum mia promenado. Sed dum mia atendado, mi komencis senti la emon urini, kiam mi remarkis pri tio, ekkomencis priokupon pri la afero, mi kredas ke nur la penso, la ekkonscio de la problemo rapidigxis la senesperon... kion fari?, mi komencis rigardi la cxirkauaxjxojn klopodante trovi necesejon, sed nenio. Kion fari?, Cxu eliri la auxtobuson aux ne, tiel staras nun la demando, kiel monologis Hamleto. Mi temis perdi la veturilon, la premo en mia urina veziko pli kaj pli fortigxis, la sxvito aperis en mia frunto kaj manoj. La hamletaj demandoj jam havas respondon: eliri la auxtobuson, nun!. La movo iom mildigis la vezikpremon, la nova problemo estis trovi urinejon. La sola ebleco kiu mi imagis esti la parko je la alia flanko de la strato. Gxi estis granda parko, greklingve "Etenikos Kiros", aux "Nacia Gxardeno". Tuj cxe la enirejo, mi ekvidis grandan planon de la parko, tie oni indikis la lokojn de la necesejoj, mi tre atente studis la mapon kaj komencis mian rapidan piediradon. Kvankam estis nur iom post la kvina vespere, kaj krom la grandeco kaj gravaspekta parko (tie estas ankaux la monumento al la Nekonata Soldato, la Zappion aux Eksposiciaj Salonoj kaj La Parlamentejo) estas tre malmultaj homoj tie. Finfine mi trovis la urinejon, la savejon, la oazon, la paradizon..!. Sen perdi tempon mi tuj eniris, estis kvar neceseoj, kaj tri estis okupitaj, mi dankis al Dio ke unu estis je mia dispono, kaj mi gxin prenis... la liberiga emocio estis intensa, cxiela. Post tiu felicxa momento, mi rigardis miajn uriniantajn kunulojn, strangaj homoj, ili faris neniam movon dum mi cxeesto tie, ili estis zombiaspektaj, ne kombita hararo, iom malpuraj, vere iom diablaj. Mi lavis miajn manojn iom timeme kaj eliris la cxambreton. For de la necesjo, mi atendis du aux tri minutoj por pli bone vidi tiujn homojn, sed ili ne aperis, ili restis tie, kia stranga travivajxo. Mi revenis al la auxtobuso, kiu ankoraux estis tie.
Germán Montero Alcalá
|