HILELISTO
Monata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 01 Dato: 01.09.2000
Antauparolo de la kunordiganto
Karaj rondanoj, jen aperis la unua numero de HILELISTA BULTENO, organo de nia Hilelista rondo. Nia Hilelista rondo, kvankam naskighinta nur pasintmonate, jam havas 7 rondanoj, el 7 diversaj landoj!
Granda revo de L. L. Zamenhof, kaj de la plej idealismaj esperantistoj, komencis plenumighadi: krom la neutrala internacia lingvo, al la mondo ekde nun estas sukcese proponata ankau neutrala religietiko - hilelismo, kiu, diference de Esperanto, kiel la plej oportuna lingvoponto inter diverslingvanoj, povus estighi la plej tauga religietika ponto inter diversreligianoj, eble inkluzive ankau homojn, kiuj konsideras sin nekredantoj, sed kiuj kondutas sin lau altetikaj principoj.
Kiam L. L. Zamenhof, antau preskau cent jaroj, unuafoje proponis al la mondo chi-projekton, cirkonstancoj por ke ghi sukcesu estis sufiche malfavoraj. Intertempe naskighis ekumenismo, kiun komencis inter si praktiki diversaj kristanaj eklezioj, komencighis interreligiaj dialogoj, kiujn komencis inter si praktiki diversreligiaj teologoj, ekkomencis dialogoj inter kredantoj kaj nekredantoj...
Tamen, en chiu el menciitaj provoj pli bone unu la alian kompreni, chiu el partoprenantoj, pli-malpli persistas preferi proprajn religietikajn konvikojn kiel la plej ghustaj. Tial tiuj dialogoj, spite al ofte sincerega bonintenco, nemalofte shajnas ne tute sinceraj…
Hilelismo preferas pli neutralan renkontighejon: interkonsentotan komune homaran religietikan principaron, kiu plenumu rolon de la religietika kerno, akceptebla por chiu sincere bonvolema, honestema, noblema homo en la mondo. Religietikaj principoj, kaj precipe kutimoj, kiuj ne estas akcepteblaj por chiuj bonvolemuloj, honestemuloj, noblemuloj restu specifa enhavo de diversaj religietikaj tradicioj, kaj konservu nur lokan, au individuan valoron, ne estante barilo por ke oni pace kaj fruktodone mondskale kunvivu, amikadu kaj kunlaboradu surbaze de la ghenerale akceptita religietika prin-ciparo.
Komunan religi-etikan principaron sukcese povus kunmeti nur tutsincere, do - ankau praktike, bonvolemaj, honestemaj, noblemaj diversnacianoj, kiuj estas naskighitaj kaj edukitaj en la plej diversaj religietikaj (au, pli vaste dirite - kulturaj) tradicioj, kaj kiuj estas tutliberaj de iuj ajn antaujughoj.
Kaj tio estas tasko ghuste por ni, hilelistoj! Ni provu realigi veran religietikan fratecon trans iuj ajn rasaj, naciaj, kulturaj, religiaj, sociaj... bariloj, praktikante tian fratecon en nia praktika kunvivado, amikado, kunlaborado. Lingvajn barilojn ni transpontadu per Esperanto - kiel, almenau ghis nun, sendube la plej tauga lingvoponto.
Sed kial ni nomighu hilelistoj? Antika juda rabeno Hilel, por sia tempo unike bonvolema kaj tolerema religia pensulo, konsilis al unu nejudo kiu petis Hilelon akcepti lin en la juda religio, ke por tio sufichus ke li "faru al homo alia nenion, kion li ne volus ke aliaj faru al li", do - ke por tio sufichus t.n. ora etika regulo, konata cetere ne nur el judaj fontoj. Post akcepto de tiu chefa principo, petanto, lau konsilo de Hilel, profundigadu sian kona-tighon kun juda religietika principaro, por religietike sin perfektighi.
Ni, homoj naskighintaj en objektive chiam pli kaj pli unuighanta homaro, faru plian pashon, kaj por nia religia kaj etika pliperfektighado, ellaboru ghenerale akcepteblan religietikan principaron, cherpante kernajn religietikajn principojn el chiuj konataj religietikaj tradicoj, inkluzive t.n. ateismon, kiu fakte estas nur malakcepto de - por chiam pli kaj pli multaj homoj - neakceptebla tradicia imago pri Dio.
Formala komenco de nia agado, estu nia 1-a Hilelista kongreso, kiu okazu fine de la venontjara julio en Zagrebo, dum en la sama urbo okazos UK-2001 (unua Universala E-kongreso en la tria miljaro). Dum tiu Kongreso ni fondighu Tutmondan Hilelistan Asocion, kiu ankorau pli forte kaj kuraghe proponu - kaj propraekzemple montru - al similemuloj el la tuta mondo, lau ni, la plej ghustan religietikan vojon por la moderna homo.
(Mato Spekuljak)
UNUAJ MEMBROJ
Carlos A. F. S. (BR)
Hong-gui B. (KR)
Lubomir F (SK)
Mato S. (HR)
Nikolaj G. (LV)
Peter T. (HU)
Pinuccia B. (IT)
Pensoj, esperoj, atendoj, proponoj de unuaj hilelistoj
Nikolaj:
La ideo estas bonega, kaj mi volonte alighas.
Carlos A.:
Se la homoj povus kompreni unu la alia, certe la homaro
povus esti pli bona.
Lubomir:
La plej granda mia deziro estas: trovi homojn, kiuj volus vivi
lau principoj de hilelismo.
Pinuccia:
... char tio signifus pace kunvivi.
Hong-gui:
Post tralego de Deklaracio de hilelisto mi decidis farighi
hilelisto.
Peter:
Plachas multe al mi la ideo de hilelismo. Ankau mi rimarkis ke la
radiko de la religoj estas identa. Ritoj estas diversaj,
sed la esenco estas simila.
Karaj samrondanoj, sendu al la kunordiganto viajn studiojn, pensojn, reagojn, proponojn... Chio kio estas skribita en la spirito de nia Deklaracio estos publikigita. "Hilelisto" ja estas nia rondejo!
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.