HILELISTO

Duonmonata bulteno de Hilelista rondo

Numero: 12 Dato: 15.03.2001


EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAU LA 3-a KONGRESO ESPERANTISTA

… Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antau longe volis direkti al vi, sed kiun mi ghis nun prokrastis, char mi timis fari ghin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kauzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi chesu vidi en mi "majstron", ke vi chesu honori min per tiu titolo…

… Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne chiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas lauvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras au faras, kio ne estas konforma al la gusto au konvinkoj de tiu au alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ghenu kaj chiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo au frenezajho de Zamenhof, kaj ghi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por chiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj chiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neutrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke chiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Chio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privatajho, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ghi…

… Multe, multe, tre multe mi volus hodiau diri al vi, char mia koro estas plena… sed hodiau mi staras antau vi ankorau en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de chiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas…

La parolado de L. L. Zamenhof antau la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de augusto 1912
registrita de Hirotaka Masaaki (1992-08-12)

 

EL VIVSAGHECO DE A. SHOPENHAUER*

(A. Sopenhauer Pareneze i maksime, "Grafos" , Beograd 1978; elektis: Mato Spekuljak)

 

*A. SHOPENHAUER (Arthur Schopenhauer) (1788 - 1860) estis germana filozofo-idealisto (ofte konsiderata ankau la pesimisto). Li substrekadis iluziecon de la homa felicho, kaj neeviteblecon de la homa sufero, kauzita pro la "vol(eg)o al la vivo" kun ghia eterna malkontenteco (enradikighita en chiu estajho). La filozofo konsideris la ekzistantan mondon "plej malbona el la eblaj" (lau li, se ghi estighus ankorau nur iomete pli malbona, ghi jam ne plu povus ekzisti).

(Mato Spekuljak)


HOMARANISMO EN GDANSKO (1977- 2001)

Ek de la jaro 1977 en nia esperantistaro dauras interesigho pri Zamenhofa humanismo - homaranismo. Lau la vorto homaranismo devenas de homaro kaj lau enhavo - de humanismo. La noblan ideologion kreis Ludoviko Zamenhof traktante ghin kiel "plifortigitan esperantismon". La renesanca humanismo koncentrighis je homo kaj lia menso, kontraue al la mezepoka skolastiko, kiu koncentrighis je Dio. Ludoviko Zamenhof kiel humanisto akcentis interhomajn rilatojn, necesecon de reciproka komprenigho inter unuopaj homoj, gentoj, nacioj, rasoj, religioj ktp. Li kredis, ke unu el la esencaj elementoj de vera felicho estas tia amikeco, kiu bazighas sur simpatia interkonatigho kaj interkomprenigho rilate al la homoj de la tuta mondo. Li intencis konstrui ilojn por disvolvo de la bono, toleremo, amikeco, justeco kaj paco. Ludoviko Zamenhof karakterizis tion jene: "Lingvo internacia havas celon krei inter la gentoj neutralan ponton en rilato lingva; la homaranismo volas krei tian saman ponton en chiuj rilatoj."

En aprilo 1977 la grupo de dekkelkaj esperantistoj fondis Sekcion por Transcedentaj Temoj (STT) en la kadro de E-organizajhoj en Gdansko kaj chirkauajho. Ghi okupighis pri diversaj ideologioj, filozofioj, kulturoj, tradicioj, kutimoj, pensmanieroj, inter ili pri homaranismo.

En julio 1985 fondighis en Marburg (F. R. Germanio) la Homarana Asocio (HA). Membroj de STT kontaktighis kun HA kaj invitis al Gdansko kelkajn homaranistojn, inter ili vicprezidantinon de HA s-inon Ingeborg Weigelt. Shi prezentis al ni ideologion de nuntempa homaranismo kaj du dokumentojn de HA: (1) "Fundamento de Homaranismo", (2) "Marburga manifesto pri roloj kaj taskoj de la Espernato-movado, esperantismo kaj homaranismo".

Dum jaroj 1987-1988 mi ne estis en Gdansko kaj STT fakte chesis agadon. Post mia reveno, interesighintoj pri temoj de STT fondis la klubon de homaranistoj

"Verda ponto"", kiu agis de marto 1990 ghis januaro 1995. En 1994 por plinombrigi la personojn interesighantajn pri homaranismo, la klubo krom instruado pri Esperanto instruis senpage la anglan lingvon. En tiu tempo al "Verda Ponto" apartenis 49 membroj.

Dum la 65-a SAT-kongreso en Kaunas (Litovio) niaj geklubanoj ekkonis por ni novan ideologion - mondanismo. Ghi "… estas la tuto de la ideoj kaj agoj esprimantaj la solidarecon de la terloghantoj kaj celantaj estigi supernaciajn instituciojn kaj leghojn… kapablajn solvi… problemojn, kiuj pridecidas la destinon de la homa raso, ekzemple: milito, malsato, polucio, superpopolizado kaj energio".

Niaj geklubanoj akceptis la celojn de mondanismo kaj ligis ghin kun homaranismo.

En Gdansko ekzistas dua klubo, en kies nomo estas la vorto "verda" (fervojista klubo "Verda Vojo"). por eviti miskomprenon dum lauvica baloto en januaro 1995 ni shanghis nomon de nia klubo. De tiam ghi nomighas: Klubo de esperantistoj homaranistoj "Mondano". Nun ghi havas 17 membrojn, kiuj ekkonas. legas, diskutas, popularigas konfliktajn kaj antagonismajn problemojn de la homaro kaj pri detruado de la terglobo.

La devizon de la klubo enhavas jena versajheto de la pola poeto Antoni Slonimski:

"… Se iu nin bezonas -
ne gravas lia nomo,
dum en la koro sonas:
Li estas h o m o . "

(vicprezidanto de la klubo "Mondano" Ireneo Wilczynski; 20.04.1997)

Antaunelonga trista informo el Gdansko

Rezulte de la politiko de nia nova estraro 30.01.2001 la klubo de homaranistoj "Mondano" en Gdansko estis likvidita… Ni esperas, ke iam shanghighos la politiko de nia estraro (au la estraro) kaj ke nia klubo povos renaskighi.

(prezidantino de la eksa klubo "Mondano" Kazimira Borkowska)


Hilelista diskutejo

Aimo (el Finlando):
Min interesas treege via aktivado chirkau homaranisma idealo.

Aleksandras:
La lastan n-ron de Hilelisto mi tralegis kaj, malgrau venintaj informoj pri iuj kvereloj en la Rondo, mi vidas, ke la afero progresas. Sabate kunvenis nia grupeto kaj ni esprimas nian fidon al la ghisnuna kunordigado kaj esperas, ke la fonda kongreso au kunveno okazos kaj estos sukcesa. Malgrau la opinioj, ke ech estas superflua strebo starigi la asocion, char fakte chiu esperantisto subtenas la internan ideon de E-o kaj ne nur uzas la lingvon kiel rimedon de komunikado lau interesoj au hobioj, mi opinias ke ne decas rifuzi nian ideon, ke la Hilelista au homaranista asocio estas necesa. Do, sukcesojn!

William H. Simcock (el Britio):
La fondintoj de la Tutmonda Hilelista Asocio intencas, lau ­ Mato Spekuljak (LOdE. 2001:1), farighi ponto inter diversaj religioj. Bedaurinde la ilustrajho, kiun vi (la redakcio de LodE rim. de la redaktoro) uzis apud la letero, ne karigas la organizajhon al islamanoj, judoj ktp…
La asocio ja entreprenas sendankan taskon pro tio, ke estas problemo kunvenigi ne nur malsamajn religiojn, sed ankau multajn dividojn de tiuj religioj. (el "La Ondo de Esperanto", n-ro 3/2001)

Respondo de Mato Spekuljak al s-ro William H. Simcock:
Jes, nia celo certe ne karigas nian rondon (chiam ankorau rondon, ne la asocion - ghin ni planas fondi nur chi-julie!) al kristanaj, islamaj, judaj… religiaj FANATIKULOJ, cetere - ghi sendube karigas nian rondon nek al iuj religiorganizaj estraranoj… Tamen en la Hilelista rondo jam membras anoj de diversaj religiaj komunumoj, same kiel anoj de neniu religia komunumo, sincere entuziasmighintaj pri la hilelismo/homaranismo, kiel universale etika projekto. Cetere, la projekto, almenau unuaetape, volas farighi ne tiom ponto inter diversaj religioj, kiom la ponto inter chiuj pri ghi (la projekto) sincere entuziasmighintaj honestaj kaj forte noblemaj homoj naskighintaj, edukitaj kaj vivantaj en la plej diversaj mondkonceptaj (kulturaj, religiaj, naciaj…) etosoj. Atingi tiun celon ni certe povos.

Respondo de Jeremi al Adolf (el Germanio):
Zamenhof, ekzakte, ne forlasis la terminon HILELISMO "konsiderante ghin malbona". Li ja multe pli skribis kaj eldonis sub la titolo "hilelismo", ol sub la posta HOMARANSIMO. Fakte, Zamenhof preskau nenion aldonis en sian homaranismon, temas pri nur daurigo de la esence sama afero sub alia nomo. Krome, li dekomence ekuzis la nomon "NEUTRALA RELIGIO… Vi pensas ke la "glacio sur kiu Zamenhof movighis" estis ege maldika. Do mi povas vin sciigi, ke la ora "fermoplato" kun la elchizitaj keruboj sur la Sankta Kesto en la dezerto, el kiu Dio parolis al Mosheo - ghuste el la loko inter la flugiloj de tiuj keruboj, estas en la hebrea nomata KAPORET, kio signifas la plej unuan, eble nur milimetrodikan, glacion, kiun oni povas trovi sur silenta akvo post frosta nokto. Mi mem forlasis la terminon "fermoplato" en mia Bibliotraduko, anstatauigante ghin per la "favorkesto", termino kiu plej taugas.

Bela (el Hungario):
Shajne bone progresas la Hilelista Rondo. Mi gratulas. Nia majstro Zamenhof songhis pri pli bela kaj paca mondo. Vere, lia songho ankorau ne realighis, kaj ni chiam ankorau estas malproksime de la idilia vivo. Sed, se la homaro volas eviti katastrofon, tragedion de la tuta terglobo, ni nepre devas trovi la vojon al pli bela kaj paca mondo. Ghi estas atingebla, nur ni devus esti pli toleremaj unu rilate la aliajn. Ni devus akcepti la naciecon, religiecon, pensojn ktp. de aliaj homoj. Ni ne pensu, ke nia asocio estas la plej perfekta! En la mondo ekzistas ankau aliaj vidpunktoj kaj normoj. Se en la estonto ni rekonos tiun chi, tiam antau la homaro malfermighos la pordego de belega mondo.


Decidu la fondkongreso (04)

Aldonklarigo koncerne la proponon pri la nomo de la Asocio, kaj la propono koncerne la celojn de la Asocio, ricevita de Jeremi la 9-an de marto 2001

Lau mi oni, antau ol ekiri, unue devas elekti inter du chefaj vojoj.

La unua ebleco estas ke ni restu che la nuntempa provizora nomo au ke ni IOM MODERNIGU ghin, knedante la "hilelismon" en iom alian formon. Nun ni havas la du nomojn: Hilelista Rondo kaj Tutmonda Hilelista Asocio. Oni povas pripensi variantojn de tiu sama ideo. La dua ebleco estas elekti ion tute novan. Tiu afero tamen estas pli komplika, char preskau chiu nova alighanto ja proponas sian propran ideon. Mem mi ankorau ne ekcerbumis pri la dua ebleco. Mi nur skribos kelkajn vortojn kial mi konsideras la unuan vojon elektinda.

Hilelismo estas ege prestigha nomo en Esperantujo, kaj por chiu kiu sufiche bone konas la evoluon de la esperanta afero. Ghia Zamenhofeco, krome, estas konata kaj senduba afero.

Estas vero ke multaj homoj iom suprajhe lernas "la lingvon" Esperanton kaj tiel ne konas ghiajn plu profundajn "kulturajn kaj spiritajn " ekzistokialojn. Tamen, Esperanto ekzistas sur multaj niveloj kaj en multaj spiritaj dimencioj. Se foje Esperanto farighos iom pli poulara lingvo kaj sufiche vaste uzata sur la terglobo, oni certe "volos ekkoni" ghian "propran historion" kaj la iom post ioman evoluon de la esperanta pensado. La "origina eco" en la esperanta fenomeno tiam farighos grava afero.

La Zamenhofa cerbumado en universaletika direkto ampleksas la "internan ideon", la "hilelismon" kaj la "homaranismon". Oni prave konstatas ke Zamenhof propramane enkondukis Homaransimon kiel ebla intershangha termino. Sed chu vere TIOM volonte? Tre povas esti ke la afero tiam aspektis ech pli kaosa ol hodiau, kiam preskau chiuj interesighantoj preferas sian "propran terminon".

Tamen, la terminon "Homaranismo" ni apenau povas elekti ech se ni preferus. Ghi ja jam estas revivigita far de Helmut Welger el Marburg (Germanio), kaj uzita mondvaste kaj sufiche amplekse. Shajne en la movado instigita de Helmut Welger estas kelkcent da membroj, kaj li jam eldonis multajn artikolojn, pamfletojn, libretojn ktp. Rezume - temas pri la movado kiu jam vidis la taglumon kaj kiu havis ian disvastighon, antau ol ghi komencis stagnadi. Por eviti konfuzon, ni do preferinde uzu alian nomon.

Same movadoj kun la epitetoj "universalaj" kaj "amikaraj" tre oftas en la mondo, kaj unu plia tia grupo restus nesignifa afero. Inventi tute novan - freshan kaj allogan - nomon povas okazi nnur per helpo de la "inspiro", kaj do estas prokrastenda afero.

Miaopinie chiu ebla nomo de nia afero devas enteni la nocion hilelist'/hilelism' en iu ajn kombino. Char tiu estas "originala" nomo kaj ghi montras ke ni staras sur autentikaj Zamenhofecaj fundamentoj.

Krome tiu termino "hilel-" apartigos nin de similaj grupoj dise en la mondo kaj eble ghi ankau gardos nin ke ni chiam iru "rekte kaj ne deflankighante" de sur la chefshoseo esperanta. Nia serchado devas esti post bonaj kombinoj uzante la nocion. Oni povas elekti inter Organizo, Asocio, Rondo, Ligo, Amikaro ktp. Mi montras kelkajn ekzemplojn:

HARI = Hilelista Asocio Ret(ej)e Intermonda
ELOHA
= Esperanta Ligo de Origina Hilelista Amikaro
UHA
= Unuighita Hilelista Asocio
HOMA
= Hilelista Organizo de Monda Amikaro
RAHIM
= Radikala Asocio de Hilelistoj kaj Intermondanoj
OKEJ
= Origina Komunumo de Esperantaj Jam-hilelistoj
MALTO
= Monda Asocio de Laikaj Tao-hilelistoj Oblecaj.

Kia do estu niva vojo, heredata de Zamenhof? Kion oni povas lerni de la ekzemplo de nia "Majstro"? Kien li intencis per sia Hilelismo? Jen iom rezuma listo de la chefpunktoj:

  1. universaletiko (sed kio estas precize "etiko"?)
  2. heredebla liberKREDO je Dio
  3. PONTO kiu interligigu la religiojn
  4. ch) komuna (kiel eble pli simpla) RELIGIA GRAMATIKO (ja Dio kaj Lia vorto estas interligitaj)
  5. komunumo de "esperantaj" esperantistoj, ne nur lingva, sed ankau kore kaj "interne-idea"
  6. socia kadro por la formo de la komuna laboro por Dio kaj en Lia servado (tia KADRO, kiu povus esti akceptita de chiuj (chefaj) religioj, senekscepte.

Nuu - mi povas skribi plu - se eble aliafoje.


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato
Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.