HILELISTO

Esperanto-revueto por la etika kulturo

Numero: 16 Dato: 15.05.2001


INTERGENTAJ KONFLIKTOJ

En homaro dum ĝia tuta ĝisnuna konata historio abundis intergentaj (interetnaj) konfliktoj. Ili nek en la moderna epoko ĉesas.

La homaro restas disdividita je pli-malpli diversaj etnaj grupoj, inter si diferenciĝantaj laŭ diversaj specifaĵoj. Plimulto da etnaj grupoj havas sian apartan teritorion sub kontrolo de la propra ŝtatorganizo, sian apartan lingvon, sian apartan mentalecon (kiel rezulton de la specifa kultura, ekonomia ktp. evoluo). Etnajn grupojn nemalofte disdividas ankaŭ diversaj religioj.

Pro oftaj konfliktoj inter diversaj etnaj grupoj, precipe inter etnaj grupoj vivantaj sur la sama peco de la terglobo, L. L. Zamenhof proponis neŭtralan pontolingvon (Esperanton) kaj neŭtralan pontoideologion (hilelismon - homaranismon). Li kredis ke ilia plivastigado tra la mondo kaj ilia supozata akcepto flanke de ĉiam pli kaj pli da terglobanoj povus nuligi konfliktojn inter diversaj etnaj grupoj.

Vere, inter entuziasmiĝintoj pri Esperanto, kaj precipe pri hilelismo - homaranismo, naskiĝo kaj kreskiĝo en diversaj etnaj grupoj ne estas kaŭzo por unu la alian malemi. Sed, certe ne tiom dank' al menciitaj pontolingvo kaj pontoideologio, kiom pro tio, ke ĝuste pacemaj, toleremaj homoj entuziasmiĝas pri tiuj projektoj. Ili ankaŭ sen akcepto de tiuj noblaj projektoj rilatus bonvoleme, amikeme al aligentanoj.

Plimulto da terglobanoj daŭre emas, precipe en krizaj tempoj, preferi samgentanojn, rilatante pli-malpli maleme al aligentanoj.

Esenco de tio estas nek lingva, nek ideologia - sed etika! Ja naciismo fakte estas - grupa egoismo. Ĝis kiam plimulto da homoj sentos, pensos kaj sinkondutos egoisme (ĉu individue, ĉu grupe), ĉesos nek konfliktoj ene de homaj grupoj, nek konfliktoj inter homaj grupoj, inkluzive la etnaj.

Ĉu, do, projektoj de L. L. Zamenhof estas maltrafo? Tute ne! Ĉirkaŭ tiuj projektoj ek de antaŭ iom pli ol 100 jaroj sukcese komencis mondskale ariĝadi lingve kaj ideologie inter si disdividitaj sinceraj honestuloj, noblemuloj… Sed, atingo de pli alta etika evoluŝtupo de la tuta homaro certe restas afero de ankoraŭ multe da tempo. Bedaŭrinde, en homaro, ankaŭ pro ĉiamankoraŭa neklereco de multegaj homoj, ne mankas fekunda grundo por fiideologioj. (MŠ)

 

ETNA KAJ RELIGIA KREDOJ DE L. L. ZAMENHOF

(laŭ: Homaranismo verkita de L. L. Zamenhof en majo 1913, O.V. III-9, registrita far VASTALTO en 05/07/1991, preparis Mato Špekuljak)

*Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) naskiĝis en juda familio en Bjalistoko (urbo en nordoorienta parto de Pollando, tiam estinta en la Rusia Imperio). Laŭprofesie li estis kuracisto. En jaro 1887 li (en la rusa lingvo) eldonis broŝuron "La Internacia Lingvo", sub pseŭdonomo d-ro Esperanto (la doktoro kiu esperas), laŭ kiu oni poste nomis neŭtralan internacian lingvon en ĝi prezentitan. En jaro 1901, sub la latinlingva pseŭdonomo Homo Sum ("Mi estas homo"), L. L. Zamenhof (same en la rusa lingvo) publikigis broŝuron "Hilelismo", la unuan version de sia projekto, celanta trapontadon kaj neŭtraligon de ne nur lingvaj (per neŭtrala internacia lingvo), sed de ankaŭ etnaj kaj religiaj bariloj inter homoj naskiĝintaj, kreskintaj kaj edukitaj en diversaj gentkulturaj etosoj... La broŝuro estis adresita al judaj samgentanoj de L. L. Zamenhof, kun kiuj li kalkulis kiel kun unuaj entuziasmiĝontoj pri la projekto. Praktikonte hilelismon kiel universale akcepteblan racian religietikon ili montrus ĝustan religietikan vojon al ĉiuj aliaj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo. Preskaŭ neniu - el nemultaj samgentantoj de L. L. Zamenhof kiuj havis eblecon konatiĝi kun la broŝuro (tuj post ĝia apero la eldonisto bankrotis kaj la broŝuro restis dum kelkaj jaroj neakirebla) - entuziasmiĝis pri la projekto. En jaro 1906 aperis la dua versio de hilelismo (en iom postaj samjaraj gazetaj artikoloj kaj apartaj presaĵoj nomita homaranismo). Ĝi estis skribita en Esperanto kaj estis adresita al esperantistaro, t.e. al diversgentanoj. Zamenhof celis starigi homaranisman religietikan grupon ene de Esperantujo. Tamen, plimulto da esperantistoj estis pretaj kun la neŭtrala internacia lingvo akcepti nenian ideologion. En jaro 1912 L. L. Zamenhof rezignis de la natura gvidanta rolo en Esperanto-movado, kaj plene sin dediĉis al la homaranismo. Li komencis preparojn por la 1-a Homaranista kongreso, kiu laŭplane okazus en Svisio. Sed, eksplodis la mondmilito, kaj la kongreso ne okazis. L. L. Zamenhof daŭrigis serioze okupadi per la projekto, pliperfektigante ĉiajn principojn, sed liaj penoj estis haltigitaj - per lia morto. (MŠ)


Kiel profunde mi kredas, ke post vintro ĉiam devas veni printempo kaj post nokto ĉiam devas veni tago, tiel same profunde mi kredas, ke pli aŭ malpli frue devas veni la tempo, kiam ĉiu lando apartenos ne al tiu aŭ alia gento, ne al tiu aŭ alia religio, sed al ĉiuj homoj, kiuj en tiu lando naskiĝis kaj loĝas.

L. L. Zamenhof en la letero al Javal de la 9.4.1906 laŭ la libro de Jeremi Gishron LINGVO KAJ RELIGIO, "Centro Sivron", Jerusalem 1986


NOVAJ MEMBROJ

Alcino R. A. (PT)

Diskutejo

Jeremi:
Ĉio bone evoluas koncerne la Hilelista rondo. Mi pensas ke oni jam povas vidi ian linion en la evoluo. Mi esperas ke oni gardos la radikon hilelist/hilelism en la fina nomo aŭ en la klarigo al la nomo. Por havi REKTAN DAŬRIGON de la aborta Zamenhofa provlaboro sur la plano de universala kaj internacia etiko. Mi pacience atendas plian evoluon kun, ĉirkau kaj en la Hilelista rondo.

Helmut Welger nome de homaransima INFO-SERVO el Marburg (Germanio):
Finfine, ekde nun, la hejmpaĝo de Info-Servo (http://www.info-servo.de) enhavas ankau multajn esperantlingvajn, ne nur germanlingvajn tekstojn, pri homaranismo kaj norma esperantologio. Ni intencas pliampleksigi la hejmpaĝojn dum la venontaj semajnoj kaj i.a. fari ilin renkontiĝejo de kosmopolitaj humanistoj/homaranistoj.

Alan el Aŭstralio:
Mi deziras por via movado ĉiun sukseson.

Alcino:
Mi kiel esperantisto, sufiiĉe bone konas ĝian (rim. de la redaktanto: de hilelismo) "doktrinon" kaj ĝi havas mian tutan apogon.

Vladimir el Slovakio:
Mi sincere dankas por informoj koncerne hilelismon. La origina ideo plaĉis al mi. Mi imagis hilelismon kiel doktrinon, kiu akceptas pozitivan moralan instruon de unuopaj eklezioj difinitan ĉu en Biblio, Korano aŭ aliaj fundamentaj religiaj libroj. Memkompreneble surbaze de tiu ĉi instruo estus necese difini komunajn moralajn kaj etikajn normojn.
Sed en la nuna stato, kiam oni parolas pri ĝenerala etiko, kiun neniu difinas, estas malfacile kompreni, kiu kion komprenas sub etiko. Ja, mi rememoras juĝtraktadon kun faŝistoj post la fino de la 2-a mondmilito, kiuj unu post la alia deklaradis, ke ili ne sentas sin kulpaj. Homa konscienco estas facile modifebla, formebla kaj tion kio iu supozas morala kaj etika, alia supozas nemorala, neetika aŭ malmorala. Se ekzemple temas pri homaj rajtoj UNO akceptis sian deklaracion. Temas pri certa "doktrino", kiu difinas, kio estas supozata fundamenta homa rajto. Do, mi supozas, ke io simila devas esti difinita enkadre de hilelismo. Se nenio estos difinita, temos pri morale senlima "maldoktrino", kiu estos akceptebla por ĉiu, ĉu por morale vivanta homo aŭ krimulo. Nur se ekzistos tia "doktrino", poste oni povos prikonsideri, ĉu ĝi estas akceptebla aŭ ne por eventuala interesiĝinto. Tamen mi ŝatus ricevadi vian gazeton, kies enhavo plaĉas al mi.

Jackie el Francio:
Mi deziras ricevi provekzempleron de la bulteno “Hilelisto”. Mi aldonas respondkuponon po helpi al vi je viaj sendokostoj. Kun miaj anticipaj dankoj kaj plej samcelanaj salutoj!

Dmitri:
Mi subtenas ŝanĝojn, ĉar mi mem preferas paroli ne nur pri malvasta religia filozofio, sed pli vaste - pri unuiĝo de la homaro sur bazo de mondkoncepto taŭga por ĉiuj "helaj", noblaj homoj.
Mi opinias, ke nuna Deklaracio estas bonega. Tamen, al mi ŝajnas, ke la vortojn pri Supera Forto ni devus lasi en ĝi. Mi supozas, ke obstinaj ateistoj, al kiuj tiaj vortoj ne plaĉas, tutegale ne aliĝos al hilelismo/homaranismo, ĉar fanatikuloj ŝatas nur sian doktrinon tute neante ĉiujn aliajn. Sed tiuj personoj, kiuj taksas sin ateistoj, sed agnoskas "ian misteran Forton" (ofte en formo de Naturo), akceptos tiujn vortojn. Krom tio, por efektive paroli pri naturo, pri homo, la nocio de Dio estas ege necesa.
Mi opinias, ke estus grave, ege grave traduki niajn interretajn ĉefpagon kaj aliĝdeklaracion en la lingvojn anglan, francan kaj germanan. Ĉu neniu el niaj membroj povas fari tion? Mi ne tiom bone parolas la anglan, nek la francan kaj germanan por ke mi traduku. Sed inter la rondanoj ja estas tiuj, por kiuj tiuj lingvoj estas gepatraj, ĉu ne? Estu tradukita almenaŭ ĉefpaĝo.


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso:
hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.