HILELISTO

Esperanto-revueto por la etika kulturo

Numero: 19 Dato: 01.07.2001


ARANĜOJ DE HILELISTA RONDO
EN ČERVAR-PORAT (NORDA ADRIATIKO - KROATIO) EN 2001

Seminario "ESPERANTO - INTERNA IDEO - HILELISMO - HOMARANISMO"

de la 2-a ĝis la 9-a de septembro, gvidas Mato Špekuljak (HR)

La seminarion organizas Hilelista rondo. Partopreni la seminarion estas invitataj ĉiuj esperantistoj dezirantaj pli profunde konatiĝi kun la unika projekto de L. L. Zamenhof, kaj ĝiaj diversaj flankoj. Por partopreni seminarion sufiĉas meznivela regado per Esperanto.

Seminario konsistos el po du ĉiutagaj (de lundo ĝis vendredo) prelegoj kun diskutoj (antaŭtagmeze, de 09.00 ĝis 10.30 kaj de 11.00 ĝis 12.30). Postagmezo estos libera por promenado, sunumado, naĝado, biciklado, ekskursado... Ne estas iu ajn kotizo por partoprenado en la seminario. Pri la seminarejo estos decidite depende de la nombro de aliĝintaj esperantistoj.

Restado en Červar-Porat aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo - laŭ persona prefero. Aranĝi individue aŭ grupe konvenan - kaj kiel eble malpli multekostan - loĝadon kaj manĝadon povas helpi la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo. Oni povas antaŭkalkuli kun jenaj tagaj restadelspezoj por unu persono: por loĝado ek de (minimume) ĉirkau 10 EUR + por manĝado ek de (minimume) ĉirkau 6 EUR.

Ne estas limigita nombro de partoprenontoj. Por 2 membroj de Hilelista rondo eblos senpaga loĝado en Červar-Porata apartamenteto de la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo, kaj komuna kun li uzado de kuirejeto por mempreparado de manĝajhoj. La lasta dato por aliĝi estas la 15-a de aŭgusto 2001. Prioritaton por la senpaga loĝado havas pli aktivaj membroj de Hilelista rondo kaj/aŭ membroj el urboj/regionoj kun pli da rondanoj. Se la senpagan restadon petos pli ol maksimume akcepteblaj 2 personoj, la pormomenta kunordiganto decidos kies peto estos akceptita, kaj pri sia decido li sciigos ĉiujn petantojn la 16-an de aŭgusto 2001.

UNUSEMAJNAJ SENPAGAJ SOMERUMADOJ

1) de la 26-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro

2) de la 9-a ĝis la 16-a de septembro

Je dispono de gastoj (prioritaton havas membroj aŭ simpatiantoj de Hilelista rondo, precipe tiuj kiuj estas en la rondo pli aktivaj kaj/aŭ vivas en urboj/regionoj kun pli da membroj kaj simpatiantoj) dum po unu semajno estos la Červar-Porata apartamenteto de la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo. En la apartamenteto estas 1 ĉambro (kun 2 litoj por po 1 persono kaj kun 1 duseĝo-lito taŭga por 2 personoj), kuirejeto por mempreparado de manĝaĵoj, duŝejo kun necesejo. En la apartamenteto (entute 25 kvadratmetra) estas elektra fornoplato, fridujo, 2 bicikloj. La apartamenteto havas loĝion.

En la apartamentaro estas kelkaj bone provizitaj vendejoj, malfermitaj ĉiutage kaj tuttage, fiŝrestoracio, kafejoj.... En la apartamentaro estas poŝtoficejo kaj kuracisto. La restado de gastoj devas esti lauleĝe registrita kaj gastoj devas pagadi lokan turisman restadimposton (po ĉirkau 1 EUR por ĉiu tago kaj por ĉiu persono).

Aldonajn demandojn, aliĝojn al la seminario kaj rezervadon de la somerumado bonvolu sendi al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo - Mato Špekuljak

(Oštarijska 8, HR-10000 ZAGREB, Croatia - Kroatio; rete: mato.spekuljak@zg.tel.hr)

 

LASTA INFORMO PRI LA HILELISTA RENKONTIĜO

Hilelista renkontiĝo okazos laŭplane: en Zagrebo de la 23a ĝis la 26a de julio 2001. La 22an de julio la kunordigejo de Hilelista rondo estos je dispono de alvenontaj partoprenontoj de la Renkontiĝo kaj novaj interesiĝontoj pri la rondo kaj la Renkontiĝo. Antaŭtagmeze la 25-an kaj antaŭtagmeze la 26-an de julio la Renkontiĝon povos partopreni nur membroj kaj simpatiantoj de la rondo. En ĉiuj aliaj partoj de la programo de Hilelista renkontiĝo povos partopreni ĉiu interesiĝonto, sen antaŭanonci sian alvenon. Renkontiĝo okazados en la kunordigejo de Hilelista rondo (strato Oštarijska 8, telefono 363 50 90, retadreso: mato.spekuljak@zg.tel.hr), aŭ - se estos bezonata pli granda ejo - een apuda restoracio). (MŠ)

1578 ALIĜOJ AL LA ZAGREBA UK

Ĝis la 16-a de junio la nombro de aliĝintoj al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo atingis 1578 el 57 landoj. Kun 197 aliĝintoj Francio daŭre okupas la unuan lokon antaŭ la gastiganta lando Kroatio, kiu ĝis nun liveris 182 aliĝojn. Ankaŭ Japanio kaj Germanio, kun respektive 165 kaj 156 aliĝintoj, apartenas al la kvaropo, kiu klare distingiĝas rilate la nombron de kongresanoj. La aliaj landoj kun minimume 25 aliĝintoj estas Pollando (71), Italio (67), Nederlando (54), Hungario (51), Britio (50), Belgio (44), Brazilo (32), Svedio kaj Svislando (po 30), Rusio kaj Usono (po 29), Hispanio (27), Ĉeĥio (26) kaj Litovio (25).

"Gazetaraj komunikoj de UEA" N-ro 127 (2001-06-19), ricevita "Interredaktore" de Red. Eventoj


NASKITA POR INSPIRI, NE POR KONSPIRI

El alparolo de G. Silfer okaze de la solena akto de la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto

... Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis kun geamikoj admirindan ekspozicion pri la idealaj civitoj. Ĝi situas apud C.haux, la loko kie Claude Nicolas Ledoux, la arkitekto de la franca revolucio, planis starigi idealan civiton. La plano ekzistas, nur parte ĝi realiĝis kaj perfekte konserviĝis en tiu eksa salminejo kiu estas nun la ekspoziciejo. Kaj tie tuta salono proponas la plastikan reprodukton de Sabloneto. Kaj alia salono reproduktas la plastikan modelon de Ĉaŭdefono (rim de la redaktoro: Chaux-de-Fonds). Ĝuste en Ĉaŭdefono antaŭ tri jaroj startis nia propono, kaj ĝuste en Sabloneto hodiaŭ ĝi prezentiĝas kiel definitiva en sia ĉarta formulado.

... Hodiaŭ ni starigas idealan civiton. Kial ĝuste en ĉi tiu epoko, en ĉi tiu jaro, en ĉi tiu tago? Mi klarigis al vi pri la loko. Estas bone klarigi ankaŭ pri la tempo. Ĉiu vivanta lingvo havas tri funkciojn: ĝi utilas por komuniki, por esprimi arton, por esprimi identecon. La 2an de junio 1887 por la aŭtoro de esperanto estis klare, ke lia lingvo estas komunikilo; kaj ankaŭ arta perilo, ĉar en tiu Unua Libro li aperigas ankaŭ du originale verkitajn poemojn. Sed samtempe Zamenhof konsciis, ke lingvo por la homaro ne havas sencon, se ĝi ne estas ankaŭ lingvo por homaranoj. La memkonscio pri tiu identeco postulis preskaŭ cent jarojn, kaj postulas ankoraŭ tempon por firmiĝi. Aliflanke ĉi tiu epoko proponas al ni teknologiajn rimedojn, en telekomunikado, kiuj ne estis imageblaj, antaŭ dudek jaroj, antaŭ dek jaroj; kaj ĝuste per tiu teknologio ni povas realigi la Esperantan Civiton.

En Sabloneto ni emfazis la tri pilierojn sur kiuj baziĝas la Esperanta Civito aŭ Civitas Esperantica. Unue estas tiu konscio pri identeco: ni parolas la saman lingvon, kaj tial ni elektis komunan destinon. Ne pro iu rajto de la loko (ius loci) aŭ de la sango (ius sanguinis) aŭ de la kredo (ius fidei), sed pro io tute nova: "ius sermonis", la rajto de la lingvo. Ne nia nacio estas nia lingvo, sed nia lingvo estas nia nacio. Aldone la dua piliero: nian lingvon ni identigas per esperanto, en sia formulo proklamita en 1905 per la Fundamento. Kaj tria punkto: ni kredas ke nia kunvivado devas baziĝi sur federismaj principoj; ni ne kredas, ke ni povas vivi kune ĉirkaŭ centra hierarkia akso. La Civito baziĝas sur la libera elekto de liberaj establoj (societoj, asocioj, eldonejoj, lernejoj, redakcioj) kiuj subskribis Pakton, kaj kiuj, hodiaŭ, promulgas la Ĉarton de Sabloneto.

Povu nia strebo plibonigi nin mem, antaŭ ol plibonigi la mondon...

(El "Heroldo Komunikas" n-ro 121)
Kontaktaktadreso:
pakto@freesurf.ch


Forumo

La hejmpaĝo de La Retforumo de HILELISTA RONDO: http://groups.yahoo.com/group/hilelista_rondo

Rene el Francio:
Interesas min via movado. Mi deziras enviciĝi en vian retan dissendan liston por sekvi disvolvon de la movado.
Ĝenas min la sesa principo en via Aliĝdeklaracio, tiu pri la ellaborado de Universaletika regularo.

Mi partoprenos UK-n en Zagrebo: se vi akceptas min, mi vizitus vian konstituan kunvenon.
Ĉiukaze: fratece via en la ĉiama kaj daŭrnuna lumo de Dio, nia patro.

Jeremi:
Proponita de Mato nomo "Espeanto-Societo por Etika Kulturo" (ESEK) estas objektive bona kaj taŭga, kvankam eble mi mem preferus la pli precizan kaj iom pli modestan nomon "Etika Societo por Esperanta Kulturo". Sed ĉu tio estu la "alvoka nomo" aŭ eble nur ĝia subtitolo? Ĝi certe povus esti taŭga klarigo al iu alia ĉeftitolo, kiu enhavus la originan radikon "hilel"- ekzemple "Hilelista Unuiĝo Retmonda - Etika Societo por Esperanta Kulturo". Kaj la tuton oni povus mallongig kiel HURA, eble HURAESEK aŭ ESEK.
Pri la proponita de Mato simbolo... (ĉu por la tuta societo aŭ nur por la gazeto?) Ĝi aspektas bele, sed miaopinie ĝi ne estas sufiĉe origina kaj avantgarda. Simila "lumturo" ja estas simbolo de Tel-Avivo, kaj jam estis uzata dum la 2000-jara Kongreso en Israelo. Ĉu ni ne bezonas ion pli jerusaleme devenan, ne maran sed montan simbolon? Zamenhof subskribis sian ALVOKON per "El Ciono eliros la Instruo" kiun li prunteprenis de la profetoj Miĥa 4:2 kaj Jesaja 2:3.
Krome, la propono de Mato estas "foto"kaj malfacile kopiebla permane. Por simbolo pli taŭgas afero iom pli stilizita kaj geometria. Mia propra propono ankoraŭ ne estas finpreparita, sed aldononte kolorojn kaj klarigojn ĝi certe multe pli bonaspektus. Cetere mi ankoraŭ ne vidis ĝian VERAN aspekton sur la ekrano - mi ne konas la teknikojn por tion fari mem. Mia simbolo havas interesan historion sed tion mi aldonos nur poste. Kaj la kvarobla balalajko-krado povus simboli la mondan TEKSAĴON, aŭ tion povus iu LOTUS-floro.
Mi volas aldoni nepran korekton pri du aferoj kiuj enŝteliĝis en miaj tekstoj en "Hilelisto". Mia nova traduko de la "Fermoplato" de la Sankta Kesto ne devas esti "fermokesto" sed "FERMOKRESTO". Sur la pano kaj sur la freŝa malvarmnokta akvo estas kresto post la bakado kaj en la mateno. Temas pri io simila al KRESTO laŭ aŭtentika traduko de la hebrea vorto. Oni ne forstreku la "Ro" ("Riĉo") en tiu vorto.
Alia aldono koncernas la artikolon pri Akibaismo. Estis Isidor kiu en Londono intervjuis Zamenhofon dum la 3-a UK en Kambriĝo, kaj kiu komparis la vivhistorion de Zamenhof kun tiu de Rabeno Akiva. Ĉu temas pri lia propra interpreto aŭ ĉu Zamenhof mem indikis tion ne estas tute klara kaj mi mem ne aŭdacas diveni.
Mi deziras bonan sukceson al la Hilelistaj renkontiĝo en Zagreb, seminario en Červar-Porat kaj ebla fondkunveno en Svislando. Ŝajne mi ne povos partopreni en la unua kaj dua aranĝoj, kaj pri tiu en Svislando mi nur iom nebule povas plani (al mi mankas sufiĉaj rimedoj - jen unu grava, ĉu ne, problemo?). Fakte mi malofte forlasas Israelon - kaj eĉ neniam ĝis nun mi flugis per aviadilo.

Carmel:
"Hileliston" mi ĉiam printas por pli atenteme tralegi ĝin. Ŝajnas ke nia rondo ĉiam pligrandiĝas.
Dankon pro la inkludo de du poemetoj miaj en la lasta "Hilelisto". Nur du rimarkojn, mi petas: pri la poemeto n-ro 78, je la 3a verso: "la' devas malaperi; je la lasta verso, "simplikigas" devas esti simpliĝas. Kuraĝon, sukcesan renkontiĝon kaj salutojn!


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso:
hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.