HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 04 Dato: 15.11.2000
LA INTERNA IDEO DE ESPERANTO
Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ghin uzas. Tamen la Esperantismo havas ankorau flankon idean. Venos iam la tempo, kiam Esperanto, farighinte posedajho de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ghi farighos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ghi, oni nur tirados el ghi profiton. Sed nun, kiam preskau chiuj Esperantistoj estas ankorau ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni chiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu chi ideo estas - frateco kaj justeco inter chiuj popoloj. Tiu chi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento de ghia naskigho ghis la nuna tempo...
Vi chiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigas ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperan-tismo, kiun ni chiuj sentas en nia koro. Ni sentas, ke komencighas falado de la muroj inter popoloj, ni sentas la spiriton de chiuhoma frateco... Chiu, kiu uzas Esperanton, estas Esperantisto, kaj chiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon, malvarman internacian komprenilon. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj chiam sentos kaj shatos en Esperanto antau chio ghian internan ideon... La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ghis nun precize formulita, sed chiam klare sentata, estas: “Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interko-munikighadi, ne altru-dante al si reciproke siajn gentajn apartajhojn...”
(L. L. Zamenhof)
LA VOJO
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
Al ni la direkton ghi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Char klara kaj rekta kaj tre difinita
Ghi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
Ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pasho post pasho, post longa laboro
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam lacighas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, chesu!" mokante la homoj admonas.
"Ne chesu, ne chesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antauen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco au ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deshiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freshan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ghin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ghi pashas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
L.
L. Zamenhof
Homaranismo kaj
netoleremo
Chiu socia movado au religio havas du polusojn: luman, homaranan, kie regas toleremo kaj respekto rilate aliajn movadojn kaj religiojn; kaj malluman, fanatikan, kie regas malamo kaj malrespekto rilate alipensulojn. En chiu partio kaj religio estas sana grajno, estas ero de la Vero. Bonaj kaj malbonaj homoj estas chie, tial la limo inter la Lumo kaj la Mallumo trairas ne inter diversaj doktrinoj, sed ene de chiu el ili.
La mallumuloj atin-gas disdividighon de homoj sugestante al ili, ke nur ilia instruo enhavas la tutan veron, kaj ke chiuj aliaj instruoj enhavas nur erarojn kaj perversojn. Tamen estus ghuste konfesi, ke lumaj kaj sanaj ideoj estas en chiuj instruoj (krom evidente sata-nismaj), kaj estus ghuste esti “patrioto” de sia instruo, sed ne “naciisto”, neanta chiujn aliajn instruojn.
En tio, lau mi, kon-sistas esenco de Homaranismo. Homa-rano-kristano facile atingos komprenon kun homarano-islamano kaj homarano-ateisto. Eks-teraj diferencoj inter diversaj mondkonceptoj ne devus malhelpi fratecon kaj kunlabo-ron, same kiel eksteraj diferencoj inter unuopaj personoj ne estas mal-helpo por ilia amikeco.
Do, Homaranismo estas ne ankorau unu, aparta Instruo, sed nur kvazau sumo de supraj “polusoj” de chiuj movadoj, religioj kaj filozofiaj sistemoj, kie ne estas loko por malamikeco kaj recipro-ka neado. Homarani-smo kaj hommalama netoleremo estas du kontrauaj polusoj.
Kelkaj vortoj pri la ateismo. Ankau ateis-mo estas formo de la religio, char ghi bazi-ghas sur persona kre-do, kaj principe ne povas esti pruvita science. Ateistoj, same kiel adeptoj de iu ajn alia religio, povas esti homaranistoj, respek-tantaj kredantojn de chiuj religioj, kaj ankau dogmistoj, sektistoj. Batalemaj ateistoj estas neniom pli bonaj ol religiaj fanatikuloj...
(Nikolai Grishin)
La 1-a Hilelista renkontigho
Antaurenkontigho:
Zagreb (Kroatio), la 23-an de julio 2001
Ekskurso al Plitvicaj lagoj, la 24-an de julio 2001
Rentkontigho: Zagreb (Kroatio), la 25-26-an de
julio 2001
NOVAJ MEMBROJ
Aleksandras J. M. (RU)
Jeremi G. G. (IL)
Hilelista diskutejo
David:
Chiu sentema homo, kiu havas almenau iom da altruismo en sia koro
kaj ankau pretas tion publike konfesi, havas iom da religiecaj
sentoj kiuj akompanas tiun jhus menciitan altruismon. Char
lau mia opinio, kiu amas la HOMON, amas ankau Dion, senkonsidere
kiel oni difinas Ghin. La hilelistaj temploj imagitaj de
Zamenhof, ne havas shancon en la nuna mondo, nek en la nuna
Esperantujo. Ni chiam povas deklami au murmuri en niaj koroj
almenau la du unuajn strofojn de la Pregho, kaj en niaj publikaj
kunvenoj - la tutan Preghon. Tio estas nur propono, char mi
nenion volas trudi. Do en nia modesta, sed signifa rondo ni chiam
laboru por la ghenerala paco kaj aparte por interreligia paco,
char se ni alighis al THA, tio estas nia morala devo. Mi volas
fini per fama maksimo de Hilel, el la Prapatraj Sentencoj 1:14.
Jen ghi: Se ne mi zorgus pri mi mem, kiu tion farus? Se mi zorgus
nur pri mi mem, kio mi estus? Se ne nun - kiam?
Lubomir:
Mi tute konsentas kun David Petro Shamgar por ke, PREGHO SUB LA
VERDA STANDARDO farighu la himno por Tutmonda Hilelista Asocio.
Ankorau mi volis diri ion pri nomo de nia rondeto. Por mi tute ne
ghavas chu ghi estos nomata Hilelista au Homaranista rondo,
por mi gravas nur ghia enhavo. Ankau ne gravas chu Zamenhof estis
judo au chino au germano, por mi gravas nur liaj ideoj kaj agoj.
Nikolao skribis: > Mi havas nenion diri pri la Statuto;
shajnas al mi, ke ghi estas tre bone verkita, sed mi ne estas
kompetenta por jughi. Sed... chu tia oficiala dokumento ne
sekigos amikecon de la hilelistoj? Ni esperu, ke ne!<
Opinio mia estas, ke nia amikeco dependos pli de niaj internaj
(spiritaj, animaj) kvalitoj, ol de nia Statuto. Per tio mi ne
volas diri, ke ghi povas esti iu ajn, ne, ghi devas esti bona,
sed super videbla ghia formo devas esti ankorau, per fizikaj
okuloj nevidebla Superstatuto, eble mi povus diri t.n. Dia
Statuto, ordono de amo, statuto de karito. Nur tiam estos nia
rondoagado perfekta. Dependas de ni chiuj chu ni sukcesos, sed
tion ni ekscios nur tiam kiam ni provos fari tion.
Carmel:
Pri la Pregho Sub la Verda Standardo: mi kredas, ke Zamenhof
verkis ghin ne kiel himnon sed kiel preghon. Ghiaj verso-longeco
kaj malrapida ritmo ne konvenas por ke la poemo estu kantata.
Komparu ghin kun La Espero, precize verkita kiel himno. Do, chu
ne pli bone lasi Preghon ghuste kiel preghon?
Neil (simpatianto el Britio):
Pri la detaloj de la Dekaracio ktp mi iomete pensis, kaj
atingis ian konkludon:
1. Ne necesas referenci al la nomoj Hilelo kaj Zamenhofo.
2. Ne necesas referenci al la propraj religiaj fonoj de la
membroj de la asocio.
3. Ne necesas tiom da vortoj en la Deklaracio - por komencantoj
kaj malkleruloj (kiel mi) ghi estas iom nefacile legebla kaj
nefacile komprenebla. Persone mi ne emas subskribi dokumentojn
kiujn mi ne TUTE komprenas.
4. Mi persone deziras aparteni al ia nova Universala Religio. Mi
jam havas Universalan Lingvon sed lingvo povas esti morale
neutrala.
Do, mi provizore proponas novan nomon, statuton kaj deklaracion
por THA: Nova nomo: UNIVERSALA RELIGIA ASOCIO (URA) - (La
Diamantoj)
Nova statuto:
URA estas libera tutmonda asocio de homoj kiuj amas Dion kaj
Esperanton. Chiujare per poshta baloto ghi elektas kvarhoman
estraron kiu respondecas pri la bona administrado de la asocio.
La estraro estas: la sekretario; la kasisto; la redaktoro; kaj la
prezidanto. La estraro respondecas pri chiu decido kaj faro de la
asocio kaj agas chiam unuanime. Apartenas al la asocio kaj
vochdonrajtas chiu kiu subskribas la jenan deklaracion kaj pagas
la kotizon.
Nova deklaracio:
1. Mi deziras esti membro de Universala Religia Asocio kaj pagas
mian kotizon chikune.
2. Mi amas Dion kaj Esperanton.
3. Mi promesas esti bonkora al aliaj.
Nomo, adreso, dato, subskribo, pagmaniero ktp. Fino.
Estas multe pli demokrate fari gravajn decidojn per poshta
balotado ol per kongresoj. Nur malgranda proporcio de iu membraro
povas cheesti internacian kongreson, kaj tia grupo estas,
ghenerale, ne tute reprezenta elito - de sufiche richaj, sanaj,
kaj (plej ofte) europaj vojaghemuloj. Membroj kiuj devas resti
hejme jam sentas sin duaklasaj esperantistoj. Prefere ke ili havu
almenau saman vochdonrajton kiel kongres-cheestantoj.
Chu Hilelismo au Homaranismo? Nu, mi diru ke nek unu nek
la alia. Hilelo kaj Zamenhofo estas profetoj. Ili ne estas
mesioj, ech ne sanktuloj. Mohamed pravis en tio ke oni ne nomu
religion omaghe al profeto. Oni adoru nur Dion, la Eternulon. Pri
‘Homaranismo’, mi diru ke mi ne tute fieras pri la homa
specio. Se mi povus elekti, mi ne elektus esti homo, sed senkulpa
vegetara besto (chu bovino ?!). Mi konsilas ke vi sendu viajn dokumentojn
ankau per ordinara ASCII retposhta teksto se eblas - tiel estus
pli facile legi ilin, respondi detale, kaj arkivigi ilin. La pli
bela originala dokumento oni sendu (alligu) ankau, char tiu estus
pli konvena por presi.
Bela (simpatianto el
Hungario):
Al mi plachas la ideo de hilelismo. Se hilelismo disvastighus kun
Esperanto, tiam nia … mondo … estighus pli bona.
Mato:
Jen nia HILELISTO estighis ankau hilelisma diskutejo. Des
pli da diversaj reagoj, opinioj, proponoj aperados en ghi, ju pli
da antaukondichoj estas por nia sukceso. Do, senghene reagu je
opinioj kun kiuj vi ne konsentas, senghene esprimadu viajn
proprajn opiniojn pri aktualaj en la konkreta momento temoj,
senghene proponadu kion vi preferus… Ne estas problemo decidi
per du trionoj da vochoj, sed antau iu ajn decido ni kiel eble
pli diverspersone kaj multaspekte pritraktu tiun au alian
demandon, temon, problemon… Tio ja estas nepra antaukondicho
por ke ni faru la plej prudentan, saghan, maturan, ghustan
decidon. Kiun finfine chiu, au preskau chiu, rondano povus
akcepti. Ankau al niaj simpatiantoj ni permesu reagi, esprimadi
proprajn opiniojn, proponadi… kaj ni estu al ili sincere
dankemaj pro ilia partoprenado en la bultena diskutejo.
Kio koncernas proponon (projekton) de la Statuto de THA,
antau ol ni nian komencan retan (virtualan) diskutejon
anstatauigis per la bultena, ghi jam estis pli-malpli
interkonsentita. Plimulto da rondanoj konsentis kun la proponita
de mi, kaj korektita de Carmel versio. Simile okazis kun la Deklaracio.
Mia propono de la komenca varianto de la Hilelista principaro,
sendita al samrondanoj kelkajn tagojn post la apero de la 3-a
numero de HILELISTO provokis kelkajn akrajn reagojn (ili estos
publikigitaj en la venonta numero de la bulteno). Kompreneble, mi
proponis nur komencan kerneton, kaj el nur unu religietika
tradicio (kiun mi pli-malpli bone konas). Estas tasko por chiuj
rondanoj iom post iom plirichigadi tiun kerneton per religietikaj
perloj el ankau aliaj religietikaj tradicioj, kaj aliaj eminentaj
religietikaj fontoj, por ke ghi estighu chiam pli kaj pli
universala. Nia celo ja estas - Universala religietiko, kiun
povus akcepti por si kiel religietikan orientigilon chiu honesta
terglobano. Mi komprenas ke ne estas facile interkonsenti pri
ghia enhavo, ech ne pri ghia formo, do - ni daurugu diskutojn pri
tio; sed mi estas profundkonvinkita ke sen io religietike pli
konkreta (ol nur la Ora regulo), nia asocio estus tro nedifinita,
kaj nefruktodona. Ech se dank' al sia nedifiniteco ghi estighus
amasa. Cetere, amasa E-movado jam ekzistas. Mi vidas neniun
kialon fondigadi novan UEA-n, kiu bonege plenumas starigitajn
antau si celojn.
Tuj post la apero de la 3-a numero de HILELISTO samrondano David
bone rimarkis ke la Pregho sub la verda standardo estis
publikigita sen la lasta (sesa) strofo. Jes, estinte pro ghi akre
kritikita L. L. Zamenhof mem rezignis de tiu strofo. Ni tamen
publikigis ankau ghin, sed - kiel apartan versajhon sub la titolo
KUNIGHU LA FRATOJ, en la sama numero de HILELISTO sur la 2-a
pagho. Chu ghi estighos nia himno, au - pli vershajne -
chefpregho, decidos, same kiel koncerne la Deklaracion, la
Statuton, la Principaron, … nia 1-a Renkonigho/kongreso.
Intertempe, estas atendataj ankau viaj proponoj de nia hilelisma
insigno, de nia hilelisma kalendaro kaj (eble) ankau de nia
hilelisma ritaro (kutimaro), au almenau kantaro...
Supra propono de nia britia simpatianto Neil koncerne pli demokratian
kongresa vochdonadon estis antauvidita en projekto de la
Statuto de THA antau ol li sendis sian proponon.
Revueto HILELISTO estas
bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio;
retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.