HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 06 Dato: 15.12.2001
LA INTERNA IDEO, HILELISMO KAJ HOMARANISMO
d-ro
Carmel Mallia
(tirita el la pli longa eseo de la sama autoro)
Esperanto estas medalaspekte duflanka: unuflanke ghi estas praktika afero, aliflanke - ankau ideologia. La ideologia flanko estas de Zamenhof nomita ”interna ideo”, kaj Zamenhof ghin unuafoje publike menciis dum la Gheneva kongreso (1906), konfesinte ke ghi “akompanadis Esperantismon de la unua momento de ghia naskigho ghis la nuna tempo”. Li pliprecizigis ghian signifon jene: ”Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajhojn.”
Por Zamenhof chi tiu ideo estas: a) “la plej grava, la plej sankta,” kaj “la chefa celo de la afero de Esperanto”, kaj b) “la stelo nin gvidanta”. Do, por li Esperanto sendube ne estis lingvo, kiu devus servi nur al praktikaj celoj.
Dum la Gheneva kongreso, Zamenhof konstatis, ke, post la sperto de la Bulonja kongreso (1905), egaleco kaj frateco inter diversnacianoj sendube estas praktikeblaj. Char, klarigis li, kio entuziasmigis la partoprenantojn dum chi tiu kongreso estis ne la amuzado, ne la sukcesa praktikado de Esperanto inter diversnacianoj, sed - la interna ideo. Ni ankorau auskultu lin: ”En Esperantujo, regas ne sole la lingvo Esperanto sed ankau la interna ideo de la esperantismo… la verda standardo.” Estas klare, ke, por Zamenhof, kaj la interna ideo kaj la verda standardo multrilatis, ech similighis. Plue, en liaj okuloj, la verda standardo estas “io sankta., la signo sub kiu ni marshas…, ghi estas la vocho kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, char ni esperas ke pli au malpli frue, eble post multaj jarcentoj:
Sur neutrala
lingva fundamento,
Komprenante unu la alian
La popoloj
faros en konsento
Unu grandan
rondon familian.“
Zamenhof ankau rimarkis ke la homojn forte disdividas religiaj antaujugho kaj fanatikismo, kaj li volis ankau ilin iamaniere neutraligi. Koncepton, doktrinon (elektu lauplache) per kiu tio devus esti ebla, li unue proponis al la juda klerularo de Varsovio sub la nomo de Hilelismo. La revo, unuigi la homaron per neutrale-homa religio, naskighis el tio, kion li mem spertis precipe en sia patrolando. Lin inspiris la juda rabeno Hillel. Kiel klerulo pri la judisma Legho, Hillel eksplikis kaj interpretis ghin pli homece kaj pli lauspirite ol lia samtempulo Shammai.
Sian ideon Zamenhof publikigis en ruslingva libreto Gillelizm, sub la pseudonimo Homo Sum (Mi estas Homo), kiu aperis en Varsovio en 1901. Tamen, liaj sampopolanoj la koncepton ne akceptis kaj li ghin baldau forlasis.
En 1906, Zamenhof publikigis en Peterburgo, chifoje anonime, esperantlingvan broshureton pri Hilelismo1. Subskribi ghin per sia nomo li ne volis, por ke neniu intermiksu Esperanto kun prezentitaj en la broshureto ideoj. Li ne volis iuajnsence kompromiti Esperanton.
En kio precize konsistas Hilelismo? Zamenhof mem respondas: “Hilelismo2 estas instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrauparolojn en siaj nacireligiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.”
Almenau du tiutempaj elstaraj esperantistoj atakis Zamenhof-on pro lia Hilelismo. Unu estis litova katolika pastro Dombrovski, kaj la alia - franca esperantisto, same katoliko - De Beaufront. Pastro Dombrovski atakis Zamenhof-on en la marta numero de Ruslanda Esperantisto (1906). De Beaufront kontraudisputis en sia L’Esperantiste, ridindigante ne nur Hilelismon sed ankau la internan ideon, kiel dangherojn por la sukceso de Esperanto. Por De Beaufront, Esperanto estis nur lingvo, kaj li pensis, ke Zamenhof volis dependigi sian novan ideon de sia lingvo. Male, tio neniam estis la sinteno de Zamenhof, char por li Esperanto estas disigebla de Hilelismo.
Homaranismo estis la titolo de la libro, chifoje portanta lian nomon, kiu aperis en Madrido en 1913. Li aperigis sian nomon al chi tiu broshuro char unu jaron antaue, pli precize dum la 25jara jubileo de Esperanto en la Krakovia kongreso (1912), li formetis chiun sian oficialan rolon en la esperantaj aferoj por esti pli libera. Chi tie fermighas la zamenhofa homama cirklo. Post la interna ideo, la unua shtupo al la pli postaj ideoj, nu la vere mallonga vojo de Hilelismo al Homaranismo, estas nun kompleta. Estas klare, ke por li Hilelismo kaj Homaranismo estas intershangheblaj, kvankam chi tiu vorto anstatauigis tiun. Mi aldonu, chu necesas diri ke la revoj de Zamenhof chiam ankorau ne realighis? La popoloj estas chiam ankorau okupitaj per interbataloj, krude kredante, ke Dio apogas ghuste tiun au alian popolon kontrau alinacianoj-alikredantoj. Bedaurinde, la homara sinteno en la tempo de Zamenhof, kaj bonege bildigita en La Vojo, vere chiam ankorau obsede dauras:
Popolo popolon
atakas kruele,
Frat’ fraton atakas shakale.
Tamen, Zamenhof neniam malkuraghigis. Homaranismo estis revo kiu lin obsedis ghis la morto; ghi estis “ja la celo de mia tuta vivo”.
Li deziris organizi kongreson por homaranistoj en Berno. Por tio, li preparis cirkuleron anoncante la kunvenon por ”la lastaj tagoj de decembro 1916”. Pro la milito, li forstrekis tiun daton, kaj surmetis ”en la unuaj tagoj 1917.” Tamen, tiu kongreso au renkontigho neniam okazis - pro lia morto. Aldone al la supraj du korektajhoj oni trovis ankau la alian, perkrajonan kaj tremantan, korektajhon: “post la fino de la milito.”
Por proponi siajn revojn, liaj iloj estis kaj restis chiam la samaj. Ilin li ghuste esprimis en La Vojo:
L’espero, l’obstino kaj la pacienco,
tri vortoj, kies chiuvorta enhavo estas entenata en chiu el la aliaj. Idealistaj, profetaj, vortoj, bazo por chiu sukceso en la vivo. Sukceso? Kial ne? Iel do… ”Obstine antauen!”
__________________
1 Privat
Edmond, “Vivo de Zamenhof”, p.70, noton, kie li donas la
nomon de la broshureto, kiel “Homaranismo-n”, dum Boulton
Marjorie en sia “Life of Zamenhof” mencias, ke Zamenhof
publikigis, en Ruslanda Esperantisto “La Dogmojn de Hilelismo”.
2 Privat Edmond en sia “Vivo de zamenhof” je p. 72
havas “homaranismo”-n, dum Boulton en sia “Life of
Zamenhof, je p. 99, havas “Hillelism”.
Referencoj
Privat Edmond: Vivo de Zamenhof
Boulton Marjorie: Zamenhof
Ruslanda Esperantisto, 1906, n-roj: 1,5
Zamenhof: Pregho Sub la Verda Standardo, La Vojo
Courtinat L.: Historio de Esperanto, 1a Vol.
EL LA SENTENCARO
DE KONFUCEO*
La chefa etika principo, lau Konfuceo, estas: Kion vi ne volas ke aliaj homoj faru al vi, nek vi faru al aliaj homoj. La saman etikan gvidprincipon kelkajn jarcentojn poste proklamis Hilel, kaj ghi inspiris L. L. Zamenhofon kiel gvidprincipo por lia universla religietiko - hilelismo.
(Mato Spekuljak)
IZABRANI SPISI (Laoce,
Konfucije, Cuangce), "Prosveta", Beograd 1983
(Elektis kaj tradukis el la serba en Esperanton: Mato Spekuljak)
*KONFUCEO (chirkau 555 a.K. - 479 a.K.),
estis china filozofo kaj socia reformatoro, kies idealo estis
atingo de la plena virto. En la 2-a jarcento a.K. lia instruo
estis sistemigita kaj estighis siaspeca china popola religio.
Konfuceon oni komencis konsideri sanktulo, ech diajho, je honoro
de kiu oni konstruis templojn kaj faris oferojn.
(Lau HRVATSKI OPCI LEKSIKON,
Leksikografski zavod Miroslav Krleza, Zagreb 1996, kunmetis: Mato
Spekuljak)
NOVAJ MEMBROJ
Christian J. M.(BJ)
Jose G. G. (BR)
Hilelista diskutejo
Takeshi (simpatianto el
Japanio):
Mi volas aboni la retan version de HILELISTO. Mi estas japana
kristano, kaj mi tre interesighas pri Zamehofa ideologio.
Santiago (el Chilio):
Mi deziras al vi fruktodonan sukceson. Bonvolu iri antauen!
Andrej R. (simpatianto el
Rusio):
Mi konsentas, ke krom lingvan unuecon oni bezonas (ech tre
bezonas) ankau la unuecon kulturan, religian, idean.
Mi mem estas edukita ateiste (kiel plejmulto da homoj en
eksa Sovetio), ekster iu ajn konkreta religio, sed mia filozofio
kaj vidpunktoj de miaj konatuloj supozas ekzistadon de iu
super-estulo, kun kiu nia homaro povas esti en iaj rilatoj. Iam
pli antaue mi interesighis pri historio de religioj, sed mi ne
povis akcepti la apartismon, kiu regas inter diversaj
di-kredantoj.
David:
Mi traserchadis, se mi ne eraras, preskau chiujn chefajn
religiojn kaj kredojn kaj mi povis trovi nek unu kiu min tute
kontentigus. Do, mi revenas al Zamenhof kaj difinas min kiel liberkredan
humaniston.
Andrej B. (el Rusio):
La THA estu ponto inter chiuj pozitivaj religiaj movadoj kaj
baro kontrau la religia fundamentalismo.
Komence al mi ne tre plachis ke la rondo nomighas
"hilelista", sed la nomo "homaranisma"
plachas al mi ankorau mapli... Ghi iom tro similas vorton
"humanisma" . Shajnas al mi, ke "humanismo"
en la moderna epoko estas diskredita kaj vershajne prave. Por la
religia homo chefa sanktajho kaj celo de vivo estas Dio.
Lau Lia volo, je Lia nomo, iuj homoj servas la aliajn, ekzemple
en la familio, en la homaro... Lau tiu koncepto nek homa, nek
homara felicho per si mem estas la chefcelo, sed ghi estas -
servo al Dio. Kaj tiu servado estas unu el rimedoj por atingi
interkomprenon, amikemon... kion celas Hilelista rondo, t.e. THA.
Vole-nevole kaj gvidantoj kaj simplaj anoj de diversaj religioj
devas serchi kunlaboron kaj ambiccedon. Char la bonstato kreskas,
dividiloj kaj baroj falas. Precipe gravan rolon ludas komerco.
Post iom da tempo de satigho per materiaj kaj spiritaj valorajhoj
homaro denove sopiros pri Dio char tio estas lia chefa kaj natura
sopiro.
Iuj dirus (unu konatulo jam diris al mi), ke hilelista movado
estas superflua, ke jam ekzisitis similaj movadoj kaj nun
estas forgesitaj... Mi respondas: ne gravas, ech se Hilelista
rondo, t.e. THA, ne estos tiu lasta guto, kiu "traboros la
monton granitan", sufichas, ke ghi estu unu el inter tiuj
gutoj.
Kies Dion bezonos la homaro? Vershajne nenies, sed la komunan.
Gwenda (el Novzelando):
Mi pretas montri viajn informilojn al aliaj Esperantistoj sed mi
persone plu pripensos la aferon antau ol fari decidon tiurilate.
Pri Hilelismo kaj Homaranismo. Mi preferas la vorton "homaranismo"
pro la fakto ke oni povas pli facile uzi ghin. Ghi fluas el la
lango kaj estas melodia.
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.