HILELISTO

Duonmonata bulteno de Hilelista rondo

Numero: 08 Dato: 15.01.2001


ANTAUPAROLO DE LA PORMOMENTA KUNORDIGANTO

Pasis jam preskau duono da jaro post fondigho de nia rondo. Nun estas absolute sendube, ke nia rondo havas sian ekzistopraviigon en Esperantujo. Dum pasintaj 5 monatoj ghin eniris 18 esperantistoj el 14 diversaj landoj de sur 4 kontinentoj. Sur paghoj de ghia duonmonata bulteno "Hilelisto" aperas artikoloj skribitaj ne nur de samrondanoj, sed ankau de aliaj esperantistoj. Estas jam deko da esperantistoj esprimintaj siajn sim-patiojn rilate la rondon, kaj ankorau deko da esperantistoj ne konsi-derantaj sin simpati-antoj de la rondo, sed tamen abonantaj ghian bultenon.

Post ekfunkciigo de la retpaghejo de Hilelista rondo, la rondo ricevas reagojn de chiam novaj kaj novaj esperantistoj. En la retpaghejo de Hilelista rondo estas disponeblaj chiuj niaj materialoj (krom la membroadresaro, kiun, kompreneble, ricevas nur samrondanoj). Grandan intereson vekigis nia retpagho kun E-gvidlibreto pri la kroatia chefurbo Zagreb, en kiu chi-julie okazos la 1-a Hilelista renkontigho, sed ankau la 15-a Ekumena E-kongreso, la 86-a UK kaj ankorau kelkaj E-aranghoj. Ni jhus komencis intershanghadi retpaghajn ligi-lojn kun E-grupoj (organizoj, asocioj, ligoj...) kaj unuopuloj, kies agado en Esperantujo similspecas al la nia.

Unuaj rondanoj difinis la rondon kiel "religietika", sed post persista proponado de plejparto da novaj samrondanoj (kaj ankau de multaj aliaj esperantistoj nin kontaktintaj), ankau la unuaj rondanoj konsentis ke ek de chi-jaro la rondo sin difinu kiel "universaletika". Ghi same kiel dekomence estas inspirita per Zamenhofa hilelismo-homaranismo, ghi same kiel dekomence volas esti malfermita al chiu sincere noblema homo, sendepende de tio chu li estas kredanto je Dio en la kutima senco de chi-vorto au ne, sed post nuna redefino de la Deklaracio de hilelisto tio estas pli tauge esprimite.

Hilelista rondo, de chi-junio vershajne Tut-monda Hilelista Asocio, volas esti kiel eble pli demokratia. Ghi dekomence praktikas nek membrokotizon nek kongreskotizon, ghiaj membroj povos partopreni la kongresojn ankau rete, kaj rete vochdonadi, ghiaj ofico-tenatoj estos chiu-jare reelektataj, kaj strikte subordigotaj al la kongreso... Estas antau-vidata ebleco de fondighado de lokaj hilelistaj rondoj, kunordigataj de lokaj kunordigantoj, kaj en kiuj oni povus uzi ankau regionajn lingvojn... Tutmonda Hile-listujo povus esti federacio de lokaj hilelistaj rondoj. Nia 1-a renkontigho decidos pri tio chu ni ankau post chi-julio restos "hilelista" rondo (asocio), au ni nomighos "homaranista" (au ni elektos por si iun trian nomon). Chiukaze, ankau pri tio estos decidite maksi-mume demokratie.

Gravegas ankau denove mencii ke ni celas rivali au kontraustari al neniu alia E-grupo (organizo, asocio, ligo ...), ni estas tre kunlaboremaj, sed tute ne kverelemaj. Nia celo estas promociado kaj disvastigado de universaletikaj principoj en interhomaj rilatoj, ghenerale en la mondo, sed unuavice inter ni mem. Ni volas unuavice propraekzemple montri al aliaj homoj, ke eblas konstruado kaj fruktodona aplikado de la universala etiko, trans chiuj rasaj, kulturaj, religiaj, naciaj, lingvaj kaj aliaj interhomaj diferencoj. Ni tiusence apogas je la instruoj de la plej eminentaj etikaj instruintoj de la homaro, sed ni pretas ankau mem serchi la plej taugajn solvojn.

(Mato Spekuljak)


EL RESPONDO DE L. L. ZAMENHOF AL P-RO DOMBROVSKI


... S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la dauro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem, konstante serchadi, esploradi kaj shanghadi, antau ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj chiukonataj!.. Sed tiu chi historio ja neniun povas interesi, kaj tial ni diras sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ghuste tio chi estas ja nia forto; ghuste tiu fakto, ke pri nia ideo chiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en chiuj tempoj kaj en chiuj lokoj de la tero, tio chi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke ghi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ghi estas la devo de chiu homo. Vi diras, ke pri tiu chi ideo jam antau ni paroladis chiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p... Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ghin praktike efektivigi; chiu vera religiulo, humanisto au framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, farighas per tio "homarano"...


Pri la homaranismo; "Ruslanda Esperantisto" 1906 n-ro 5, p.102-106; o.v. III-7; p.v.z. 06-61; registro 1992-09-09
El kolekto de verkoj de L. L. Zamenhof preparita de Hirotaka Masaaki, kun permeso de la preparinto
(Elektis: Mato Spekuljak)



EL LA INSTRUO DE MOSEO*

** Moseaj preceptoj plejparte celis reguligi rilatojn inter judaj samgentanoj ("proksimuloj"), kiujn li vokas esti (de Dio) elektita popolo. (rim. de la kunmetanto)

El BIBLIO, tradukita de L. L. Zamenhof elektis kaj kunmetis Mato Spekuljak


*MOSEO (la 13-a jarcento antau Kristo) estis fondinto de la juda religio (judismo). Legendoj pri lia vivo, kaj lia instruo, estas priskribitaj en LA KVIN LIBROJ DE MOSEO (Pentateuko, Torao), kunmetitaj jarcentojn post lia morto.

HRVATSKI OPCI LEKSIKON, Leksikografski zavod Miroslav Krleza, Zagreb 1996

Iuj sciencistoj lau legendo pri naskigho de Moseo supozas ke li estis egiptdevena, sed mamnutrinta de juda sklavino, kio por shia gento sufichis por ke oni lin konsideru ano de ilia gento. Egiptujo tiatempe estis altegcivilizta, en ghi florkreskis kulturo.

Oleg Mandic, LEKSIKON JUDAIZMA I KRSCANSTVA, "Matica Hrvatska", Zagreb 1969.


Hilelista diskutejo

Adolf (el Germanio):
Mi estas tre scivola kiel evoluos via okupo kun la Zamenhofa ideologio (interese, ke vi revenis al la termino hilelismo, kiun Zamenhof mem ja poste lasis favore al homaranismo). Persone mi ja kredas ke la glacio sur kiu Zamenhof movighis tiurilate, estas tro maldika por porti veran pezon - sed pri tio eblas interesaj diskutoj.

Garry (el Germanio):
Mi ne nomas min "simpatianto", char en strikta senco demandoj de interreligia unueco au de ekumenismo ne estas tre interesaj por mi. Interesas min aliflanke tre la kunligo (kiun Zamenhof
traktis kiel memkompreneblan) inter religia tolerado kaj etna tolerado.
Ekzemple, gravaj demandoj estas:
a) Chu la jam nun ekzistanta (almenau en granda parto de la mondo) religia tolerado povas servi instrucele kiel ia modelo de la alstrebata etna tolerado? La malnova principo "cuius regio, eius religio" (kies regno, ties religio) preskau chie falis, dum la ideo, ke etne homogenaj shtatoj alstrebindas, vigle vivas. La ideon, ke etnoj estas kvazauaj proprietantoj de difinitaj teritorioj, ech esperantistoj propagandas diversforme.
b) Chu la transiro de "religia" al "postreligia" socioj, bone observebla en granda parto de Europo, liveras instruajn paralelahjojn al la transiro de "etna" al "postetna" mondsocio, pli rudimente observebla fenomeno, kiun multaj malvolonte akceptas au ech prezentas kiel hororvizion?

Neil (simpatianto el Britio):
Mi estas tute konfuzita nun pri la celoj kaj principoj de via organizajho. Au ghi bonvenigas honestajn ateistojn au ghi estas interponta religia asocio kiu postulas kredon je Dio. Ghi ne povas esti ambau. Mi ne scias kion aldoni krom "ordigu vian domon".

Pinuccia:
Mi konsentas kun la novpropono (ke Hilelista rondo sin difinu "universaletika" anstatau "religietika" rondo rim. de la redaktoro). Ek de komenco, verdire, mi dubis pri la taugeco de vorto "religietiko", sed mi ne kuraghis klarigi miajn opiniojn rilate al ghi, char mi ne estas fakulo.

Lubomir:
Mi konsentas kun shanghoj (en la unua versio de la Deklaracio rim. de la redaktoro).

Carmel:
La nova Deklaracio… estas pli bone vortumita ol la unua, tiel, ke ghi estos certe akceptebla al chiuj.

David:
Ankau mi konsentas kun la nove proponita formo de la Deklaracio.

Aleksandras kaj Valentina:
Ni konsentas kun shanghita deklaracio.

Koffi:
Mi jam esprimis mian penson pri la afero. Tute ne neDi-ulo mi estas, tamen mi ne aprobis, ke ni menciu Dion en nia afero, char oni kredos nin religiemuloj. Nun mi tre ghojas, ke chio shanghighis.

Neil (simpatianto el Britio):
Ja, interesa evoluo. Mi pluesperas.

Benoit:
La vorto "Dio/dio" nepre devus resti senhonte uzebla en nia rondo, ne laste pro ghia praktika utilo!


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso:
hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.