HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 09 Dato: 01.02.2001
LA ZAMENHOFA AKIBAISMO
Multaj paraleloj kaj koincidoj inter la Zamenhofa kreajho kaj la biblia kaj talmuda tradicioj ekzistas, kaj estas probable ke li cherpis ghuste el tiuj fontoj por krei siajn lingvon kaj religion.
Ni prenu la faman regulon de la Hilelismo, kiu jam estas tre konata en la Esperanta tradicio: "Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia" (Rabeno HiIel; talmuda traktato Shabat, folio 30/b-31/a). Oni demandas sin, kaj prave, kial Zamenhof ne citis ghin lau la Hilela formulo, kiu aperas en "negativa" formo? Chi tie shajnas aperi multaj gravaj Zamenhofologiaj problemoj, sed eble la afero povas esti tre facile klarigita. Kontrolante la fonton oni trovas la frazon en ghia natura kunteksto kaj oni rimarkas ke Zamenhof ne nur "malkorekte" citis sed ankau forgesis la duan gravan parton de tiu fama dirajho de HiIelo, la neprajn vortojn "ZIL GMOR" - "Iru kaj ekstudu". - Tre necesa aldono, char tiuj vortoj montras la nesufichon de tiu kurta frazo. Tio estis la fina admono de Hilelo al tiu persono, kiu demandis pri la TUJa esenco de la Torao. Due - kaj tio estas ege grave - la regulo mem, precize kiel ghi estas citita de Zamenhof, aperas sufiche ofte en la Talmudo sed en la nomo de alia rabeno: Akiba (hebree: Akiva). Multfoje trovighas la frazo: "Rabeno Akiba diras - AMU VIAN PROKSIMULON KIEL VIN MEM - tio estas la chefregulo de la Torao". Jen ni samtempe havas ambau la Zamenhofan citajhon kaj lian principon! Restas nur la demando kial li preferis nomi sian religion "Hilelismo" kaj ne "Akibaismo", lau tiu saghulo kiu aperis kelkajn generaciojn post Hilelo, kaj kiu kelkfoje estas komparata ech al Moseo. La tradicio diras, ke se la Torao ne jam estis donita de Moseo ghi estus donita de Rabeno Akiba.
Provante trovi vershajnan respondon al tiu lasta demando, mi tiel povas konkludi preskau 90-jaran diskuton! Mi konstatas, ke Zamenhof elektis tiun principon precize kiel ghi estis formulita kaj proklamita de Rabeno Akiba, kaj li faris gin chefprincipo ne nur por la Torao sed ankau por lia Hilelismo. Sed Rabeno Akiba estas malmulte konata en la mondo ekster la rondo de judaj piuloj, kaj tial li tre kategorie algluis la nomon de Hilelo, multe pli konata rabeno, al tiu Tora-principo (char Hilelo ja havis alian similan principon). Oni povus diri, ke la tuta hodiaua judaismo estas iasence "Hilelisma" char la Halakha chiam sekvas Hilelon, kiam li disputas kun lia kontraulo Rabeno Shamaj. Hilelo estas konata kiel antauulo al Jesuo kaj estas menciite en la Nova Testamento ke Paulo studis en la lernejo de lia nepo. Hilel krome estis vaste konata pro sia mildeco kaj pro siaj lingvokonoj, trajtoj kiujn oni kutime ligas ankau al Zamenhof. Jen kelkaj kialoj kial Zamenhof elektis tiun nomon por sia "principo" kaj "pontoreligio".
Akiba kontraue aperis post la tempo de Jesuo kaj apartenas al la periodo de la Mishnao, periodo kiu ne multe interesas la kristanojn, char tiam venkis ilia propra religio. Plia pruvo ke Zamenhof fakte estis influita de Rabeno Akiba estas interesa afero kiun mi iam notis (kvankam mi perdis la fonton). Zamenhof ie komparis sian rilaton kun sia edzino Klara kun tio kio okazis al rabeno Akiva, kies richa bopatro unue ne shatis la malrichan fianchon, sed kiu poste subtenis lin.
(d-ro Hilelo)
EL TALMUDA*
TREZOREJO
(ELEKTO EL LA TRAKTATO "PATROJ")
Unu el rabenoj kies instruo eniris Talmudon estas ankau Hillel (Hilel, Hilelo). Kompreneble, temas pri nur fragmentoj el lia instruo, same kiel okaze de aliaj rabenoj. Kvankam Talmudo enhavas fragmentojn el instruoj de multaj rabenoj, unu fakto estas nedubinda - la instruintoj vivis konforme kun sia instruo. Cetere, la samon oni povas diri pri la plimulto da malnovgrekaj saghuloj (filozofoj), sed, ekzemple, ne ankau por la romia filozofo Seneka, kvankam oni jam dum jarcentoj en libroj kun nobligaj sentencoj envicigadas multajn liajn eldirajhojn.
(Mato Spekuljak)
(El "PATROJ, tradukis J. Rabinovic (Tajc), Jerusalemo 1930" elektis kaj preparis: Mato Spekuljak)
*TALMUDO estas vastega kolekto (chirkau 30 volumoj oktavaj) da judaj etikaj normoj, leghoj, legendoj… ampleksanta la instruojn de la malnovaj rabenoj, kompilitajn chirkau 200 a.K. (= Mishna), kaj la komentariojn de la pli novaj, kompilitajn en Jerusalemo chiraku 400 p.K. kaj en Babilono chirkau 500 (= Gemara).
(lau PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO, Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris 1987)
Sen la etika
kulturo homaro ne havas shancon.
diris, interalie, A. Einstein la 6-an de januaro 1951 okaze de
75-jaroj de "Etika Kultura Societo" en Novjorko.
NOVAJ MEMBROJ
Neil MacK. (GB)
Andrej R. (RU)
Hilelista diskutejo
Benoit:
Bedaurinde mi ne partoprenos la UK-on en Kroatio. Se dum la unua
kongreso de Hilelista rondo en Zagrebo oni diskutos kaj disputos
pri eco religia au etika de hilelismo, mi petas ke unu tuj
komence klare kaj dokumente difinu la vortojn: religia,
religieca, etika kaj religietika. Nereligiecaj anoj de
Hilelista rondo au de THA klarigu al religiecaj anoj sian
nereligiecon tiel, ke oni povu deklari ghin neutrala kaj
akceptebla por la "spirito" de la Deklaracio de
hilelisto.
Neil:
Hierau mi legis la plimulton de la skriboj de L.L.Zamenhof pri
hilelismo kaj homaranismo de sur la ttt-ejo de HR. Ili estas
interesaj kaj tre legindaj. Estas klare ke Zamenhof volis emfazi
la socian utilon de Esperanto kiel amikilon por "unuigi
l'homaron", dum aliaj vidis ghin kiel utilan ilon por
intelektaj kaj komercaj intershanghoj. Tiu divido en la
esperantistaro ankorau ekzistas. Multaj esperantistoj, kvankam
bonegaj lingvistoj, shajnas apenau kompreni la vorton
"amikeco", kaj ne interesighas pri amika
kunlaborado por komunaj celoj.
Homaranismo havas utilon en tio ke ghi povas formale kunligi
decajn, amikemajn esperantistojn de chiuj religiaj au filozofiaj
tradicioj por komuna spirita plifortigo kaj eventuala
kunlaborado. Sed por fari tion kiel eble plej sukcese indas
strukturigi la organizajhon kiel eble plej simple kaj inkluzive.
Nia celo estu, eventuale, allogi la plimulton de esperantistoj.
Mi kredas ke chirkau duono de la nuna esperantistaro subtenas la
tiel nomatan "internan ideon" de Zamenhof. Chi tiuj
homoj estas la plej amikemaj, simpatiaj, kaj pensas pri la
komunaj bezonoj de la movado, kaj ne nur pri propra placho kaj
intelekta fiereco. Ofte ili estas religiaj, sed ne chiam. Sed la nomo,
regularo, kaj strukturo de HR/THA estu kiel eble plej
klaraj, simplaj kaj inkluzivaj.
Efektive, ni konsentas ke la vortoj de nia statuto multe malpli
gravas ol la spirito de la entrepreno kaj la bonvolemo de la
homoj en ghi kunlaborantaj.
Mi legis "La esencon kaj estontecon de la internacia
lingvo" de sur nia ttt-ejo. Zamenhof vere estis genia
viziulo. La plimulto de la mondo kredas ke la angla farighas la
internacia lingvo, sed ili simple ne komprenas homan historion.
La angla estas la moda internacia lingvo de la nuna epoko, sed
post kvindek jaroj la mondo aspektos ankorau iom alie.
Pri homaranismo, chio kion skribis Zamenhof en 1913 ankorau
validas, kvankam, kompreneble, kiel li mem diris, la projekto
estas ege idealisma. Tamen, mi kredas ke, per la interreto, la
rimedo alvenis por efektivigi lian revon pri tutmonda komunumo de
"samprincipanoj". Anstatau homaranistaj temploj en chiu
urbo, ni povas havi unu tutmondan homaranistan templon sur
la interreto. Nia ttt-ejo estas la unua pasho al ghia
efektivigho. Ni survojas al la venk'!
Lubomir:
Mi estas scivola ekkoni, kiajn opinojn kaj imagojn havas niaj
rondanoj kaj simpatiantoj pri eblecoj kaj formoj de nia
agado, por ke ni nur senlabore ne atendu la unuan THA
kongreson?
Rimarko rilate la 8-an numero de HILELISTO: "universaletika" - tiu vorto plachas al mi, eble ghi estas tauga por
pli da homoj ol "religietika".
Andrej:
Kun uzado de vorto "universaletika" astatau
"religietika" mi konsentas, char vere diversaj
personoj, popoloj kaj gentoj povas diverse rilati al nocio
"religio". De fanatikismo ghis timado au tuta neigado.
Aperado dum lastaj 10 jaroj de sektoj (kien homoj foriras,
restiginte sian antauan vivon) timigas niajn samlandanojn. Kiam
laborloke mi hazarde menciis pri miaj kontaktoj kun Hilelista
rondo, estis necese klarigi al miaj kunparolantoj, ke Hilelista
rondo estas ne "danghera religia sekto", sed kultura
movado sur bazo de libero kaj demokratioj principoj. En parolado
kun miaj konatuloj Hilelistan rondon mi karakterizas per vortoj
"kultura" au "spirita socia organizajho".
Tamen se ili ekinteresighas pli detale, mi klarigas al ili la
rolon de kredo au religio en la rondo. Ja la religio estas ne nur
la maniero de ligo kun Dio (au de ligo kun "supermensa
forto"), sed ankau la la maniero esprimi kulturajn
tradiciojn de la popolo. Ghuste chi tiel mi komprenas vorton
"religio".
Mi akceptas la tekston de Deklaracio, komprenante, ke Dio, "mistera
Forto" au iu chefa el prezentantoj de aliaj
mensestulaj mondoj signifas unu saman personon. La nocio de Dio,
esprimita ne konkrete, sed abstrakte (kiel Forto) estas pli
komuna por chiuj; tio esprimas principojn de universaleco, kiu
konvenas al ia ajn religiulo au doktrinano.
Mato al Andrej:
Koncerne viajn pensojn pri universaletiko, religietiko, sektoj
ktp. - mi absolute konsentas kun vi! Kaj, vi absolute ghuste
komprenis nian evoludirekton! Bedaurinde, multaj interesighintoj,
ne sukcesis tion tuj kompreni, kaj ili certe nur post ankorau iom
da tempo komprenos ke ni estas absolute neniuj sektanoj,
fanatikuloj, stranguloj, frenezuloj ktp. Nin interesas
nur sendubaj kulturaj valorajhoj, kaj absolute ne iuj ajn
nebulajhoj (por ne diri - frenezajhoj!). En chiuj religioj estas
multe da legendoj! Kiam mankas centprocenta scienca informo, mi
pli preferas kredi al la "sana prudento" ol al
legendoj. Tamen, legendoj havas kulturan valoron... Precipe tiuj
kiuj estas konstitua parto de tiu au alia kultura tradicio. Kaj
nia celo estas, interalie, trapontado de diversaj kulturaj
tradicioj!
Carmel:
Mi jhus legis la novan tekston de la proponita statuto.
Mi tute akceptas ghin.
Aleksandras:
Sabate dum nia kunveno esprimis deziron ighi simpatiantoj
de Hilelista rondo du niaj eseprantistoj: Ljudmila P. kaj Boris
B. (mi donis al li la Deklaracion kaj ion pri hilelismo).
Bela (el Hungario):
Mi esperas ke hilelismo disvastighos en la jaro
2001. Ghi estas grandioza afero, sed shajnas ke nur malmultaj
esperantistoj sentas, komprenas ghian veran sencon. Lau mi, la
homaro bezonas novan vivoformon, kie la homoj estu egalrajtaj kaj
ne malamikeme rilatu unu al la aliaj.
Hirotaka (el Japanio):
Mi esperas, ke via rondo prosperos.
Michel (el Kanado, pormomente
en Francio):
Mi verkis france artikolon pri la homaranismo
(http://www.er.uqam.ca/nobel/k33440/premier.html) kaj evidente mi
shatas partopreni al via projekto kaj pripensoj.
Roberto (el Agentino):
(1) La Rondo devus rigardi antauen... Mi ne tre klare
vidas tion en principoj el la "Deklaracio"... (2) Ne
estas vera problemo (de vortoj): chu ni devus respekti iun
misteran Forton... au Iun kiun multaj en la koro sentas... Char
la nova sento, estas sento de aparteno al iu Kosma
multdimensio, el kiu ni ne povas foriri kaj al kiu ni ne
povas aparteni, kies ni estas partikloj, apenau konsciaj, en
planedeto tute ne grava... (3) Kaj kial havi 10 principojn?
Dek novajn Ordonojn starigitaj de ni mem? Ne taugas... Kial ne
preni principojn de la Universala deklaracio de Homaj rajtoj, au
la principoj de la Manifesto por la Paco ktp., sufichaj se oni
ilin praktiku (ech se UN mem ne bone ilin praktikadas)? (4) Chu
ne estas troiga au megalomania ideo pri la "partopreno en
ellaborado de universala etiko, akceptebla por chiu
homo"? (Mi kredas ke jam la Papo Johano la 2-a havis tian
ideon!) (5) Mi ne emas analizi la 10 principojn kiuj difinas la identecon
de la rondanoj: mi preferas havi komunan nebulan identecon,
kiun ni jam havas kiel esperantistoj ene de nia Universala-kosma
Esperanto-Asocio! Por mi pli ol sufichas!.
Mato:
Jes, mondskala estas ekonomia maljusteco, sed tiun
maljustecon faras kaj vivtenas homoj, simplaj homoj vivantaj
chirkau ni, en chiuj landoj, ne registaroj... Registaroj kulpas
pro tio ke (konscie) manipulas kun (pri tio ne konsicantaj)
homoj, por interesoj de sialandaj potenculoj au, iom malpli
malhoneste?, por interesoj de siaj nacioj, sed ili tion ne povus
fari se plimulto da homoj estus profundkore bonemaj... Se kaj
kiam plimulto da homoj shanghos siajn vivprincipojn, sian etikon
- chiesigos ankau tiu maljusteco. Se ttio neniam okazos, helpos
neniuj protestoj, protestaj leteroj, solenaj rezolucioj ktp,
kvankam ili certe almenau iomete vekigas konsciojn de dormetantaj
noblemaj homoj... Do, mi tiajn protestojn, kvankam simpatiante
ilin, nek fervore apogas nek malapogas, mi preferas alian vojon,
lau mi - pli fundamentan, pli profundan! Kaj unuavice -
propraekzemplan! Tial mi respektas unuavice tiujn noblemulojn,
kiuj noblecon ne tiom publike manifestas, kiom ili ghin praktike,
proprapersone vivas... Lau mia vivsperto, (chiam ankorau)
malmultegaj estas tiaj homoj, sed - ili tamen estas:
diverskulturaj, diversreligiaj, diversnaciaj, diverslingvaj...
Decidu la fondkongreso (01)
Propono pri la simbolo kaj la nomo de la Asocio, ricevita de Jeremi la 19-an de januaro 2001
Pri simboloj kaj nomo de la Asocio mi jam ekcerbumegas. Mi shatas simbolojn kaj komprenas iliajn lingvojn. Eble duobla Magen Davido povas esti charma simbolo (el 4 trianguloj kiuj konsistigos 12-pintan "sunon" au "stelon"). En la mezo oni povas havi nian nomon au emblemon.
Pri la nomo: char oni shajne bushparole plejofte uzos nur la "kurtformo" oni devas unue zorgi ke ghi estu bela kaj tauga. Jen miaj ghisnunaj ideoj (por via gustumo!): HARI (Hilelista) (Asocio) (Reta kaj Racia - Rekte/Reale/Reghe/Revivita/Radikale - Religieca kaj Idea - Regno Intermonda) (Interreligia, Internacia). HARI havas plurajn signifojn en la hebrea. La chefa estas Montoj, Miaj Montoj - HAR = (ruse) GARa (oni pensas ke ekzistas ligo) ekzemple Genezo 8:4 "Har(a)i Ararat" au Jesaja 49:11 "Ve-samti kol-hari le-derekh". Ankau HaARI signifas La Leono kaj estis kurtformo por "Ha-A(e)loki Rabi Jichak" (Luria), la sola rabeno en la tuta historio de judismo kiun oni titolas per "Eloki" - Dieca (fakte!) (A = alef kun konsonanto) kaj la chefa majstro de la Kabala (tiom populara ke ghi farighis preskau internacie chiureligia). Neforgesenda estas ankau la Barata tradicio kie HARI estas unu el la nomoj de Krishna kaj signifas "la flavulo" (pliajn detalojn pri tio mi ne konas). Nur pri la signifo de la litero "Ro" ("Richo" lau mia alfo-beto sistemo) mi iom shancelighas - nun tajpante mi trovis tiun REGNO INNTERMONDA (Interlanda?), kiu eble povas taugi - chu vi havas bonan proponon/ideon? Eble alia vorto anstatau THA (preskau ne prononcebla) au HARI.
Propono pri la titolo de la Asocio, ricevita de Neil la 19-an de januaro 2001
Dum la lastaj tagoj mi denove pripensis la titolon de nia rondo/asocio. Antaue mi proponis la titolon "Universala Religia Asocio (URA) - La Diamantoj". Sed, por ne trudi kredon je Dio al nekredantoj inter ni, indas eviti mencion de Dio kaj religio en la titolo. La termino "Hilelismo" ne estas klara char malmultaj konas la verkojn de Hilelo. Mi esperas ke baldau aperos la chefaj skriboj de li sur nia ttt-ejo. La termino "homaranismo" estas pli bona, sed ghi ne estas tre kontentiga char chiu homo estas homarano chu ne ? - ne nur samprincipanoj. Ankaú "homa rano" signifas ion alian chu ne?! Se nia rondo elektus tiun terminon mi nomus min ne "homarano" sed "homaranisto" (sed kiel traduki tion nacilingve mi ne scias).
Antau nelonge estis prave decidite shanghi la deklaracion por fari ghin pli akceptebla por nekredantoj je Dio, kaj estis elektita la termino "universaletika", kion mi ankau aprobas. Mi pensas ke nia titolo povus respeguli tiun "universalecon". Do, kion vi chiuj pensas pri la jena ideo?: (1) ke la nova titolo de HR/THA estu: "La Universala Amikaro (UA)", (2) ke nia ismo estu nomata "universalismo", (3) ke membro de UA nomu sin "(ia) universalisto", ekzemple, "juda/kristana/budhisma/ateista/liberkreda universalisto", (4) kaj ke la chefa laborlingvo de UA estu chiam Esperanto, sed ke (por esti vere universala) aliaj lingvoj ankau estu permesataj, ekzemple sur la ttt-ejo. En mia gepatra lingvo, la angla, mi nomus UA "The Universal Fellowship", kaj mi nomus min "a free faith Universalist" (t.e. "liberkreda universalisto"). Mi ankau kredas ke la vorto "Dio" estu chiam senhonte uzebla en niaj diskutoj, sed sub la jena difino: " La vorto "Dio" signifas tion, kion ajn oni sincere kredas plej adorinda." Sed notu bone: Nova Dio-difino de Neil estas nenia definitiva Di-fino! au alivorte: La de Neil difino de "Dio" estas neniel la fino de Dio! Mi ankau kredas ke "Pregho sub la Verda Standardo" estas bonega kaj devus esti nia oficiala himno. Nu, kion pensas homoj ? (kaj kion pensas ranoj?!)
Proponaro por novaj nomo, deklaracio kaj statuto, ricevita de Neil la 23-an de januaro 2001
La filozofio de mia proponaro estas ke nia asocio estu laueble plej alirebla por laueble plej multaj homoj kiuj interesighas pri universala etiko. Niaj celoj, principoj, strukturoj kaj dokumentoj estu laueble plej simplaj, klaraj kaj inkluzivaj. Se iu rondano deziras proponi amendojn al miaj proponoj bonvolu anonci kaj mi volonte rekonsideros.
PROPONOJ POR KONSIDERO DE LA UNUA KUNVENO DE HILELISTA RONDO.
A. Novaj titoloj.
Nia asocio estu nomata "Universala Amikaro"; nia ismo "universalismo"; kaj ni "universalistoj".
B. Nova deklaracio por alighantoj.
" Mi deziras esti membro de UA kaj mi akceptas ghiajn principojn kaj celojn."
Nomo, subskribo, dato, poshtadreso, telefono, retadreso ktp.
C. Nova Statuto.
Chi tiun statuton akceptis la fondkunveno de Universala Amikaro (antaue Hilelista Rondo) en Zagrebo, Kroatio, la 26-an de julio 2001. Ghi estas la formala fondstatuto de la antaue nomata Hilelista Rondo.
STATUTO DE UNIVERSALA AMIKARO.
1. T i t o l o j .
La nomo de la asocio estas "Universala Amikaro", mallonge "UA". La nomo de la komuna ismo de nia asocio estas "universalismo". La membroj de UA rajtas nomi sin "universalistoj".
2. P r i n c i p o j k a j c e l o j .
Niaj principoj estas universala amikeco kaj la komuna sercho por universalaj veroj. La celoj de UA estas amike kunligi homojn kiuj interesighas pri etiko, kaj komune ellabori universaletikan principaron por la plibono de la homaro kaj nia komuna universo.
3. L i n g v o j .
Lau la principo de universala amikeco, la chefa laborlingvo de UA estas chiam la internacia lingvo, Esperanto. Tamen, por esti laueble plej universala, aliaj lingvoj estas akcepteblaj, kvankam ne chiam komprenataj. La redaktoro de UA ne devas publikigi ion ne de li (au shi) komprenatan.
4. M e m b r e c o .
Principe rajtas alighi al UA chiu unuopa konsentkapabla homo kiu akceptas la principojn kaj celojn de UA. Por esti laueble plej universala amikaro, membreco en UA ne dependas de la lingvokapablo de alighpetanto - nur gravas kompreno kaj akcepto de niaj principoj kaj celoj, ech per traduko. Membreco en UA ankau ne dependas de la pagkapablo de alighpetanto - nur gravas bonvolemo kaj la deziro iel kontribui. Chiu membro devas doni sian plenan nomon kaj plenan poshtadreson al la sekretario, sed ne chiu membro rajtas vidi la plenan membroliston. Aliaj homoj kaj homgrupoj rajtas aboni nian bultenon kaj registrighi kiel simpatiantoj au lokaj universalistaj rondoj sed tio ne donas membrecon nek vochdonrajton en UA.
5. S t r u k t u r o .
Chiujare per poshta baloto la membraro elektas kvarhoman estraron kiu respondecas pri la bona administrado de UA. La estraro estas: la sekretario; la kasisto; la redaktoro; kaj la prezidanto. La estraro respondecas pri chiu decido kaj faro de UA kaj agas chiam unuanime. Se iu estrarano ne plu povas plenumi sian respondecon, la aliaj estraranoj devas alelekti provizoran anstatauulon ghis konfirmo far la chiujara poshta baloto de la membraro. La sekretario respondecas pri chiu poshta baloto kaj devas doni almenau du monatojn inter la dissendo kaj la rericevo de poshtaj balotiloj.
6. K u n v e n o j .
Chiujare devas okazi kunveno de la membraro de UA dum kiu chiu membro rajtas inspekti la balotilojn de okazintaj poshtaj balotoj. La kunveno rajtas diskuti iun ajn temon, kaj rajtas fari rezoluciojn, sed ghi ne rajtas devigi la estraron fari ion ajn krom alvoki novan poshtan baloton kaj publikigi rezoluciojn en la bulteno de UA. Por esti laueble plej demokrata, la fina decidpovo chiam restas kun la plena membraro, konsultebla per poshta balotado.
7. L a o f i c i a l a j o r g a n o j d e U A .
La redaktoro de UA devas eldoni regulan bultenon entenantan rezoluciojn, proponojn, opiniojn kaj aliajn kontribuojn de membroj de UA, la rezultojn de balotoj, kaj la anoncojn kaj raportojn de la estraro. Principe, chiu membro rajtas kontribui al ghi, sed la redaktoro chiam rajtas redakti lau sia bontrovo. La redaktoro ankau respondecas pri la oficiala ttt-ejo de UA.
8. A m e n d o j a l c h i t i u s t a t u t o .
Nur la chiujara poshta baloto rajtas amendi chi tiun statuton, kaj nur per du trionoj de la validaj vochdonoj.
Fino de la statuto de UA.
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.