|
EFEKTIVAJ KAKAO-PRODUKTADAJ KOSTOJ Kunordiganto/Plenumanto: Kunauxtoroj: Luiz Brandão Freire UESC Inicantaj Sciencaj Stagxantoj: Produktado estas fundamenta aspekto de la ekonomia vivo. Cxi tiu projekto, pilota, modula, estas komenco de informa sercxado pri Produktada Ekonomiko. Oni komencas pere de unu sektoro ( agrikultura ) kaj de unu subsektoro ( kakaokulturo ) grava en la regiono kie trovigxas UESC. Dankal lernado de la irado, cxi tiu projekto disvastigxos por aliaj sektoroj kaj subsektoroj. Antauxe devos disvastigxi de simpla kaza studo ( hodiaux la projekto akompanas 2 privatajn bienojn kaj alian de UESC ) al reprezentaj samplajxoj de la aktivado. La projekto akompanas la elvolvadon de la agrikultura jaro por cxiu produktiva unuajxo, akumulante kvantajn donatojn pri uzo de insumoj ( produktaj faktoroj ), produkto kaj prezoj de insumoj kaj produkto. Fine je agrikultura jaro, tiuj elementoj proporciigos la ekonomikan taksadon de la negoco kaj generos teknikajn koeficientojn de la produkta sistemo, tiel da la tipo insumo/insumo kiel da la tipo insumo/produkto. Akumulitaj laux la jaroj, cxi tiuj koeficientoj teknikaj estos traktitaj kiel aleatoraj variabloj, sercxante iliajn frekvencajn distribuojn, iliajn funkcioj denseco de probablo, ebligante manipulado de funkcioj je produkta kosto stokastaj. Tiamaniere, oni sercxas verki rilate al efektivaj produktaj kostoj anstatauxe el la simplaj modelaj produktadaj kostoj. La verko povos plivastigxi por multe da aliaj kategorioj de kostoj, ekzemple privataj x socialaj. La verko, venkitaj la etapoj pri empiriaj aprobo, povas fari uzon je gxiaj informajxoj pritraktante la produktada ekonomiko gxenerale, startante pere de la studoj de la produktadaj funkcioj , cxar por tiu la projekto jam posedos elementojn. Oni sercxas partoprenadojn, diskutojn kaj kontribuojn. Partoprenu! Sendu eletronikan mesagxon. |