| Redaktante “Ni sidiĝu sur la tero/ kaj rakontu malĝojigajn
      rakontojn pri la morto de reĝoj.? Tiuj ĉi vortoj el Richard II de
      Shakespeare ni sufiĉus por esprimi la kortuŝecon de tio, kio okazis la
      1an de junio 2001 en Nepalo: oni devus aldoni:  . . . kaj de reĝinoj, princoj kaj princinoj.  En tiu tago dek unu membroj de la
      reĝfamilio estis mortpafitaj, laŭ oficiala raporto, de la reĝido
      Dipendra, kiu poste mortpafis sin.   Multaj nepalanoj ne povas kredi tiun ĉi klarigon de la afero ?sinteno kiu
      riflektiĝas en la vortoj ĉiam ripetitaj radie en la tagoj post ĝi:
      “neatendita kaj neimagebla. 
      Bildoj de la funebraj ritoj estis dissenditaj al la tuta mondo,
      kaj fakte, multaj nepalanoj mem informiĝis pri detaloj de la morto pli
      per internaciaj ol per enlandaj komunikiloj.
 Multaj viroj, kaj eĉ kelkaj virinoj, razis la harojn.  Multaj homoj ploris publike.
 Nepalanoj tradicie rigardas sian reĝon kiel la dion Viŝnu ?kiel patron de
      la lando.  Dum sia reĝado de
      preskaŭ tridek jaroj, Birendra Bir Bikram Ŝhadev havigis al si lokon en
      la koroj de la popolo.  En la
      transa regiono li ludis signifan rolon pri la fondado de SAARC (Sudazia
      Asocio por Regiona Kunlaboro). 
      Multloke lia memoro kaj tiu de la familianoj kiuj mortis kun li
      restos viva dum longa tempo. 
      Iliaj animoj ripozu pace en Vaikunta (ĉielo).
 |