Franco KAFKO

Kelkaj rakontoj

Elgermanigis: Vilhelmo LUTERMANO


Distrita elrigardo
La ekskurso montaren
La ujrajdisto
Pri la demando de la legxoj
Prometeo
Rezignu!
Pensigo por rajdistoj


Cetere, mi aldonis rakonton de Heinrich Boell: En la lando de la Rujukoj (Im Lande der Rujuks). Gxi povus certe interesi cxiujn E-istojn kaj ecx plie la E-ologojn!


Franco KAFKO: Distrita elrigardo

Kion ni faros en tiuj printempaj tagoj nun rapide venontaj? Cxi-matene la cxielo estis griza, sed, se oni nun iras al la fenestro, oni estas surprizita kaj apogas la vangon cxe la klinko de la fenestro.
. . . . Sube oni vidas la lumon de la jam sinkanta suno sur la vizagxo de infaneca knabino, kiu tiel iras kaj retrorigardas, kaj samtempe oni vidas sur gxi la ombron de la viro, kiu malantaux gxi pli rapide venas.
. . . . Poste la viro estas jam preterpasinta kaj la vizagxo de la infano estas tute hela.

(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)

Noto pri la estigxo: antaux 1908; manuskripto ne konservigxis.


Franco KAFKO: La ekskurso montaren

"Mi ne scias", kriis mi sensone, "mi ja ne scias. Se neniu venas, nu, tiam venas neniu. Mi malicis al neniu, neniu malicis min, sed neniu volas min helpi. Plenplene da neniuj. Sed tiel ja ne estas. Nur ke neniu al mi helpas -, alie plenpleno da neniuj estus cxarme. Mi ja sxatus - kaj kial ne? - ekskursi kun societo de plenpleno da neniuj. Kompreneble en la montaron, kien do alie? Kiel tiuj neniuj premus sin unu kontraux la alian, tiuj multaj oblikve etenditaj kaj interkorcxigxintaj brakoj, tiuj multaj piedoj, disigitaj per etaj pasxetoj! Klare, ke cxiuj estas en frako. Ni iras iel tiel, la vento trafajfas la spacojn, kiujn niaj korpomembroj lasas apertaj. La koloj en montaro liberigxas! Estas miraklo, ke ni ne kantas."

(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)


Franco KAFKO: La ujrajdisto

Konsumita cxiu karbo; malplena la karbujo; sensenca la sxovelilo; malvarmspira la forno; la cxambro plenblovita de frosto; antaux la fenestroj arboj prujnrigidaj; la cxielo, argxenta sxildo kontraux tiu, kiu volas de gxi helpon. Mi devas havi karbon; mi ja ne rajtas frostmorti; malantaux mi la senkompata forno, antaux mi la cxielo same; sekve de tio mi devas rajdi precize inter ili kaj en la mezo cxe la karbvendisto sercxi helpon. Kontraux miaj kutimaj petoj li jam surdigxis; mi devas al li tute detale pruvi, ke mi havas ecx ne unu karbpolveron kaj ke pro tio li signifas por mi gxuste la suno de l'firmamento. Mi devas veni kiel la almozulo, kiu pro malsato lasta-spire cxe la pordosojlo mortontas kaj tial la mosxtkuiristino sin decidas enbusxigi al li la grundajxon de la lasta kafo; tiel same devas la vendisto, kolere, sed sub la radiado de la ordono "Ne mortigu!" jxeti sxovelilon da en la ujon.
. . . . Jam mia apero devas tion decidi; tial mi rajdas tien sur la ujo. Estante ujrajdisto, la manon supre cxe la tenilo, la plej simpla bridajxo, mi pene turnas min laux la sxtuparo malsupren; sed sube mia ujo levigxas, majeste, majeste; kameloj, sternitaj malalte sur la grundo, levigxas, sub la bastono de la gvidanto, ne pli bele. Tra la firme frostita strateto antauxenigxas nia egalpasxa troto; ofte mi estas levata gxis la alteco de la unuaj etagxoj; neniam mi sinkas gxis la dompordo. Kaj eksterordinare alte mi sxvebas antaux la kelovolbo de la komercisto, en kiu li profunde malsupre kauxras kaj skribas cxe sia tableto; por ellasi la supergrandan varmegon, li estas malferminta la pordon.
. . . . "Karbkomercisto!" mi vokas per vocxo kavbrulinta pro malvarmo, volvita en fumnuboj de spiro, "bonvolu, karbkomercisto, donu al mi iom da karbo. Mia ujo estas jam tiom malplena, ke mi povas rajdi sur gxi. Estu bona. Gxis mi povos, mi pagos."
. . . . La komercisto metas la manon orelen. "Cxu mi auxdas bone?" demandas li trans la sxultron al sia edzino, kiu trikas sur la fornobenko, "cxu mi auxdas bone? Kliento."
. . . . "Mi auxdas nenion", diras la edzino, trankvile el- kaj enspirante super la trikiloj, agrable varmigata en la dorso.
. . . . "Ho jes", mi krias, "estas mi; malnova kliento; fidele respekta, nur en la momento senrimeda."
. . . . "Edzino", diras la komercisto, "estas, estas iu; tiom mi ja ne povas trompigxi; devas esti malnova, tre malnova kliento, kiu scias paroli tiom al mia koro."
. . . . "Kio estas al vi, edzo?" diras la edzino kaj, por momento ripozante, premas la triklaborajxon al la brusto, "estas neniu; la strateto malplenas; nia tuta klientaro estas prizorgita; ni povus fermi la magazenon por tagoj kaj ripozi."
. . . . "Sed mi sidas ja cxi tie sur la ujo", mi krias, kaj sensentaj larmoj de malvarmo vualas al mi la okulojn, "bonvolu rigardi supren; vi malkovros min tuj; mi petas pri sxovelilo da, kaj se vi donas du, vi faros min superfelicxa. La tuta cetera klientaro ja estas jam prizorgita. Ahx, ke mi auxdus jam la klakadon en la ujo!"
. . . . "Mi venas", diras la komercisto kaj etgambe li volas jam supreniri la kelsxtuparon, sed la edzino estas jam cxe li, haltigas lin cxe la brako kaj diras: "Vi restas. Se vi ne lasas vian kapricon, tiam supreniros mi. Memoru vian gravan tusadon cxi-nokte. Sed pro komerco, kaj estu gxi nur imagita, vi forgesas edzinon kaj infanon kaj oferas vian pulmon. Mi iras." "Sed tiam nomu al li cxiujn specojn, kiujn ni havas provize; la prezojn mi postkrios al vi." "Bone", diras la edzino kaj supreniras al la streteto. Kompreneble sxi vidas min tuj.
. . . . "Sinjorino karbokomercistino", mi vokas, "humilan saluton; nur sxovelilon da karbo; tuj tien en la ujon; mi kondukos gxin mem hejmen; sxovelilon da plej malbona. Mi pagos gxin memkompreneble plene, sed ne tuj, ne tuj." Kia sono sonorila estas tiuj du vortoj "ne tuj" kaj kiom sencokonfuze ili miksigxas kun la vespersonorado gxuste auxdata el la proksima pregxejturo.
. . . . "Kion do li volas havi?" krias la komercisto. "Nenion", rekrias la edzino, estas ja nenio, mi vidas nenion, mi auxdas nenion; nur sonoras la sesan horon kaj ni fermas. Monstra ests la malvarmo; morgaux ni havos do versxajne multe da laboro."
. . . . Sxi vidas nenion kaj auxdas nenion; sed tamen sxi malligas la antauxtukan bendon kaj provas min forblovi per la antauxtuko. Malbonsxance sukcesas. Cxiajn avantagxojn de bona rajdbesto mia ujo havas; rezistopovon gxi ne havas; tro malpeza gxi estas; virina antauxtuko al gxi forpelas la gambojn de la grundo.
. . . . "Maliculino!" ankoraux rekrias mi, dum sxi, sin turnanta al la magazeno, duone malestime, duone kontentigite batas per la mano en la aeron, "maliculino! Pri sxovelilo da plej malbona mi petis kaj vi ne donis gxin al mi." Kaj dum tio mi supreniras en la regionojn de la glacimontoj kaj perdas min je neniamrevido.

(elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO)


Franco KAFKO: Pri la demando de la legxoj

Niaj legxoj ne estas gxenerale konataj, ili estas sekreto de la malgranda nobelgrupo, kiu regas nin. Ni estas konvinkitaj, ke tiuj malnovaj legxoj estas skrupule obeataj, sed esti regata de legxoj, kiujn oni ne konas, estas tamen io ekstreme turmenta. Cxe tio mi ne pensas pri la diversaj interpreteblecoj kaj la malavantagxoj sekvantaj el tio, ke nur unuopuloj kaj ne la tuta popolo rajtas partopreni en la interpretado. Tiuj malavantagxoj estas eble tute ne tre grandaj. La legxoj estas ja tiom praaj, jarcentoj laboris pri ilia interpretado, ankaux tiu interpreto certe jam farigxis legxo, la eblaj liberecoj cxe interpreto dauxre ekzistas, sed estas tre limigitaj. Krome, la nobelaro havas evidente neniun kauxzon, cxe la interpretado sin lasi influi de sia propra intereso malfavore al ni, cxar la legxoj estis ja dekomence determinitaj por la nobelaro, la nobelaro staras ekster la legxo, kaj gxuste pro tio la legxo sxajnas sin doninta elklude en la manojn de la nobelaro. En tio kusxas kompreneble sagxo - kiu pridubus la sagxon de la praaj legxoj? -, sed gxuste ankaux turmento por ni, versxajne tio estas neevitebla.
. . . . Cetere, ankaux tiuj sxajnlegxoj povas esti nur supozataj. Estas tradicio, ke ili ekzistas kaj estas konfiditaj kiel sekreto al la nobelaro, sed pli ol praa kaj pro gxia praeco kredinda tradicio gxi ne estas kaj ne povas esti pli, cxar la karaktero de tiuj legxoj postulas ankaux, ke ilia ekzisto restu sekreta. Sed se ni en la popolo de plej praaj tempoj atente observas la agojn de la nobelaro, posedas notojn de niaj pragepatroj pri tio, dauxrigis ilin skrupule kaj kredas ekkoni en la sennombraj faktoj certajn gvidliniojn, el kiuj konkludeblas al tiu aux alia historia destino, kaj se ni laux tiuj plej skrupule skribitaj kaj ordigitaj konkludoj provas por la nuno kaj la estonteco nin iom arangxi - tiam cxio tio estas malcerta kaj eble nur ludo de la racio, cxar tiuj legxoj, kiujn ni cxi tie provas diveni, eble tute ne ekzistas. Ekzistas malgranda partio havanta vere tiun opinion kaj provanta pruvi ke, se ekzistas legxo, gxi povas nur teksti: Kion la nobelaro faras, estas legxo. Tiu partio vidas nur arbitrajxojn de la nobelaro kaj rifuzas la popoltradicion, kiu iliaopinie alportas nur malmultan utilon, sed plej ofte gravan malutilon, cxar gxi donas al la popolo, frunte al la venontaj okazajxoj, falsan, trompan, al facilanimeco kondukantan sekurecon. Tiu malutilo ne estas kontestebla, sed la plimultego de nia popolo vidas ties kauxzon en tio, ke la tradicio ankoraux delonge ne suficxas, ke endas do ankoraux multe pli esplori pri gxi kaj ke, estas vere, ankaux gxia materialo, kiom giganta gxi aspektu, estas ankoraux multe tro malgranda kaj ke devas pasi ankoraux jarcentoj, antaux ol gxi suficxos. La por la nuno malserenan perspektivon heligas nur la kredo, ke iam venos la tempo, kiam la tradicio kaj gxia esplorado kvazaux ekspire faros la finan punkton, kiam cxio klarigxintos, la legxo apartenos nur al la popolo kaj la nobelaro malaperos. Tio estas dirata ne kun malamo kontraux la nobelaro, tute ne kaj de neniu. Prefere ni malamas nin mem, cxar ni ankoraux ne povas esti indigataj je la legxo. Kaj esence pro tio, tiu en certa senco ja loga partio, kiu ne kredas je vera legxo, restis tiom malgranda, cxar ankaux gxi plene agnoskas la nobelaron kaj ties persistorajton.
. . . . Oni povas tion esprimi envere nur per speco de kontrauxdiro: Partio malagnoskanta apud la kredon je la legxoj ankaux la nobelaron, tuj havus malantaux si la tutan popolon, sed tia partio ne povas estigxi, cxar la nobelaron neniu kuragxas malagnoski. Sur tiu cxi klingo trancxila ni vivas. Verkisto tion iam resumis tiel: La sola, videbla, senduba legxo, kiu estas al ni surmetita, estas la nobelaro, kaj cxu tiun solan legxon ni malatingu?

(elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO)

Noto: Kafko verkis tiun tekston de auxgusto gxis fine de la jaro 1920.


Franco KAFKO: Prometeo

. . . . Pri Prometeo raportas kvar legendoj: Laux la unua, cxar li perfidintis la diojn al la homoj, li estis alforgxita al la Kauxkazo, kaj la dioj sendis aglojn, kiuj mangxadis de lia cxiam kreskanta hepato.
. . . . Laux la dua, Prometeo en sia doloro sin premis antaux la hakantaj bekoj cxiam pli profunde en la rokon, gxis li unuigxis kun gxi.
. . . . Laux la tria, en la jarmiloj lia perfido estis forgesata, la dioj forgesis, la agloj, li mem.
. . . . Laux la kvara, oni tedigxis je la senkauxzigxinto. La dioj tedigxis, la agloj tedigxis, la vundo tede fermigxis.
. . . . Restis la neklarigebla rokmontaro. - La legendo provas klarigi la neklarigeblon. Cxar gxi devenas el verobazo, gxi devige finigxos en la neklarigeblo.

(elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO)

Noto pri la estigxo: Sub la dato 17-an [de januaro 1918; supozeble temas en realo pri la 16-a] Kafko skribis en sia kajero tiun tekston sen titolo, al kiu Max Brod donis la titolon kaj al kiu li ankaux faris unu sxangxon: La komencan frazon li metis al la fino. La originala fino estis do "Restis la neklarigebla rokmontaro".]



Franco KAFKO: Rezignu!

Estis tre frue en la mateno, la stratoj puraj kaj malplenaj, mi iris al la stacidomo. Komparante turhorlogxon kun mia horlogxo, mi vidis, ke estis jam multe pli malfrue ol mi estis kredinta, mi devis tre rapidi, la timfrapo pri tiu malkovro malcertigis min pri la vojo, mi ankoraux ne tre bone orientigxis en tiu urbo, bonsxance policano estis proksime, mi kuris al li kaj demandis lin senspire pri la vojo. Li ridetis kaj diris: "De mi vi volas scii la vojon?" "Jes", mi diris, "cxar mi mem ne povas trovi gxin." "Rezignu, rezignu", diris li kaj deturnis sin per granda elano, kiel homoj, kiuj volas resti solaj kun sia rido.

(elgermanigita de Vilhelmo Lutermano)

Noto pri la estigxo: La teksto estas datebla, surbaze de rilato al koncepto de letero al Franz Werfel, je meze de novembro gxis komence de decembro 1922. Gxi ne havis titolon, kiun aldonis Max Brod.


Franco KAFKO: Pensigo por rajdistoj

. . . . Nenio, se oni pripensas, povas delogi al esti la unua en vetkuro.
. . . . La gloro esti agnoskata la plej bona rajdisto de la lando, gxojigas cxe l'eko de l'orkestro tro forte ol ke sekvamatene eviteblus la pento.
. . . . La envio de la kontrauxuloj, de ruzuloj suficxe influhavaj, ne povas alie ol nin dolori en la mallargxa spaliro, kiun ni nun trarajdas post tiu ebenajxo, kiu estis antaux ni baldaux malplena escepte de kelkaj superronditaj rajdistoj ete alrajdantaj kontraux la randon de la horizonto.
. . . . Multaj el niaj amikoj rapidas enspezi la gajnon kaj nur super la sxultroj ili krias de la foraj gicxetoj al ni sian huraon; sed la plej bonaj amikoj tute ne vetis nian cxevalon, cxar ili timis, ke se venus la perdo, ili devus pri ni koleri, sed nun, cxar nia cxevalo estis la unua kaj ili nenion gajnis, ili returnas sin, kiam ni preterpasas, kaj preferas rigardi lauxlonge de la benkaroj.
. . . . La konkurantoj malantauxe, firme en la selo, provas superrigardi la malfelicxon ilin trafinta kaj la maljustecon iel al ili kauxzita; ili alprenas fresxan aspekton, kvazaux devus komenci nova konkurso kaj serioza post tiu infanludo.
. . . . Al multaj sinjorinoj la venkinto sxajnas ridinda, cxar li pufigxas kaj tamen ne scias kion fari kun la eterna manskuado, salutgestado, subenklinigxo kaj salutadon-en-la foron, dum la venkitoj estas fermintaj la busxon kaj al siaj plejparte henantaj cxevaloj legxere frapetas la kolon.
. . . . Fine el la grizigxinta cxielo komencas ecx pluvi.

(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)

Noto pri la estigxo: La teksto aperis unuafoje 1910. Pri datigo pli preciza mankas indikoj.



Cetere, jen rakonto de Heinrich Boell: Im Lande der Rujuks. Gxi povus certe interesi cxiujn E-istojn kaj ecx plie la E-ologojn!


Henriko BOLO: En la lando de la Rujukoj
(Heinrich BOLL: Im Lande der Rujuks)
elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO

La grandaj kapabloj de James Wodruff jam frue konatigxis al eta rondo de specialistoj, kaj se mi mallonge raportas pri tiuj kapabloj, mi liberigxas el malnova dankodevo, cxar - kvankam de jaroj ni rilatas acxe - tamen, James Wodruff estis mia instruisto: li okupis (ankoraux -as) la solan katedron pri rujukistiko, la solan kiu ekzistas en tiu cxi mondo, li plenrajte konsideratas kiel la fondinto de la rujukistiko, kaj se li havis ene de la lastaj du jaroj ecx nur du discxiplojn, oni ne subtaksu liajn meritojn, cxar li malkovris tiun tribon, esploris gxian lingvon, gxiajn morojn, gxian religion, gvidis du ekspediciojn sur malgastema insulo sude de Auxstralio, kaj lia merito restas, ecx se li subigxis ankaux al eraroj, nemezurebla por la scienco.

Lia unua discxiplo estis Bill van der Lohe, pri kiu tamen nur raportindas, ke en la haveno de Sidneo li ekhavis alian ideon, farigxis monsxangxisto, edzigxis, generis infanojn kaj poste, en la interno de Auxstralio, mastrumis bovbredejon: Por la scienco Bill perdigxis.

La dua discxiplo Vodrufa estis mi: dek tri jarojn de mia vivo mi dedicxis al lernado de lingvo, moraro kaj religio de la Rujukoj; kvin pliajn jarojn mi pasigis studante medicinon, por vivi kuraciste cxe la Rujukoj, sed mi rezignis pri la sxtata ekzameno, cxar la Rujukoj - prave - ne interesigxas pri la diplomoj de euxropaj altlernejoj, sed pri la kapabloj de kuracisto. Krome, post dekokjara studado mia senpacienco, konatigxi kun realaj Rujukoj, krizigxis, kaj mi ne volis plu atendi semajnon, ecx ne plu tagon, por fine vidi vivantajn ekzemplerojn de popolo, kies lingvon mi flue parolis. Mi pakis dorsosakonjn, valizojn, transporteblan apotekon, mian instrumentujon, kontrolis mian Traveller-cxekaron, faris - por cxiaj kazoj - mian testamenton, cxar mi posedas kamparan domon en Ejfela Montaro kaj profitas la uzrajtojn de fruktobieno cxerejna. Poste mi prenis taksion al la flughaveno, acxetis flugbileton al Sidneo, de kie devis min preni balenkaptulo.

Mia instruisto James Wodruff akompanis min. Li mem estis tro kaduka por riski ankoraux ekspedicion, sed adiauxe ankoraux enmanigis al mi sian faman verkon "Popolo proksima al poluso", kvankam li tre bone sciis, ke tiun skribajxon mi kapablis citi parkere. Antaux ol ke mi eniris la flugmasxinon, Vodrufo vokis al mi: "Bruwal doidoi duraboi!" - kio (en libera traduko) povus signifi: La spiritoj de l'aero protektu vin! Precize gxi ja signifus: La vento ne sendu misigajn spiritojn kontraux vi!, cxar la Rujukoj vivas de fisxkaptado, kaj la favoro de la vento estas al ili sankta.

La vento ne sendis misigajn spiritojn kontraux ni, kaj mi alterigxis bonfarte en Sidneo, albordigxis tie al la balenkaptulo, ok tagojn poste estis elmetita al eta insuleto, kiu, laux la asertoj de mia instruisto, devis esti logxata de la P-Rujukoj, kiuj distingigxas disde la veraj Rujukoj per tio, ke ilia aboco enhavas la p.

Sed la insulo montrigxis nelogxata, almenaux de Rujukoj nelogxata. Mi eraris tutan tagon inter magraj herbejoj kaj krutaj rokoj, trovis ja spurojn de Rujukaj domoj, por kies konstruo ili uzas fisxgluajxon kiel morteron, sed la sola homo, kiun mi renkontis sur tiu insulo, estis cxasisto de lav-ursetoj, survoja por euxropaj bestgxardenoj. Mi trovis lin ebria en lia tendo, kaj kiam mi lin vekintis, lin certigintis pri mia sendangxereco, li demandis min en suficxe vulgara angla lingvo pri certa Rita Heyworth. Cxar mi ne komprenis la nomon, li skribis gxin sur slipeton kaj cxe tio rulis volupte la okulojn. Mi ne konis virinon kun tiu nomo kaj ne povis lin informi. Tri tagojn mi estis devigata elteni la societon de tiu trivialulo, kiu parolis preskaux nur pri filmoj. Fine mi povis marcxande akiri de li, kontraux transskribo de Traveller-cxekoj en la valoro de 80 dolaroj, gumboaton, kaj en mortdangxero transremis dum trankvila maro al la ok kilometrojn disa insulo, sur kiu devis logxi la veraj Rujukoj. Tiu indiko almenaux pruvigxis vera. Jam de malproksime mi vidis homojn stari cxe la bordo, vidis pendigitajn retojn, vidis boatobudon, kaj energie remante kaj mansvingante mi proksimigxis al la bordo, surlipe la alvokon: "Joi wuba, joi wuba, buweida guhal!" (De la maro, de la maro, mi venas vin helpi, fratoj!)

Sed kiam mi jam pli proksimigxis al la bordo, mi vidis, ke la atento de la tie starantoj estis direktita al alia veturilo: la pukado de motorboato proksimigxis de okcidento, tukoj svingatis, kaj mi albordigxis tute neatentigate sur la insulo de mia sopiro, cxar la motorboato alvenis preskaux samtempe kun mi, kaj cxiuj kuris al ties pasxejo.

Mi tiris lace mian boaton sur la strandon, malkorkis la konjakbotelon de mia portebla apoteko kaj prenis profundan gluton. Se mi estus poeto, mi dirus: Revo al mi disrompigxis, kvankam revoj ja ne povas rompigxi.

Mi atendis, gxis la posxtboato estis for, sursxultris mian pakajxon kaj aliris konstruajxon, kiu portis la senornaman surskribon "Bar". Barbita Rujuko tie kauxris sur segxo kaj legis posxtkarton. Mi sinkis elcxerpite sur benkon kaj diris mallauxte: "Doidoi kruw mali." (La vento elsekigis mian gorgxon.) La maljunulo flankenmetis la karton, rigardis min mirigite kaj diris en miksajxo de rujuka kaj filmangla: "Venu, knabo, diru klare. Cxu bieron aux viskion?"

"Viskion", mi diris senforte. Li levigxis, sxovis al mi la posxtkarton kaj diris: "Jen legu kion skribas mia nepo al mi."

La karto havis la posxtsxtampon Hollywood, kaj sur la dorsa flanko trovigxis unusola frazo: Generinto de mia generinto, venu trans la grandan akvon, cxi tie ruligxas la dolaroj.

Mi restis sur la insulo gxis la alveno de la sekva posxtboato, vespere sidis en la "Bar" kaj fordrinkis miajn Traveller-cxekojn. Ecx ne unu tie parolis ankoraux puran rujukan, nur oni ofte menciis nomon de virino, kiun mi unue kredis mitan figuron, sed kies deveno intertempe klarigxis al mi: Zarah Leander.

Mi konfesu, ke ankaux mi rezignis la Rujuk-esploradon. Nu ja, mi reflugis al Vodrufo kaj ecx ne evitis disputon pri la uzo de la vorto "buhal", cxar mi insistis pri tio, ke gxi signifas akvon, sed Vodrufo obstinis pri tio, ke gxi signifas amon.

Sed jam delonge tiaj problemoj ne plu gravas al mi. Mi luigis mian kamparan domon, kulturas fruktojn kaj ankoraux karesas la ideon kroni mian medicinstudadon per sxtata ekzameno, sed mi farigxis nun kvardekkvinjara, kaj kion mi iam faris kun scienca seriozeco, mi nun faras kiel sxatokupon, pri kio Vodrufo aparte indignigxas. Laborante cxe miaj fruktarboj mi kantas antaux mi Rujuk-kantojn, mi sxatas aparte tiun cxi:

Wo suhal buwacha
bruwal nui loha
graga bahu, graga wiuwa
moha deiwa huwacha.
(Kial vin logas la foro, mia filo,
cxu cxiuj bonaj spiritoj forlasis vin?
Ne estas fisxoj tie, ne estas kompato,
kaj via patrino ploras pro sia filo.)

Ankaux por sakri tauxgas la rujuka lingvo. Kiam la pograndaj komercistoj volas min trompi, mi mallauxte diras antaux mi: "Graga weita" (Nenian benon tio alportu al vi), aux: "Pichal gromchit" (La fisxosto restu en via gorgxo), unu el la plej teruraj sakroj de la Rujukoj.

Sed kiu sur tiu tero ja komprenas la rujukan, krom Vodrufo, al kiu de tempo al tempo mi sendas keston da pomoj kaj posxtkarton kun la vortoj "Wahu bahui" (Estimata majstro, vi eraras), je kio li kutimas respondi, same sur posxtkarto: "Hugai" (kabeinto), kaj mi rigardas suben al Rejno, kiu tie jam tiom longe preterfluas.

gloso:
pukado (onomat.) = regula bruo de sxipmotoro