Franco KAFKO

Kelkaj rakontoj

Elgermanigis: Vilhelmo LUTERMANO


Distrita elrigardo
La ekskurso montaren
La ujrajdisto
Pri la demando de la leĝoj
Prometeo
Rezignu!
Pensigo por rajdistoj


Cetere, mi aldonis rakonton de Heinrich Boell: En la lando de la Rujukoj (Im Lande der Rujuks). Ĝi povus certe interesi ĉiujn E-istojn kaj eĉ plie la E-ologojn!


Franco KAFKO: Distrita elrigardo

Kion ni faros en tiuj printempaj tagoj nun rapide venontaj? Ĉi-matene la ĉielo estis griza, sed, se oni nun iras al la fenestro, oni estas surprizita kaj apogas la vangon ĉe la klinko de la fenestro.
. . . . Sube oni vidas la lumon de la jam sinkanta suno sur la vizaĝo de infaneca knabino, kiu tiel iras kaj retrorigardas, kaj samtempe oni vidas sur ĝi la ombron de la viro, kiu malantaŭ ĝi pli rapide venas.
. . . . Poste la viro estas jam preterpasinta kaj la vizaĝo de la infano estas tute hela.

(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)

Noto pri la estiĝo: antaŭ 1908; manuskripto ne konserviĝis.


Franco KAFKO: La ekskurso montaren

"Mi ne scias", kriis mi sensone, "mi ja ne scias. Se neniu venas, nu, tiam venas neniu. Mi malicis al neniu, neniu malicis min, sed neniu volas min helpi. Plenplene da neniuj. Sed tiel ja ne estas. Nur ke neniu al mi helpas -, alie plenpleno da neniuj estus ĉarme. Mi ja ŝatus - kaj kial ne? - ekskursi kun societo de plenpleno da neniuj. Kompreneble en la montaron, kien do alie? Kiel tiuj neniuj premus sin unu kontraŭ la alian, tiuj multaj oblikve etenditaj kaj interkorĉiĝintaj brakoj, tiuj multaj piedoj, disigitaj per etaj paŝetoj! Klare, ke ĉiuj estas en frako. Ni iras iel tiel, la vento trafajfas la spacojn, kiujn niaj korpomembroj lasas apertaj. La koloj en montaro liberiĝas! Estas miraklo, ke ni ne kantas."

(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)


Franco KAFKO: La ujrajdisto

Konsumita ĉiu karbo; malplena la karbujo; sensenca la ŝovelilo; malvarmspira la forno; la ĉambro plenblovita de frosto; antaŭ la fenestroj arboj prujnrigidaj; la ĉielo, arĝenta ŝildo kontraŭ tiu, kiu volas de ĝi helpon. Mi devas havi karbon; mi ja ne rajtas frostmorti; malantaŭ mi la senkompata forno, antaŭ mi la ĉielo same; sekve de tio mi devas rajdi precize inter ili kaj en la mezo ĉe la karbvendisto serĉi helpon. Kontraŭ miaj kutimaj petoj li jam surdiĝis; mi devas al li tute detale pruvi, ke mi havas eĉ ne unu karbpolveron kaj ke pro tio li signifas por mi ĝuste la suno de l'firmamento. Mi devas veni kiel la almozulo, kiu pro malsato lasta-spire ĉe la pordosojlo mortontas kaj tial la moŝtkuiristino sin decidas enbuŝigi al li la grundaĵon de la lasta kafo; tiel same devas la vendisto, kolere, sed sub la radiado de la ordono "Ne mortigu!" ĵeti ŝovelilon da en la ujon.
. . . . Jam mia apero devas tion decidi; tial mi rajdas tien sur la ujo. Estante ujrajdisto, la manon supre ĉe la tenilo, la plej simpla bridaĵo, mi pene turnas min laŭ la ŝtuparo malsupren; sed sube mia ujo leviĝas, majeste, majeste; kameloj, sternitaj malalte sur la grundo, leviĝas, sub la bastono de la gvidanto, ne pli bele. Tra la firme frostita strateto antaŭeniĝas nia egalpaŝa troto; ofte mi estas levata ĝis la alteco de la unuaj etaĝoj; neniam mi sinkas ĝis la dompordo. Kaj eksterordinare alte mi ŝvebas antaŭ la kelovolbo de la komercisto, en kiu li profunde malsupre kaŭras kaj skribas ĉe sia tableto; por ellasi la supergrandan varmegon, li estas malferminta la pordon.
. . . . "Karbkomercisto!" mi vokas per voĉo kavbrulinta pro malvarmo, volvita en fumnuboj de spiro, "bonvolu, karbkomercisto, donu al mi iom da karbo. Mia ujo estas jam tiom malplena, ke mi povas rajdi sur ĝi. Estu bona. Ĝis mi povos, mi pagos."
. . . . La komercisto metas la manon orelen. "Ĉu mi aŭdas bone?" demandas li trans la ŝultron al sia edzino, kiu trikas sur la fornobenko, "ĉu mi aŭdas bone? Kliento."
. . . . "Mi aŭdas nenion", diras la edzino, trankvile el- kaj enspirante super la trikiloj, agrable varmigata en la dorso.
. . . . "Ho jes", mi krias, "estas mi; malnova kliento; fidele respekta, nur en la momento senrimeda."
. . . . "Edzino", diras la komercisto, "estas, estas iu; tiom mi ja ne povas trompiĝi; devas esti malnova, tre malnova kliento, kiu scias paroli tiom al mia koro."
. . . . "Kio estas al vi, edzo?" diras la edzino kaj, por momento ripozante, premas la triklaboraĵon al la brusto, "estas neniu; la strateto malplenas; nia tuta klientaro estas prizorgita; ni povus fermi la magazenon por tagoj kaj ripozi."
. . . . "Sed mi sidas ja ĉi tie sur la ujo", mi krias, kaj sensentaj larmoj de malvarmo vualas al mi la okulojn, "bonvolu rigardi supren; vi malkovros min tuj; mi petas pri ŝovelilo da, kaj se vi donas du, vi faros min superfeliĉa. La tuta cetera klientaro ja estas jam prizorgita. Aĥ, ke mi aŭdus jam la klakadon en la ujo!"
. . . . "Mi venas", diras la komercisto kaj etgambe li volas jam supreniri la kelŝtuparon, sed la edzino estas jam ĉe li, haltigas lin ĉe la brako kaj diras: "Vi restas. Se vi ne lasas vian kapricon, tiam supreniros mi. Memoru vian gravan tusadon ĉi-nokte. Sed pro komerco, kaj estu ĝi nur imagita, vi forgesas edzinon kaj infanon kaj oferas vian pulmon. Mi iras." "Sed tiam nomu al li ĉiujn specojn, kiujn ni havas provize; la prezojn mi postkrios al vi." "Bone", diras la edzino kaj supreniras al la streteto. Kompreneble ŝi vidas min tuj.
. . . . "Sinjorino karbokomercistino", mi vokas, "humilan saluton; nur ŝovelilon da karbo; tuj tien en la ujon; mi kondukos ĝin mem hejmen; ŝovelilon da plej malbona. Mi pagos ĝin memkompreneble plene, sed ne tuj, ne tuj." Kia sono sonorila estas tiuj du vortoj "ne tuj" kaj kiom sencokonfuze ili miksiĝas kun la vespersonorado ĝuste aŭdata el la proksima preĝejturo.
. . . . "Kion do li volas havi?" krias la komercisto. "Nenion", rekrias la edzino, estas ja nenio, mi vidas nenion, mi aŭdas nenion; nur sonoras la sesan horon kaj ni fermas. Monstra ests la malvarmo; morgaŭ ni havos do verŝajne multe da laboro."
. . . . Ŝi vidas nenion kaj aŭdas nenion; sed tamen ŝi malligas la antaŭtukan bendon kaj provas min forblovi per la antaŭtuko. Malbonŝance sukcesas. Ĉiajn avantaĝojn de bona rajdbesto mia ujo havas; rezistopovon ĝi ne havas; tro malpeza ĝi estas; virina antaŭtuko al ĝi forpelas la gambojn de la grundo.
. . . . "Maliculino!" ankoraŭ rekrias mi, dum ŝi, sin turnanta al la magazeno, duone malestime, duone kontentigite batas per la mano en la aeron, "maliculino! Pri ŝovelilo da plej malbona mi petis kaj vi ne donis ĝin al mi." Kaj dum tio mi supreniras en la regionojn de la glacimontoj kaj perdas min je neniamrevido.

(elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO)


Franco KAFKO: Pri la demando de la leĝoj

Niaj leĝoj ne estas ĝenerale konataj, ili estas sekreto de la malgranda nobelgrupo, kiu regas nin. Ni estas konvinkitaj, ke tiuj malnovaj leĝoj estas skrupule obeataj, sed esti regata de leĝoj, kiujn oni ne konas, estas tamen io ekstreme turmenta. Ĉe tio mi ne pensas pri la diversaj interpreteblecoj kaj la malavantaĝoj sekvantaj el tio, ke nur unuopuloj kaj ne la tuta popolo rajtas partopreni en la interpretado. Tiuj malavantaĝoj estas eble tute ne tre grandaj. La leĝoj estas ja tiom praaj, jarcentoj laboris pri ilia interpretado, ankaŭ tiu interpreto certe jam fariĝis leĝo, la eblaj liberecoj ĉe interpreto daŭre ekzistas, sed estas tre limigitaj. Krome, la nobelaro havas evidente neniun kaŭzon, ĉe la interpretado sin lasi influi de sia propra intereso malfavore al ni, ĉar la leĝoj estis ja dekomence determinitaj por la nobelaro, la nobelaro staras ekster la leĝo, kaj ĝuste pro tio la leĝo ŝajnas sin doninta elklude en la manojn de la nobelaro. En tio kuŝas kompreneble saĝo - kiu pridubus la saĝon de la praaj leĝoj? -, sed ĝuste ankaŭ turmento por ni, verŝajne tio estas neevitebla.
. . . . Cetere, ankaŭ tiuj ŝajnleĝoj povas esti nur supozataj. Estas tradicio, ke ili ekzistas kaj estas konfiditaj kiel sekreto al la nobelaro, sed pli ol praa kaj pro ĝia praeco kredinda tradicio ĝi ne estas kaj ne povas esti pli, ĉar la karaktero de tiuj leĝoj postulas ankaŭ, ke ilia ekzisto restu sekreta. Sed se ni en la popolo de plej praaj tempoj atente observas la agojn de la nobelaro, posedas notojn de niaj pragepatroj pri tio, daŭrigis ilin skrupule kaj kredas ekkoni en la sennombraj faktoj certajn gvidliniojn, el kiuj konkludeblas al tiu aŭ alia historia destino, kaj se ni laŭ tiuj plej skrupule skribitaj kaj ordigitaj konkludoj provas por la nuno kaj la estonteco nin iom aranĝi - tiam ĉio tio estas malcerta kaj eble nur ludo de la racio, ĉar tiuj leĝoj, kiujn ni ĉi tie provas diveni, eble tute ne ekzistas. Ekzistas malgranda partio havanta vere tiun opinion kaj provanta pruvi ke, se ekzistas leĝo, ĝi povas nur teksti: Kion la nobelaro faras, estas leĝo. Tiu partio vidas nur arbitraĵojn de la nobelaro kaj rifuzas la popoltradicion, kiu iliaopinie alportas nur malmultan utilon, sed plej ofte gravan malutilon, ĉar ĝi donas al la popolo, frunte al la venontaj okazaĵoj, falsan, trompan, al facilanimeco kondukantan sekurecon. Tiu malutilo ne estas kontestebla, sed la plimultego de nia popolo vidas ties kaŭzon en tio, ke la tradicio ankoraŭ delonge ne sufiĉas, ke endas do ankoraŭ multe pli esplori pri ĝi kaj ke, estas vere, ankaŭ ĝia materialo, kiom giganta ĝi aspektu, estas ankoraŭ multe tro malgranda kaj ke devas pasi ankoraŭ jarcentoj, antaŭ ol ĝi sufiĉos. La por la nuno malserenan perspektivon heligas nur la kredo, ke iam venos la tempo, kiam la tradicio kaj ĝia esplorado kvazaŭ ekspire faros la finan punkton, kiam ĉio klariĝintos, la leĝo apartenos nur al la popolo kaj la nobelaro malaperos. Tio estas dirata ne kun malamo kontraŭ la nobelaro, tute ne kaj de neniu. Prefere ni malamas nin mem, ĉar ni ankoraŭ ne povas esti indigataj je la leĝo. Kaj esence pro tio, tiu en certa senco ja loga partio, kiu ne kredas je vera leĝo, restis tiom malgranda, ĉar ankaŭ ĝi plene agnoskas la nobelaron kaj ties persistorajton.
. . . . Oni povas tion esprimi envere nur per speco de kontraŭdiro: Partio malagnoskanta apud la kredon je la leĝoj ankaŭ la nobelaron, tuj havus malantaŭ si la tutan popolon, sed tia partio ne povas estiĝi, ĉar la nobelaron neniu kuraĝas malagnoski. Sur tiu ĉi klingo tranĉila ni vivas. Verkisto tion iam resumis tiel: La sola, videbla, senduba leĝo, kiu estas al ni surmetita, estas la nobelaro, kaj ĉu tiun solan leĝon ni malatingu?

(elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO)

Noto: Kafko verkis tiun tekston de aŭgusto ĝis fine de la jaro 1920.


Franco KAFKO: Prometeo

. . . . Pri Prometeo raportas kvar legendoj: Laŭ la unua, ĉar li perfidintis la diojn al la homoj, li estis alforĝita al la Kaŭkazo, kaj la dioj sendis aglojn, kiuj manĝadis de lia ĉiam kreskanta hepato.
. . . . Laŭ la dua, Prometeo en sia doloro sin premis antaŭ la hakantaj bekoj ĉiam pli profunde en la rokon, ĝis li unuiĝis kun ĝi.
. . . . Laŭ la tria, en la jarmiloj lia perfido estis forgesata, la dioj forgesis, la agloj, li mem.
. . . . Laŭ la kvara, oni tediĝis je la senkaŭziĝinto. La dioj tediĝis, la agloj tediĝis, la vundo tede fermiĝis.
. . . . Restis la neklarigebla rokmontaro. - La legendo provas klarigi la neklarigeblon. Ĉar ĝi devenas el verobazo, ĝi devige finiĝos en la neklarigeblo.

(elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO)

Noto pri la estiĝo: Sub la dato 17-an [de januaro 1918; supozeble temas en realo pri la 16-a] Kafko skribis en sia kajero tiun tekston sen titolo, al kiu Max Brod donis la titolon kaj al kiu li ankaŭ faris unu ŝanĝon: La komencan frazon li metis al la fino. La originala fino estis do "Restis la neklarigebla rokmontaro".]



Franco KAFKO: Rezignu!

Estis tre frue en la mateno, la stratoj puraj kaj malplenaj, mi iris al la stacidomo. Komparante turhorloĝon kun mia horloĝo, mi vidis, ke estis jam multe pli malfrue ol mi estis kredinta, mi devis tre rapidi, la timfrapo pri tiu malkovro malcertigis min pri la vojo, mi ankoraŭ ne tre bone orientiĝis en tiu urbo, bonŝance policano estis proksime, mi kuris al li kaj demandis lin senspire pri la vojo. Li ridetis kaj diris: "De mi vi volas scii la vojon?" "Jes", mi diris, "ĉar mi mem ne povas trovi ĝin." "Rezignu, rezignu", diris li kaj deturnis sin per granda elano, kiel homoj, kiuj volas resti solaj kun sia rido.

(elgermanigita de Vilhelmo Lutermano)

Noto pri la estiĝo: La teksto estas datebla, surbaze de rilato al koncepto de letero al Franz Werfel, je meze de novembro ĝis komence de decembro 1922. Ĝi ne havis titolon, kiun aldonis Max Brod.


Franco KAFKO: Pensigo por rajdistoj

. . . . Nenio, se oni pripensas, povas delogi al esti la unua en vetkuro.
. . . . La gloro esti agnoskata la plej bona rajdisto de la lando, ĝojigas ĉe l'eko de l'orkestro tro forte ol ke sekvamatene eviteblus la pento.
. . . . La envio de la kontraŭuloj, de ruzuloj sufiĉe influhavaj, ne povas alie ol nin dolori en la mallarĝa spaliro, kiun ni nun trarajdas post tiu ebenaĵo, kiu estis antaŭ ni baldaŭ malplena escepte de kelkaj superronditaj rajdistoj ete alrajdantaj kontraŭ la randon de la horizonto.
. . . . Multaj el niaj amikoj rapidas enspezi la gajnon kaj nur super la ŝultroj ili krias de la foraj giĉetoj al ni sian huraon; sed la plej bonaj amikoj tute ne vetis nian ĉevalon, ĉar ili timis, ke se venus la perdo, ili devus pri ni koleri, sed nun, ĉar nia ĉevalo estis la unua kaj ili nenion gajnis, ili returnas sin, kiam ni preterpasas, kaj preferas rigardi laŭlonge de la benkaroj.
. . . . La konkurantoj malantaŭe, firme en la selo, provas superrigardi la malfeliĉon ilin trafinta kaj la maljustecon iel al ili kaŭzita; ili alprenas freŝan aspekton, kvazaŭ devus komenci nova konkurso kaj serioza post tiu infanludo.
. . . . Al multaj sinjorinoj la venkinto ŝajnas ridinda, ĉar li pufiĝas kaj tamen ne scias kion fari kun la eterna manskuado, salutgestado, subenkliniĝo kaj salutadon-en-la foron, dum la venkitoj estas fermintaj la buŝon kaj al siaj plejparte henantaj ĉevaloj leĝere frapetas la kolon.
. . . . Fine el la griziĝinta ĉielo komencas eĉ pluvi.

(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)

Noto pri la estiĝo: La teksto aperis unuafoje 1910. Pri datigo pli preciza mankas indikoj.



Cetere, jen rakonto de Heinrich Boell: Im Lande der Rujuks. Ĝi povus certe interesi ĉiujn E-istojn kaj eĉ plie la E-ologojn!


Henriko BOLO: En la lando de la Rujukoj
(Heinrich BOLL: Im Lande der Rujuks)
elgermanigita de Vilhelmo LUTERMANO

La grandaj kapabloj de James Wodruff jam frue konatiĝis al eta rondo de specialistoj, kaj se mi mallonge raportas pri tiuj kapabloj, mi liberiĝas el malnova dankodevo, ĉar - kvankam de jaroj ni rilatas aĉe - tamen, James Wodruff estis mia instruisto: li okupis (ankoraŭ -as) la solan katedron pri rujukistiko, la solan kiu ekzistas en tiu ĉi mondo, li plenrajte konsideratas kiel la fondinto de la rujukistiko, kaj se li havis ene de la lastaj du jaroj eĉ nur du disĉiplojn, oni ne subtaksu liajn meritojn, ĉar li malkovris tiun tribon, esploris ĝian lingvon, ĝiajn morojn, ĝian religion, gvidis du ekspediciojn sur malgastema insulo sude de Aŭstralio, kaj lia merito restas, eĉ se li subiĝis ankaŭ al eraroj, nemezurebla por la scienco.

Lia unua disĉiplo estis Bill van der Lohe, pri kiu tamen nur raportindas, ke en la haveno de Sidneo li ekhavis alian ideon, fariĝis monŝanĝisto, edziĝis, generis infanojn kaj poste, en la interno de Aŭstralio, mastrumis bovbredejon: Por la scienco Bill perdiĝis.

La dua disĉiplo Vodrufa estis mi: dek tri jarojn de mia vivo mi dediĉis al lernado de lingvo, moraro kaj religio de la Rujukoj; kvin pliajn jarojn mi pasigis studante medicinon, por vivi kuraciste ĉe la Rujukoj, sed mi rezignis pri la ŝtata ekzameno, ĉar la Rujukoj - prave - ne interesiĝas pri la diplomoj de eŭropaj altlernejoj, sed pri la kapabloj de kuracisto. Krome, post dekokjara studado mia senpacienco, konatiĝi kun realaj Rujukoj, kriziĝis, kaj mi ne volis plu atendi semajnon, eĉ ne plu tagon, por fine vidi vivantajn ekzemplerojn de popolo, kies lingvon mi flue parolis. Mi pakis dorsosakonjn, valizojn, transporteblan apotekon, mian instrumentujon, kontrolis mian Traveller-ĉekaron, faris - por ĉiaj kazoj - mian testamenton, ĉar mi posedas kamparan domon en Ejfela Montaro kaj profitas la uzrajtojn de fruktobieno ĉerejna. Poste mi prenis taksion al la flughaveno, aĉetis flugbileton al Sidneo, de kie devis min preni balenkaptulo.

Mia instruisto James Wodruff akompanis min. Li mem estis tro kaduka por riski ankoraŭ ekspedicion, sed adiaŭe ankoraŭ enmanigis al mi sian faman verkon "Popolo proksima al poluso", kvankam li tre bone sciis, ke tiun skribaĵon mi kapablis citi parkere. Antaŭ ol ke mi eniris la flugmaŝinon, Vodrufo vokis al mi: "Bruwal doidoi duraboi!" - kio (en libera traduko) povus signifi: La spiritoj de l'aero protektu vin! Precize ĝi ja signifus: La vento ne sendu misigajn spiritojn kontraŭ vi!, ĉar la Rujukoj vivas de fiŝkaptado, kaj la favoro de la vento estas al ili sankta.

La vento ne sendis misigajn spiritojn kontraŭ ni, kaj mi alteriĝis bonfarte en Sidneo, albordiĝis tie al la balenkaptulo, ok tagojn poste estis elmetita al eta insuleto, kiu, laŭ la asertoj de mia instruisto, devis esti loĝata de la P-Rujukoj, kiuj distingiĝas disde la veraj Rujukoj per tio, ke ilia aboco enhavas la p.

Sed la insulo montriĝis neloĝata, almenaŭ de Rujukoj neloĝata. Mi eraris tutan tagon inter magraj herbejoj kaj krutaj rokoj, trovis ja spurojn de Rujukaj domoj, por kies konstruo ili uzas fiŝgluaĵon kiel morteron, sed la sola homo, kiun mi renkontis sur tiu insulo, estis ĉasisto de lav-ursetoj, survoja por eŭropaj bestĝardenoj. Mi trovis lin ebria en lia tendo, kaj kiam mi lin vekintis, lin certigintis pri mia sendanĝereco, li demandis min en sufiĉe vulgara angla lingvo pri certa Rita Heyworth. Ĉar mi ne komprenis la nomon, li skribis ĝin sur slipeton kaj ĉe tio rulis volupte la okulojn. Mi ne konis virinon kun tiu nomo kaj ne povis lin informi. Tri tagojn mi estis devigata elteni la societon de tiu trivialulo, kiu parolis preskaŭ nur pri filmoj. Fine mi povis marĉande akiri de li, kontraŭ transskribo de Traveller-ĉekoj en la valoro de 80 dolaroj, gumboaton, kaj en mortdanĝero transremis dum trankvila maro al la ok kilometrojn disa insulo, sur kiu devis loĝi la veraj Rujukoj. Tiu indiko almenaŭ pruviĝis vera. Jam de malproksime mi vidis homojn stari ĉe la bordo, vidis pendigitajn retojn, vidis boatobudon, kaj energie remante kaj mansvingante mi proksimiĝis al la bordo, surlipe la alvokon: "Joi wuba, joi wuba, buweida guhal!" (De la maro, de la maro, mi venas vin helpi, fratoj!)

Sed kiam mi jam pli proksimiĝis al la bordo, mi vidis, ke la atento de la tie starantoj estis direktita al alia veturilo: la pukado de motorboato proksimiĝis de okcidento, tukoj svingatis, kaj mi albordiĝis tute neatentigate sur la insulo de mia sopiro, ĉar la motorboato alvenis preskaŭ samtempe kun mi, kaj ĉiuj kuris al ties paŝejo.

Mi tiris lace mian boaton sur la strandon, malkorkis la konjakbotelon de mia portebla apoteko kaj prenis profundan gluton. Se mi estus poeto, mi dirus: Revo al mi disrompiĝis, kvankam revoj ja ne povas rompiĝi.

Mi atendis, ĝis la poŝtboato estis for, surŝultris mian pakaĵon kaj aliris konstruaĵon, kiu portis la senornaman surskribon "Bar". Barbita Rujuko tie kaŭris sur seĝo kaj legis poŝtkarton. Mi sinkis elĉerpite sur benkon kaj diris mallaŭte: "Doidoi kruw mali." (La vento elsekigis mian gorĝon.) La maljunulo flankenmetis la karton, rigardis min mirigite kaj diris en miksaĵo de rujuka kaj filmangla: "Venu, knabo, diru klare. Ĉu bieron aŭ viskion?"

"Viskion", mi diris senforte. Li leviĝis, ŝovis al mi la poŝtkarton kaj diris: "Jen legu kion skribas mia nepo al mi."

La karto havis la poŝtŝtampon Hollywood, kaj sur la dorsa flanko troviĝis unusola frazo: Generinto de mia generinto, venu trans la grandan akvon, ĉi tie ruliĝas la dolaroj.

Mi restis sur la insulo ĝis la alveno de la sekva poŝtboato, vespere sidis en la "Bar" kaj fordrinkis miajn Traveller-ĉekojn. Eĉ ne unu tie parolis ankoraŭ puran rujukan, nur oni ofte menciis nomon de virino, kiun mi unue kredis mitan figuron, sed kies deveno intertempe klariĝis al mi: Zarah Leander.

Mi konfesu, ke ankaŭ mi rezignis la Rujuk-esploradon. Nu ja, mi reflugis al Vodrufo kaj eĉ ne evitis disputon pri la uzo de la vorto "buhal", ĉar mi insistis pri tio, ke ĝi signifas akvon, sed Vodrufo obstinis pri tio, ke ĝi signifas amon.

Sed jam delonge tiaj problemoj ne plu gravas al mi. Mi luigis mian kamparan domon, kulturas fruktojn kaj ankoraŭ karesas la ideon kroni mian medicinstudadon per ŝtata ekzameno, sed mi fariĝis nun kvardekkvinjara, kaj kion mi iam faris kun scienca seriozeco, mi nun faras kiel ŝatokupon, pri kio Vodrufo aparte indigniĝas. Laborante ĉe miaj fruktarboj mi kantas antaŭ mi Rujuk-kantojn, mi ŝatas aparte tiun ĉi:

Wo suhal buwacha
bruwal nui loha
graga bahu, graga wiuwa
moha deiwa huwacha.
(Kial vin logas la foro, mia filo,
ĉu ĉiuj bonaj spiritoj forlasis vin?
Ne estas fiŝoj tie, ne estas kompato,
kaj via patrino ploras pro sia filo.)

Ankaŭ por sakri taŭgas la rujuka lingvo. Kiam la pograndaj komercistoj volas min trompi, mi mallaŭte diras antaŭ mi: "Graga weita" (Nenian benon tio alportu al vi), aŭ: "Pichal gromchit" (La fiŝosto restu en via gorĝo), unu el la plej teruraj sakroj de la Rujukoj.

Sed kiu sur tiu tero ja komprenas la rujukan, krom Vodrufo, al kiu de tempo al tempo mi sendas keston da pomoj kaj poŝtkarton kun la vortoj "Wahu bahui" (Estimata majstro, vi eraras), je kio li kutimas respondi, same sur poŝtkarto: "Hugai" (kabeinto), kaj mi rigardas suben al Rejno, kiu tie jam tiom longe preterfluas.

gloso:
pukado (onomat.) = regula bruo de ŝipmotoro