Vilhelmo
Franco KAFKO: La ekskurso montaren
"Mi ne scias", kriis mi sensone, "mi ja ne scias. Se neniu venas, nu, tiam venas neniu. Mi malicis al neniu, neniu malicis min, sed neniu volas min helpi. Plenplene da neniuj. Sed tiel ja ne estas. Nur ke neniu al mi helpas -, alie plenpleno da neniuj estus charme. Mi ja shatus - kaj kial ne? - ekskursi kun societo de plenpleno da neniuj. Kompreneble en la montaron, kien do alie? Kiel tiuj neniuj premus sin unu kontrau la alian, tiuj multaj oblikve etenditaj kaj interkorchighintaj brakoj, tiuj multaj piedoj, disigitaj per etaj pashetoj! Klare, ke chiuj estas en frako. Ni iras iel tiel, la vento trafajfas la spacojn, kiujn niaj korpomembroj lasas apertaj. La koloj en montaro liberighas! Estas miraklo, ke ni ne kantas."
(elgermanigis Vilhelmo LUTERMANO)
Vilhelmo (Willem, Wilhelm, Guillaume) tradukis por ni kelkajn rakontojn de Franco KAFKO (L3)
(CX) (kaj unu rakonton de Heinrich Boell).
Al Esperanto-Literatura Kafejo