Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > belulinoj > Naomi Campbell
Naomi Campbell
Naomi de la tago

Naomi CAMPBELL

Faktoj Bildoj Ligiloj
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Naomi Campbell estas perlo rara sur luksa juvelujo de veluro nigra.
- Quincy Jones

Naomi triumfas en kampo kie iu ajn magra blondulino de euxropana sango estas favorata super virino kun strukturo de osto, brileco kaj la subtila, plurflanka kaj profunda beleco de diino.
- gtslade

Naomi CAMPBELL (1970- ), la Nigra Panterino, la Venuso Nigra, brita supermodelo de Londono, estas unu el la plej superaj supermodeloj en la mondo. En auxgusto 1988, sxi estis la unua nigra virino sur la kovrilo de la franca Vogue. Post unu jaro, sxi estis sur la kovrilo de la usona Vogue, la unua nigra modelino sur la kovrilo de iu ajn cxefa magazino pri modo en la (pli rasisma) Usono. En tiu tago, Naomi larmis. Poste sxi aperis sur multaj aliaj kovriloj.

Sxi estis eltrovita je 1985 de Beth BOLDT de Elite (modela agentejo) en Covent Garden, parko apud sxia lernejo en Londono. Boldt diris, "Sxi jxus fosforeskis. Mi sekvis sxin por vidi kiel sxi movis kaj petis cxu sxi deziras esti modelo. Sxi respondis, 'jes'". Naomi estis tiam nur 15-jara. Unu jaro poste sxi estis sur la kovrilo de la brita Elle.

Ekde tiam sxi igxis supermodelo kaj laboris por Anne Klein, Bill Blase, Chanel, Fendi, Guess, Karl Lagerfeld, Ralph Lauren, Todd Oldham, Yves Saint Laurent, kaj precipe Gianni Versace antaux lia morto. Sxi gajnis 10.4 megadenarojn gxis 1998. Nur kvar modeloj gajnis pli da mono.

Naomi ankaux celas esti aktorino, rolinte en kino kaj televido. Sxi "verkis" romanon pri la moda industrio, nomita Swan ("Cigno"). La eldonejo donis al sxi resumon pri la libro tiel, ke sxi povas paroli pri gxi. La mono gajnita de la libro iras al la Rugxa Kruco de Somalio. De infaneco, sxi celis esti kantistino kaj verkis la diskon BabyWoman ("Bebovirino"). La kanto "La, La, La Love Song", kiun sxi kantis kun la japana kantisto Toshi Kubota, estis la numero unu kanto en Japanio.

Sxi estas posedanto de la kafejo Fashion Cafe ("Kafejo de Modo") en Novjorko kun supermodeloj Elle MACPHERSON, Claudia SCHIFFER kaj Christy TURLINGTON.

Kun la Dalai Lama, sxi allogis monon por Unesko por konstrui lernejojn por malricxaj infanoj tra la mondon. Unu staras en Jamajko kaj estas nomita por sxi. Sxi ankaux allogis monon kun Nelson Mandelo, estante ambasadoro por lia Children's Fund (Fonduso por Infanoj). Sxi ankaux helpas la organizojn amfAR kaj Cancer Research.

Nun estas ecx pupo de Naomi. Kaj sxi aperas en vakso en la muzeo de Tussard.

Sxiaj viroj: Multaj. Inter aliaj:

Damian Robert DE NIRO - usona aktoro. Unu nokton, kiam sxi suspektis ke li estis kun alia virino, sxi raportis fajron en lia apartamento.
Adam CLAYTON - irlanda basgitaristo de la rokbando U2. Sxia fiancxo en 1993.
Luca ORLANDI - itala milionulo kaj kinisto. Cxirkaux 1995.
Joaquin CORTES - hispana dancisto de flamenko. 1996-97.
Mohammad "Max" AL HABTOOR - araba komercisto de Dubai. Cxirkaux 1998.
Flavio BRIATORE - sxia fiancxo, itala vetkuristo de Formula 1, milionulo, stariginto de Benneton en Usono. "la viro de mia vivo kaj la plej bona amiko mia". 1998-2000.
Joseph FIENNES - brita aktoro (Shakespeare in Love). 2000.
Damian ASPINALL - brita aristokrato. Amanto de goriloj kaj kazinoj. 2001.

Spite de sxia famo kaj mono, sxi deziras esti edzino kaj patrino.

Sxia umbiliko estas traborita. Sxi unufoje nudigxis publike en Novjorka noktoklubo.

El sxia belaspekta apero, sxi estas la plej fiera pri siaj kruroj.

naomi en felo Naomi kaj Felo: Naomi unufoje (1993-97) estis propagandisto de PETA (Popolo por la Etika Traktado de Animaloj, kiu, inter aliaj, staras kontraux la portado de felo). Sxi publike jxuris en 1993 ne porti felon, sed PETA eksigis sxin kiam sxi portis felon en marto 1997. Laux Naomi, sxi eksigis sin mem post tagmangxo en Novjorko kun la redaktoro de Vogue, kiam PETA-ano aperis kaj jxetis la kadavron de prociono en la mangxon de la redaktoro. Naomi diris, "Mi mangxas viandon, mi portas ledon. Mi ne volas esti hipokrito." Naomi nun malkasxe portas felon.

La plej felicxa tago de sxia vivo estis kiam sxi renkontis Mandelon, kiun sxi profunde admiras kaj tenas kiel sia heroo kaj modelo. Sxi ankaux admiras Kastron, la tirano de Kubo. Sxi renkontis lin je februaro 1998 kaj donis monon al la Junaj Pioniroj de Kubo. Naomi diris ke Kastro estas "inspiro por la tuta mondo kaj homo tre inteligenta". Kastro diris ke la renkontigxo estis tre spirita kaj trovis sxin surprize malsama en la karno.

En 1998, dum la realigado de la filmo Prisoner of Love en Toronto, Naomi, kiu estas kolorema, frapis sian sekretarion kun telefono. La sekretario procesis kontraux Naomi.

Je decembro 1999 sxi aperis nuda en Playboy.

En 2000 sxi lancxis sian parfumon, kiu simple estas nomita "Naomi Campbell".

Sxi posedas domojn en Novjorko kaj Parizo, sed cxefe logxas en Londono, la malamita urbo de sxia infaneco, kie sxi naskigxis en malricxa kvartalo de Londono el gepatroj jamajkanaj. Sxia patrino, Valerie, kiu ankaux estas bela, estis modelo kaj dancistino; sxia patro forlasis antaux la nasko.

Naomi fumas, meditas kaj legas librojn de memhelpo. Sxi sxatas trinki teon, kokakolon kaj mineralan akvon, sxi malsxatas kafon. Sxi sxatas Novjorkon, sxi malsxatas Londonon. Sxi sxatas la arton de Basquiat kaj Matisse, la filmojn de Fellini kaj Scorcese kaj la librojn de Toni Morrison. Sxi malsxatas tinuson, al kiu sxi estas alergia.

Naomi havas kvar hundojn: Milo, Dolce, Luna kaj Venus.


Faktoj:



Bildoj:

ne la kutimaj 24 bildoj ...

naomi09.jpg
91K
naomi37.jpg
121K
naomi49.jpg
100K
naomi01.jpg
139K
naomi25.jpg
80K
naomi13.jpg
31K
naomi55.jpg
37K
naomi18.jpg
33K
naomi41.jpg
16K
naomi08.jpg
10K
naomi105.jpg
31K
naomi122.jpg
10K
naomi86.jpg
28K
naomi94.jpg
25K
naomi48.jpg
109K
bildo de la tago
(aktualigita je 17.00 GMT)


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je decembro 1995.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03

T T