Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
Enciklopedio Kalblanda > lingvo > rauxismo

Rauxismo


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Jen la originalaj tekstoj de tri dokumentoj, kiuj rilatas al la strategio de la Esperanto-movado. Ili estas faritaj en tri nordiaj urboj kun periodo de po 11 jaroj.

La Manifesto de Rauxmo estas la fonto de "rauxmismo", precipe praktikata de la rondo cxirkaux "Literatura Foiro", sur kies pagxoj rauxmismo estas multe diskutita kaj evoluigita.

Cxi tiuj tekstoj estas kopiitaj el la revuo "Esperanto" de oktobro 1991 (pagxoj 187-189). Tajpis Gary GRADY kaj reviziis Edmund GRIMLEY EVANS, kiu redaktis cxi tiun dosieron por la FTP-ejo je oktobro 1994. Gxi estis hipertekstigita de Stefano KALB je januaro 1996.

(La preseraro "valoraojn" estas korektita al "valorojn".)


Deklaracio de Tireso (1969)

Plivastigi la dimension de la individuo

En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la gxenerala temo "Junularo kaj socio" ni pristudis la nuntempan radikalan sxangxon de la rolo de la junularo en socio, kiu montrigxas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo.

La mobilizo okazas cxefe pro sento, ke la libera evoluo de la individuo estas pli kaj pli endangxerigata de la establitaj ordosistemoj.

La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan cxirkauxajxon de la homo, kaj subfosi la homan psikon.

La lingvo estas realajxo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial cxiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj.

Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en cxiu formo, al malaprobo de cxiu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu bazigxas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne suficxe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo.

En nia propra laboro ni antauxvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri gxia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia programoj.

La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo.

La estonta agado de TEJO inkluzivos lancxon de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj bazigxos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organizajxo laboranta por forigo de cxia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aux politika subpremado.

Ni alvokas cxiujn homojn kaj junularajn organizajxojn al solidarigxo kaj lauxeble kunlaboro en tiu agado de TEJO.


Manifesto de Rauxmo (1980)

1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontrauxdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaux konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por cxiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp - kaj lauxdegi la lingvon ecx neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni gxuas kaj aplikas Esperanton laux tio kio gxi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi pozitivajn valorojn:

  1. propedeuxtiko por lingvoinstruado;
  2. kontaktoj inter ordinaraj homoj;
  3. kontaktoj sendiskriminaciaj;
  4. novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la sercxado de propra identeco igis koncepti esperantistecon kvazaux la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aligxo de novaj homoj estas nepre kondicxitaj de la konsciigxo pri tiuj cxi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj estas esencaj por la asimiligxo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laux la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laux la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni posedas formon kaj enhavon

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la tauxgecon de la lingvo por esprimi cxion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaux diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.


Proklamo de Voss (1991)

Esperanto kiel funkcianta lingvo

En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke gxi gxuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj prestigxon kiel etna lingvo de simila disvastigxinteco, kaj krome, ke gxi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.

Esperanto kaj strategio

Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraux la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem gxi malversxajne kondukos al signifa kresko de la lingvo aux gxia komunumo. Pli sagxa strategio estas la kombino de ambaux vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupre akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aux bezonon.

La celo al kvalito estas lauxdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj lauxeble oficiala trejnado de instruistoj.

Esperanto kaj naciaj lingvoj

Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon - naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontraux neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraux difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj.

Esperanto - gxia destino

La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformigxu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de auxtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne suficxa antauxkondicxo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla - ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos:

Kvankam naivaj revoj pri baldauxa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, cxar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturigxus kondicxoj kiuj malfermus la vojon al tio.

La nuna tasko estas krei tiujn antauxkondicxojn, kies manko aux malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento cxe transiro al tiu vast-skala uzado.


T