Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > kino > belulinoj > Liza Tajloro
Liza Tajloro, cx. 1958
Liza Tajloro, cx. 1958

Tajloro

judismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Liza TAJLORO (1932-) (angle, Elizabeth Taylor) usona aktorino de mirinda beleco, purpuraj okuloj kaj sep edzoj, kiu floris 1958-68.

Sxi estis naskita en 1932 en Londono al usonaj gepatroj. Sxia patrino unufoje estis aktorino. Kiam milito venis al Britio, la familio translogxigxis al Losangxelo, kie sxia avino tiam logxis (la familio devenas de Sankta Luiso). Ecx kiel infano, Liza estis tre bela kaj, pro tio, sxi farigxis aktorino, estinte nur 10-jara. En 1942 sxi aperis en la filmeto There's One Born Every Minute. En 1943 sxi aperis en Lassie Come Home kaj farigxis sukcesa aktorino. En 1944 sxi aperis en National Velvet kaj farigxis fama tra la landon. Sxi laboris por MGM kiel dungito dum 1943-60.

...

Sxi gajnis la Akademian Premion (la Oskaro) kiel la plej bona aktorino dufoje:

kaj estis nomita por la premio por:

Sxiaj sep edzoj:

  1. 1950-51: Conrad 'Nicky' Hilton, Jr
  2. 1952-57: Michael Wilding (du filoj por li, Kristoforo kaj Mikaelo)
  3. 1957-58: Michael Todd (unu filino por li, Liza)
  4. 1959-64: Eddie Fisher
  5. 1964-74, 75-76: Richard Burton
  6. 1976-82: John Warner
  7. 1991-96: Larry Fortensky

Sxi eksedzigis cxiujn, krom Michael Todd, kiu estis mortigita en pereo de aeroplano. Sxi konvertigxis al judismo kiam sxi edzinigxis al Eddie Fisher.

Sxi estas amiko kun Michael Jackson, kiu ankaux estis fama kiel infano. Kiam sxia amiko Rock Hudson estis mortigita de aidoso, sxi farigxis forta aktivulo kontraux la malsano. Alian amikon, la aktoro Montgomery Clift, sxi trovis en auxtopereo kaj tiris liajn dentojn el lia gorgxo por halti sufokigxon.

La lasta bona filmo en kiu sxi aperis estis That's Entertainment en 1974. De post 1970, la plejparto de sxiaj filmoj ne prosperis, estinte malbonaj aux ecx strangaj. Sxi ankoraux deziras stelroli en bona filmo.

Dum la 1980-oj kaj 1990-oj sxi batalis kontraux aidoso kiel aktivulo kaj donis sian nomon al parfumajxoj.

En 1997 sxi havis malsanan kreskajxon en la kapo, kiun la kuracistoj sukcese fortrancxis, kaj sxi estis portempe kalva.

Kvankam sxi estis naskita de usonaj gepatroj kaj logxis plejparte en Usono, sxi ankoraux estas brita civitano, ne usona civitano. Sxia plej longa edzinigxo estis al britano, Richard Burton.

Tajloro estas 163 cm en alto.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je majo 2000.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04 T