GRAMATIKO
=========

 1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo
    difinita (la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

 2) La substantivoj havas la finigxon 'o'. Por la formado de la
    multenombro oni aldonas la finigxon 'j'. Kazoj ekzistas nur
    du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la
    nominativo per la aldono de la finigxo 'n'. La ceteraj kazoj
    estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per
    "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" aux aliaj
    prepozicioj laux la senco).

 3) La adjektivo finigxas per 'a'. Kazoj kaj nombroj kiel cxe la
    substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli",
    la superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la
    konjunkcion "ol".

 4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas:
    unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent,
    mil. La dekoj kaj centoj  estas formataj per simpla kunigo
    de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni
    aldonas la finigxon de la adjektivoj; por la multoblaj - la
    sufikson "obl", por la nombronaj - "on", por la  kolektivaj -
    "op", por la disdividaj - la vorton "po". Krom tio povas esti
    uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

 5) Pronomoj personaj: mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux
    besto), si,  ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas
    formataj per la aldono de la finigxo adjektiva. La deklinacio
    estas kiel cxe la substantivoj.

 6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj
    de la verbo: la tempo estanta akceptas la finigxon '-as'; la
    tempo estinta '-is'; la tempo estonta '-os'; la modo kondicxa
    '-us'; la modo ordona '-u'; la modo sendifina '-i'. Participoj
    (kun senco adjektiva aux adverba): aktiva estanta '-ant';
    aktiva estinta '-int'; aktiva estonta '-ont'; pasiva estanta
    '-at'; pasiva estinta '-it'; pasiva estonta '-ot'. Cxiuj formoj
    de la pasivo estas formataj per helpo de  responda formo de la
    verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la
    prepozicio cxe la pasivo estas "de".

 7) La adverboj finigxas per 'e'; gradoj de komparado kiel cxe la
    adjektivoj.

 8) Cxiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

 9) Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita.

10) La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo.

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la
    vortoj (la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj
    finigxoj estas rigardataj  ankaux kiel memstaraj vortoj.

12) Cxe alia nea vorto la vorto "ne" estas forlasata.

13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la
    akuzativo.

14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed
    se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras
    al ni, kian nome  prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la
    prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. Anstataux
    la prepozicio "je", oni povas uzi la akuzativon sen prepozicio.

15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto
    de lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo
    Esperanto sen sxangxo,  ricevante nur la ortografion de tiu
    cxi lingvo; sed cxe diversaj vortoj de unu radiko estas pli
    bone uzi sensxangxe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn
    formi el tiu lasta laux la reguloj de la lingvo Esperanto.

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas
    esti forlasata kaj anstatauxata de apostrofo.

    Source: geocities.com/kalblando