Salutojn, samideanoj. Bonvolu lasi min iomete sciigi vin pri mi. Mia nomo estas Katäri BROWN (KaTEri BRAUXN). Mi estas usona, kaj mi logxas en la sxtato Pennsylvania, proksimume de la urbo Philadelphia. Mi komencis studi Esperanton je aprilo 2001. Mia esperantista frato, Aaron BROWN, donis al mi la libron, Peter Jameson’s Secret Language, de Sylvan ZAFT, kiu romano interesis min pri la internacia lingvo. Poste, Sylvan amike donis al mi la libreton, The Esperanto Teacher, de Mason STUTTARD, per kiu mi lernis la lingvon. Mi ne ofte havas okazon paroli kun aliaj esperantistoj, sed mi gxuas legi esperantajn gazetojn kaj librojn, kaj korespondi rete aux posxte.
Mi laboras kiel psikologo, traktante geveteranojn pri hejmperdo, trauxmo, alkoholismo, narkotomanio, kaj aliaj psikologiaj koncernoj. Min interesas lingvoj (japana, franca, hispana, hungaria), mi meditas laux la Tibeta Budha tradicio, kaj mi ludas pianon kaj fifron kaj verkas kantojn.
Klaku por sendi mesagxon al Kateri Brown.
Kelkaj TTTejoj rilatantaj al Esperanto:
Kopirajto © 2003-2007 cxe MysteryVisits.com. Cxiuj rajtoj rezervataj.