Karolo Darvino

(Charles Darwin)

foto pri la maljuna Darvino
Karolo Darvino
en maljunaĝo
El PIV:
   Darvin/o.   Fama angla natursciencisto.   ~ismo ambauxseksa simbolo Doktrino de ~o pri la evoluiĝo de la specioj de animaloj k plantoj el ununura praformo per natura elekto (selektado). dekstren-montranta fingro evoluismo.

Karolo Darvino (1809-1882), nepo de Erasmo Darvino, studis la medicinan kaj pastoran artojn antaŭ ol li dungiĝis kiel naturscienca oficiro de la brita mararmea ŝipo Beagle ("Biglo"). Liaj observaĵoj dum tiu deĵorado (precipe dum restado ĉe la Galapagoj) donis al li la materialon kaj inspiron por ellabori novan teorion pri la disspeciiĝo, kiun li prezentis en gravega verko, Origin of Species ("Origino de Specioj") eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Gregoro Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.

La darvina evoluismo naskis en politikaj kaj ekonomiaj rondoj la t.n. socian darvinismon, kiu aplikis iujn principojn derivitajn el la biologia teorio al sociaj rilatoj inter homoj, tiel "pravigante" diversajn plejparte reakciajn aŭ imperialismajn praktikojn. Aliflanke, en religiaj rondoj (precipe ĉe protestantismo, kaj antaŭ ĉio en Usono) oni perceptis la darvinan evoluismon kiel atakon kontraŭ la Biblio, kaj la rezulta reago estis la t.n. fundamentismo (ne konfuzenda kun la Esperanta fundamentismo); lastatempe tiu movado naskis la t.n. sciencan kreismon. Protestanta fundamentismo insistis, ekzemple, ke la unuaj ĉapitroj de Genezo, pri la kreiĝo de la tero kaj la ĉielo, estu interpretataj kiel historia eventaro, kio neebligas la eonojn da pratempo necesajn por la estiĝo de la nuna vivantaĵaro laŭ la evoluismo.

Nun troviĝas en la TTT provizora (ankoraŭ plenigota kaj polurenda) Esperanta traduko de Origino de Specioj, kiun ni ŝuldas al Klivo Lendon.


Paĝo pri la
Darvina Fiŝo:


Darvina Fisxo
kaj ĝiaj parencoj
Laŭ Darvino,
la ĉimpanzo:
cximpanzo kun movigxanta kapo
kaj la eksprezidento:
Klintonkapo kun tordigxanta vizagxo
havas komunan prapatron;
laŭ liaj misinterpretantoj, Klintono devenis de la simio.