Orikteropo
Orikteropo
(Orycteropus afer)

Orikteropo
(Orycteropus afer)

Afrika insektovora mamulo, la sola vivanta ano de la zoologia ordo de tubetodentuloj (Tubulidentata). Ĝi troviĝas preskaŭ ĉie en Afriko sude de Saharo (esceptoj estas nur iuj ĝangalaj kaj dezertaj medioj; vidu la mapon) kondiĉe de disponi loke pri sufiĉe multajn termitojn aŭ formikojn. La matura orikteropo atingas longon de pli ol 1,5 m kaj pezon de ĉ. 65 Kg. Ĝi fosas rapide per siaj akraj ungegoj, kreante por si nestojn en la tero aŭ disŝirante termitajn kaj formikajn koloniojn, kies kolonianojn ĝi kaptas per la longa (30 cm) glueca lango.
kie trovigxas la orikteropo?
Angle: aardvark
Esperante: orikteropo
France: oryctérope
Germane: das Erdferkel
Hispane: oricteropo del Cabo
Itale: oritteropo
Latine: orycteropus
Somale: saddexsuulley