La Jesua Fiŝo
fisxo
kaj ĝiaj idoj

En Usono multaj evangelismaj kristanoj garnas la pugojn de siaj aŭtoj per malgranda metala algluaĵo konsistanta el la konturo de fiŝo:

fisxo
— ofte kun la teksto "ICQUS" aŭ "JESUS" interne ( Klaku por informoj pri la kristana fiŝ-simbolo. ):
ICQUS, t.e. Ihxtxys, t.e. fisxo Jesus = fisxo.
Simon Petro iris sur la ŝipon kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.

Ev. Johano 21.11

Oni rimarkas, ke kvankam la intencita mesaĝo de tiu simbola garnaĵo estas "Averto: Jen Ŝoforas Kristano" aŭ "Ĉi tiun aŭton al Kristo dediĉis la posedanto", la efektiva mesaĝo estas "Evangeliisma Kristano iam posedis ĉi aŭton" — ĉar brokante aĉetinte aŭton oni ofte ne zorgas forigi tiajn simbolojn de ĝia pasinteco...
Iuj nekristanoj, precipe ateistoj kaj "sekularaj humanistoj", komencis reagi al tiu kristana simbolo per la t.n. "Darvina fiŝo", kiu demonstris evoluismon:
Darvinumita fisxo

Kristanaj evoluismanoj — ja ne maleblas sekvi Jesuon kaj Darvinon samtempe! — kreis ĉi tian fiŝparon:

Jesuo amas Darvinon

Iu ateismema TTTejo, The Secular Web, uzas ŝi tiun amuzan simbolon:

Darvinumita fisxo portas sian krucon...
      Miaj plej ŝatataj tiaj parodioj estas la "gefilte-fiŝo":

gefilte

kaj la "fiŝo kun frititaj terpomfingroj"

n'chips

Troviĝas ankaŭ iu varianto kiu utiligas la olimpikajn kvin ringojn, kaj alia en kiu la fiŝo evoluis en nifon el kiu grimpas fremduloj el la cetera kosmo. Ĉu oni ekspluatas ĉi tian simbolumadon ankaŭ kie vi estas? (Aŭ ĉu ĝi estas usona specialaĵo?) Ĉu vi konas (kaj ŝatas) iun alian varianton, kiun mi ne menciis? Sendu ĝin al mi gife aŭ jopege kaj mi tre volonte ĝin aldonos al ĉi tiu paĝo.

Kelkfoje mi ne scias, en kiu senco la fiŝo estas intencita; ekzemple mi (jam plurfoje!) vidis bufrostrian afiŝon aspektantan jene: —

Fisxo estas kornutrajxo

t.e. "[FIŜO] estas [KORO] manĝaĵo"

— kie mi tute ne scias, ĉu la fiŝo estas fiŝo aŭ Diido, kaj sekve ĉu la koro estas korpoparto aŭ metaforo de animo aŭ spirito, de la amo, aŭ eĉ de la amoro.

Iel ligitaj paĝoj: