Diversaj Kantoj

ADIAŬO

Havaje : Aloha ’Oe
“Haaheo ka ua ina pali”

Verkis : Reĝino Liliuokalani, 19a jc.
Esperantigis : Paul Bennemann

Fonto : Internacia Kantaro (tekstaro), 1929, p. 44

Pluvonub’ la rifojn jen balaas
Kaj glitas inter niaj arboj.
Mia koro ĝin trankvile sekvas
Super montojn kaj en profundan valon.

Adiaŭ vi, amata kor’,

Kiu ĉarme vivas sub florantaj branĉoj!

Ankoraŭ donu lastan kison nur,

Ĝis mi revidos vin.

Rememoro dolĉa min karesas
Pri tagoj de feliĉo kora.
Amatino, restu ĉiam mia,
Kaj neniam fidelo mia ĉesos.

Adiaŭ vi, amata kor’,

Kiu ĉarme vivas sub florantaj branĉoj!

Ankoraŭ donu lastan kison nur,

Ĝis mi revidos vin.

Via ĉarmo sorĉa tuj min ravis,
Vi dolĉa roz’ de Maŭnavili.
Loĝas tie ĉi de l’ amo birdoj
Kaj mielon de viaj lipoj suĉas.

Adiaŭ vi, amata kor’,

Kiu ĉarme vivas sub florantaj branĉoj!

Ankoraŭ donu lastan kison nur,

Ĝis mi revidos vin.


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.03.26.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'