Diversaj Kantoj

La Ĉerizarba Himno

The Cherry-Tree Carol

elangligis William AULD kaj Margaret HILL,
unue eldonita en Floroj sen kompar’, 1973

Jozefo maljunulis, maljunis li tre,
Li edziĝis al Maria, reĝin’ de Galile’;
Li edziĝis al Maria, reĝin’ de Galile’.

Jozefo kaj Maria promenis tra ĝarden’,
Kie beroj kaj ĉerizoj abundis sur teren’,
Kie beroj kaj ĉerizoj abundis sur teren’.

Maria al li diris en milda tener’,
"Ĉerizojn por mi pluku, gravedas la uter’;
Ĉerizojn por mi pluku, gravedas la uter’."

Jozefo koleriĝis, eksplodis ĉikan’,
"Ĉerizojn por vi pluku la patro de l’ infan’!
Ĉerizojn por vi pluku la patro de l’ infan’!"

Parolis tiam dolĉe Jesuo en la sin’,
"Plej alta ĉerizarbo kurbiĝu al patrin’;
Plej alta ĉerizarbo kurbiĝu al patrin’."

Kurbiĝis la plej alta al Maria je dispon’,
Ŝi ekkriis, "Ho Jozefo, ĉerizojn laŭ ordon’!
Ŝi ekkriis, "Ho Jozefo, ĉerizojn laŭ ordon’!"

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.05.
Alternativa melodio (midio) aldonita je 2000.11.25.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'