Diversaj Kantoj

Dancu, dancu!

Tancuj, tancuj!
(slovaka, ĉu ne?)

Dancu, dancu ni ronde malpeze!
Ne faligu la fornon enmeze!
Bona forno dum vintro tre gravas,
Vi lanugon ne havas, ne havas.

Tra la la la la Tra la la la la
Tra la la la la la la la- la- la.
Tra la la la la Tra la la la la
Tra la la la la la la la- la- la.

Staras garde soldato kovrita
Per mantelo malnova, ŝirita,
De vespero ĝis fruo, ĝis fruo;
Ros’ lin kovras ĝis ŝuo, ĝis ŝuo.

Tra la la la la (ktp)

Aperis en Kantfesto I, Kanada Eo-Asocio, 1982
Redaktis Marta Evans
Represita en Donu Hejmon al mi...,
Eldonejo Cigneto, 1997, p. 13

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.11.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'