Diversaj Kantoj

Donu Hejmon al Mi
(unua versio)

Home on the Range
Oh, give me a home where the buffalo roam

mi opinias ke tiu ĉi versio estas revizio far Marta Evans surbaze de traduko de David Richardson, kaj la pli frua Hejm’ sur la Step’ plejparte devenas de traduko de William Solzbacher, sed eble mi tute eraras. Se iu leganto scias dokumentitajn faktojn pri la historio de Esperantaj Home on the Range-oj, mi petas: informu min!
Mi prenis ambaŭ versiojn el Kantfesto I, 1982, red. Marta Evans

Donu hejmon al mi sur la vasta preri’
En la lando de l’ cerv’ kaj bizon’ —
Ne mankas fidel’ aŭ blua ĉiel’
En la forokcidenta Uson’.

Hejm’ sur la preri’,
En la lando de l’ cerv’ kaj bizon’ —
Ne mankas fidel’ aŭ blua ĉiel’
En la forokcidenta Uson’.

Ofte dum la vesper’, dum lumiĝas la ter’
Per la lum’ de l’ brilanta stelar’,
Inter nia ter-stel’ kaj la tuta ĉiel’
Mi scivolas, ĉu estas kompar’.

Hejm’ sur la preri’,
En la lando de l’ cerv’ kaj bizon’ —
Ne mankas fidel’ aŭ blua ĉiel’
En la forokcidenta Uson’.

La brilanta sabler’ fluas en la river’
Kaj similas al blanka juvel’;
Kaj la cigno sur ĝi flosas kun la graci’
De knabino en rev’ de ĉiel’.

Tie puras l’ aer’ dum la bela vesper’
Kaj zefire blovetas la vent’ —
Tial ne ŝanĝus mi hejmon sur la preri’
Por la tuta urbega arĝent’.

Hejm’ sur la preri’,
En la lando de l’ cerv’ kaj bizon’ —
Ne mankas fidel’ aŭ blua ĉiel’
En la forokcidenta Uson’.

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.11.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'