Diversaj Kantoj

Ĝorĝo

Geordie

elangligis William AULD kaj Margaret HILL,
unue eldonita en Floroj sen kompar’, 1973

Rajdbeston mian bridu nun,

Poneo mia pretu,

Ke mi forrajdu ĝis London’,
Ke mi pro Ĝorĝo pledu.

Kaj kiam halen venis ŝi,

Ne mankis la gelordoj:

Ŝi tie pledis sur genu’
Per pardonpetaj vortoj.

Kaj tiam Ĝorĝo turnis sin

Kaj sian karan vidis.

Li diris: “Tro malfrue, ve;
La sorto jam decidis.”

Lin alparolis la juĝist’,

Dirante: “Tristas tio;

Konfeso propra damnis vin,
Do vin kompatu Dio.”

Ne ŝtelis for bovinojn Ĝorĝ’,

Nek murde li ofendis,

Sed dek ĉevalojn de la Reĝ’
Li ŝtelis kaj forvendis.

En oraj ĉenoj pendu Ĝorĝ’,

Ĉar li ne malbonfamis:

Nobela estis la deven’,
Kaj li virtulinon amis.

Reviziita kaj midie ekipita je 2001.02.01.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'