Sankta Luĉio
Santa Lucia

Napola Popolkanto
Tradukita de Clarence Bicknell

Fonto : Internacia Kantaro 76

  1. Sur la mar' brilas stel' de arĝento,
    Dolĉe favoras ondoj kaj vento;
    Dancas la barko kiel folio;
    Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!
         Dancas la barko kiel folio;
         Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

  2. Bone ni fartas en la barketo
    Pro la dolĉega, kara venteto;
    Venu do, preta nun estas ĉio;
    Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!
         Venu do, preta nun estas ĉio;
         Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

  3. Kiu nun hejme volas restadi!
    Venu en barkon vespermanĝadi!
    Venu vojaĝi, benos nin Dio;
    Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!
         Venu vojaĝi, benos nin Dio;
         Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

  4. Maro, venteto, ambaŭ ridetas,
    Kaj la maristo zorgojn forĵetas;
    Gaje kaj ĝoje, jen lia krio:
    Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!
         Gaje kaj ĝoje, jen lia krio:
         Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

  5. Dolĉa Napolo, tero amata,
    Per la rideto Dia benata,
    Vi, reĝolando de harmonio!
    Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!
         Vi, reĝolando de harmonio!
         Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

  6. Kial vi haltas? De la vespero
    Pure, varmete blovas aero.
    Do en la barkon saltu pro tio!
    Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!
         Do en la barkon saltu pro tio!
         Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Melodio: Santa Lucia (Sankta Luĉio),
anonima napola popolmelodio


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.12 (nur 2 strofoj); plene reviziita kaj pliampleksigita 2001.10.12.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'