Esperantaj tekstoj
kantataj laŭ la melodio
"An die Freude"

[laŭ himna nomenklaturo nomata HYMN TO JOY]

aranĝita el parto de la Naŭa Simfonio (1824) de Betoveno
(t.e. Ludwig van BEETHOVEN, 1770-1827).
Tiun aranĝon faris Edward HODGES (1796-1867) en 1864
La fona muziko estas midio bazita sur HYMN TO JOY en mia TTT-Himnaro Cigneta, sed iom ŝanĝita (ĉefe per ripeto de la dua duono) konforme al la melodio en Kantfesto. Tamen la melodio ĉi tie restas en la tonalo G-maĵora, kvankam Kantfesto uzas la tonalon F-maĵoran; kion diri? Mi pigras.

Ĉi tiuj tekstoj estas bazitaj sur Kantfesto I, komp./red. Marta Evans, eld. 1982, p. 80.

Odo al Ĝojo

Ĝojo, bela dia lumo,
Vi, filino de l’ ĉiel’
Al vi venas nun adeptoj
Por saluti kun fidel’.
:||: Vi mirakle ligas homojn
dividitajn per la sort’,
Fratoj estos ĉiuj homoj
Kiujn tuŝas via fort’. :||:

Nia lingvo Esperanto

  1. Nia lingvo Esperanto donas helpon en la mond’.
    Ho, kreskadu la anaro de pacema granda rond’.
    :||: Kaj fermiĝu per kompreno de l’ malpaca ĉefa front’,
    Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont’. :||:
  2. Ni ne perdu la kuraĝon, alta estas nia cel’,
    Nur antaŭen! Nia stelo alte brilas en ĉiel’.
    :||: Pro la lingvo Esperanto disvastiĝos granda hel’,
    Ni ne perdu la kuraĝon, alta estas nia cel’. :||:
  3. Nia lingvo Esperanto disvastiĝas tra l’ aer’
    Ĝis popoloj pli liberaj sin komprenos trans la ter’.
    :||: Ni laboru ne laciĝe por la venko kun esper’.
    Nia lingvo Esperanto, tra la tuta ronda sfer’. :||:

Se vi scias, kiu verkis aŭ tradukis tiujn tekstojn, bonvolu sciigi min! — Liland

Listo de Esperantismaj Kantoj

Aliaj Esperantaj Tekstoj
laŭ tiu ĉi melodio
(Ligoj al TTT-Himnaro Cigneta)

Ĝoje, ĝoje ni vin gloras
kristana himno de Henry Van Dyke, elangligita de Liland Brajant Ros’ (originala titolo: Joyful, joyful, we adore Thee)
Fratoj, kantu ĝojo-kanton
Kristana himno de Helmut Oess, elgermanigita de Adolf Burkhardt (originala titolo: Brüder, singt ein Lied der Freude)
Ĉiuj homoj estas fratoj
Kanto de I. L. Perec, eljidigita de Liland Brajant Ros’ (originala titolo: Ale mentshn zaynen brider = Ale mentshn zaynen brider (hebrelitere))
Kamaradoj amgvidataj
Kristana himno de E. Grubb, elangligita de Montagu Christie Butler (originala titolo: Comrades we, whom love is leading)

Jen midio pri alia pli frua melodio (el la jaro 1801) por la poemo de Schiller An die Freude, surbaze de muziknotoj tie ĉi.

Tiu ĉi paĝo
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'