Universala Kongreso (Zambana kanto de DoKo Jordan kun midia melodio)

Zambankanzonaro kun midiaj melodioj

Universala Kongreso

(melodio: Adeste Fideles / Alestu, fidelaj)

Teksto: DoKo Jordan
Muziko: atrib. al John Francis Wade, ĉ. 1743
  1. Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso!
    Venu, ho venu, en harmoni'!
    Kun la vortaro
    Flugu trans la maro!
    Vizitu Montpeljeron, (3-foje)
    En Suda Franci'!

  2. Aŭskultu diskutojn, kantojn k balbutojn!
    Librojn aĉetu kun poezi'!
    Skribu poŝtkarte,
    Himnon kantu parte.
    Vizitu Montpeljeron, (3-foje)
    En Suda Franci'!

  3. Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn,
    distrajn programojn ĉeestu kun ni!
    Gaje bankedu!
    Ne dubulojn kredu!
    Vizitu Montpeljeron, (3-foje)
    En Suda Franci'!
Klare, ĉi tiu teksto bezonas ĝisdatigon.
Jam malaktualiĝas "Vizitu Telavivon x3 en Izraeli’".
Kiu proponos plinovigon?
— Liland, 2000.05.15

Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
(parto de "La Lilandejo"),
aŭ al la Esperantisma Ludejo de DoKo Jordan,
aŭ al la tradicia teksto "Alestu fidelaj"
en TTT-Himnaro Cigneta, kiu disponigis la midion.