La Tlingita Popolo

La tlingita estas la indiĝena lingvo de samnoma popolo, kies lando situas en la plej sudeg-orienta parto de la Usona ŝtato Alasko kaj apuda parto de Kanado.

La tlingitoj iam regis proksimume 800 kilometrojn longan teritorion, inter Golfo Jakutata (Yakutat Bay) kaj Kabo Vulpa (Cape Fox). Ĉiu el la proksimume 15 triboj konsistigantaj la genton havis propran kantonon.

La tuta tlingitaro dividiĝas en du frakciojn, kiuj nomiĝas (1) Korvoj kaj (2) Agloj aŭ Lupoj. Ambaŭ frakcioj konsistis el multaj klanoj. Laŭ la tradicia regularo (nun ofte malatentata, sed antaŭe deviga) korvo povis edziĝi nur al aglino, kaj aglo nur al korvino. La baza politika kaj socia unuo, tamen, estis la klano de la patrino.

La pacifikaj salmoj estis la ĉefa nutraĵo kaj la bazo de la indiĝena ekonomia-industria sistemo. Dum la vintroj la tlingitoj loĝis en grandaj vilaĝoj laŭ siaj klanoj, sed dum la pli varmaj sezonoj ili kutime vage fiŝkaptis aŭ ĉasis bestojn.

Oni nombras pli ol 14 000 tlingitojn laŭ la usona kaj kanada censoj, sed malpli ol dek procentoj parolas la tlingitan lingvon. Mi establis tiun ĉi paĝaron kaj por diskonigi la lingvon kaj pro la espero, ke tlingitoj per ĝi ekkonos ankaŭ Esperanton.


Al Mia Ĉefa Tlingita Paĝo