Beerŝevo, Israelo
Ĝemelurbo de Seatlo
Seatlo havas 21 ĝemelurbojn, lokitajn dise en multaj partoj de la mondo. Tie ĉi mi kolektos informojn pri unu el ili, Beerŝevo, en suda Israelo, por Seatlaj Esperantistoj kaj por aliaj interesitoj pri tiu urbo en Esperantio. Mi esperas ke tio ĉi krome helpos krei pli aktivajn, pli intimajn ligojn inter la Esperantistaroj de niaj urboj.
Ĝemeliĝis kun Seatlo 1977
Loĝantoj : 133 000
Situo : Rande de la dezerto Negevo
Lingvoj : Hebrea, Araba, Esperanto ;-)
Industrioj : Kemiaĵoj, aviado, altaj teĥnikoj