Surabajo, Indonezio
Surabaya, Indonesia
Ĝemelurbo de Seatlo
Seatlo havas 21 ĝemelurbojn, lokitajn dise en multaj partoj de la mondo. Tie ĉi mi kolektos informojn pri unu el ili, Surabajo, en orienta Ĝavo, por Seatlaj Esperantistoj kaj por aliaj interesitoj pri tiu urbo en Esperantio. Mi esperas ke tio ĉi krome helpos krei pli aktivajn, pli intimajn ligojn inter la Esperantistaroj de niaj urboj.
Ĝemeliĝis kun Seatlo 1992
Loĝantoj : 2 159 000
Situo : en la orienta parto de Ĝavo
Lingvoj : Indonezia, Ĝava, Esperanto ;-)
Industrioj : Ŝipkonstruado, pezaj ekipaĵoj, manĝaĵoj, elektronikaĵoj