S E A T L O
English Seattle Page

La Smeralda Urbo *

Kie situas Seatlo? (mapetoj)
Klaku tie ĉi
por informiĝi pri

Seattle Esperanto Society
Aliĝo al
Retpoŝta Diskutlisto de
la Seatla Esperanto-Societo
Kunsidoj de
Seatla Esperanto-Societo


Mi naskiĝis en Seatlo, loĝis tie ĉi preskaŭ mian tutan vivon, kaj estis dum pluraj jaroj Delegito de UEA en Seatlo. Inter la celoj de La Lilandejo estas informi al vizitantoj kaj interesitoj pri mia urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo; pri Esperanto en Seatlo, NOREK, SES, kaj la okazonta en Seatlo Landa Kongreso de ELNA 2002; pri niaj 21 ĝemelurboj; pri nia kulturo kaj prakulturo; kaj tiel plu kaj plu. Mi intencas krei paĝojn,
Esperanto en la Regiono
SES NOREK FEO
SEVLO KTP
interalie, pri Richard Geoghegan, kiu tradukis la Unuan Libron en la anglan kaj poste helpis fondi la Societon Esperantistan de Seattle (1906) kaj pri nia alia fondinto, detektivo W. G. Adams de la Seatla Polico; pri la "Hejm-Kolonio" (utopiisma komunumo, kie oni klubumis pri Esperanto komence de la 20a jarcento); pri mia kvartalo, Fremonto, la centro de la universo ;-) ; pri la usona futbala teamo de la Universitato de Vaŝintonio ("Kiel pri tiujn huŭndoj!!!"); pri niaj 21 ĝemelurboj; ktp ktp. Ktp.
"La Smeralda Urbo" — jen kiel niaj turismaj instancoj nomas Seatlon. La nomo reklamas la verdan naturbelon de nia regiono (kaj la urbo mem; ni havas multe pli da verdaj arboj en la urbo ol havas niaj konkurencantoj) per aludo al la ĉefurbo de La Mirinda Sorĉisto de Oz (titola rolanto en romano de L. Frank Baum.)

Seatlo : kelkaj bildoj

La fonmuziko estas "Old Rosin, the Beau", la melodio de
La Lamenbrankula Bien’
(malnova kanto de Puĝetio)
(midio)

Tiu ĉi paĝo estas parto de

La Lilandejo