Reen al Etimologio
Etimologio : Notoj, Korektoj, Rimarkigoj
- Anglaj eldonoj diversmaniere misliterumas tiun hebrean vorton [Th(a)N], ekzemple la malnova Penguin havas [ĤV], kaj la nova Penguin [ThZ]. Sed la intencita literumo [Th(a)N] en la hodiaŭa hebrea lingvo signifas "ŝakalo", ne "baleno", kaj tute ne estas klare, ĉu ĝi iam havis tiun sencon (ŝajne ĝi estas aŭ malpluraligo de iama [T(a)Nn(i)N] "baleno", aŭ neatestita memstarigo de la fina silabo de [L(i)VJ(a)Th(a)N] "baleno, Levjatan".
- κητος
- Ial (aŭ nenial?) HM skribis "χητος" anstataŭ la ĝusta "κητος". Mi (kaj iuj anglaj redaktistoj) korektas.
- WHÆL
- HM skribis "WHL". Kvankam en mezepoka literumado oni ofte interŝanĝis tiujn ligaturojn, mi korektas laŭ NN.
- HVAL
- Malatentante la ĵus cititan alineon Vebsteran, HM kaj lia kompostisto skribis ĉi tie HVALT.
- HVALUR
- HM skribis la neeblan WHALE kiel islandaĵon.
- PEKEE-NUEE-NUEE, PEHEE-NUEE-NUEE
- Tiuj ĉi vortoj signifas "fiŝegego" aŭ "granda granda fiŝo". Mi emas dubi, ĉu ili fakte estis la normalaj terminoj por "baleno" en tiuj lingvoj; pli verŝajne ili estas piĝina simpligo por komprenigi la iom subnorme inteligentajn fremdulojn. Tio esplorindas.