sekven chefpaghen antauen
Sekven: Kelkaj uzitaj neesperantaĵoj Ĉefpaĝen: Fromaĝo Antaŭen: XXIII

XXIV

(24.1)Hejme oni neniam plu parolas pri fromaĝo. Eĉ Jan menciis neniun vorton pri la kesto kiun li tiel brile vendis kaj Ida estas muta kiel fiŝo. Eble la kompatindulo ankoraŭ ĉiam nomiĝas fromaĝkampulino en la gimnazio.

(24.2)Koncerne mian edzinon, tiu zorgas ke neniu fromaĝo venu sur la tablon. Nur post monataj ŝi antaŭmetis al mi Petit Suisse-on, tia blanka plata fromaĝo, kiu ne pli similas al Edama ol papilio al serpento.

(24.3)Virtaj, karaj infanoj.

(24.4)Ĉarma, amata edzino.



Antverpeno, 1933




Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Ĉu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):