--------------------------------------------------------------------------- Saidjah kaj Adinda --------------------------------------------------------------------------- Kio estas la dek-sepa cxapitro el "Max Havelaar, aux la kafauxkcioj de la Nederlanda komerca kompanio" (1860) verkita de Multatuli (Eduard Douwes Dekker). (p. 219) La tuta libro originallingva: http://www.azur.be/nederlands/boeken/multatuli/multatul.htm Tiun cxi parton fakte jam tradukis kelkaj. Vidu la liston en http://www.geocities.com/mihxil/nederlanda.html Sed kiel tauxgus papera libro.... Jen propra traduko de mi, kiu estas libera kaj reta. Trovu malgrandan vortliston je la fino de tiu cxi dosiero. Vi bezonos gxin, cxar iom multe da Malajaj vortoj estas uzataj, kiel en la Nederlanda originalo. versio: $Id: saidjah.txt,v 1.5 1999/09/21 17:54:17 michiel Exp michiel $ adreso: http://www.geocities.com/mihxil/saidjah.txt kaj mihxil/8/saidjah.txt rimarkoj: mihxil@esperanto.nu ---------------------------------------------------------------------------- La patro de Saidjah havis bubalon, per kiu li kultivis sian kampon. Kiam tiun bubalon forprenis de li la distriktestro de Parang-Kudjang, li estis tre malgxoja, kaj dum multaj tagoj parolis neniun vorton. Cxar la tempo por plugi estis proksima, kaj oni povis timi, ke se oni ne gxustatempe kultivus la savahon, tiam ankaux la tempo por semi preterirus, kaj ke finfine ne estus padio por trancxi, por formeti tiun en la lombongon de la domo. Kun cxi tio mi rimarkigu la legantojn, kiuj ja konas Javon sed ne Bantamon, ke en cxi tiu residentio _persona terproprieto_ ekzistas, kio aliloke ne estas la kazo. La patro de Saidjah nun estis tre zorgoplena. Li timis ke lia edzino bezonos rizon, kaj ankaux Saidjah kiu ankoraux estis infano, kaj la gefratetoj de Saidjah. La distriktestro ankaux denuncos lin cxe la asistanto-residento, se li postrestos pri la pagado de siaj terorentoj. Cxar tio lauxlegxe estas punenda. Tiam la patro de Saidjah prenis krison kiu estis pusako de _sia_ patro. La kriso ne estis tre bela, sed estis argxentaj strioj cxirkaux la ingo, kaj ankaux sur la pinto de la ingo estis argxenta lameno. Li vendis cxi tiun krison al Cxino kiu vivis en la cxefvilagxo, kaj rehejmigxis kun dudek kvar guldenoj, per kiu mono li acxetis alian bubalon. Saidjah, kiu tiam estis proksimume sepjara, baldaux amikigis la novan bubalon. Mi ne sencele diras: amikigis, cxar estas efektive kortusxe vidi kiel la Java kerbo korligigxis al la malgranda knabo kiu gardis kaj prizorgis gxin. La forta besto volante fleksas sian pezan kapon dekstren aux maldekstren laux la fingropremo de l' infano, kiun gxi konas, kiun gxi komprenas, kun kiu gxi grandigxis. Tian amikecon ankaux la malgranda Saidjah baldaux povis elkorigi el la nova gasto, kaj la kuragxiga infanvocxo de Saidjah sxajnis doni ecx plian forton al la fortoplenaj postkoloj de la forta besto, kiam gxi sxirmalfermis la pezan argilan teron kaj desegnis sian vojon per profundaj akraj sulkoj. La bubalo bonvole turnis sin kiam gxi estis apud la fino de la agro, kaj ne perdis ecx collargxan teron cxe la revena plugado de la nova sulko, kiu cxiam estis apud la malnova kvazaux la savaho estis gxardeno, rastita de giganto. Apud tie la savahoj de la patro de Adinda situis, la patro de la infano kiu estis edzinigxonta kun Saidjah. Kaj kiam la fratetoj de Adinda alvenis al la interna limo, gxuste kiam ankaux Saidjah tie estis kun sia plugilo, tiam ili gaje kriis unu al la alia, kaj disputgloris pri la forto kaj obeemo de sia bubalo. Sed mi kredas ke tiu de Saidjah estis la plej bona, eble pro tio ke cxi tiu povis alparoli gxin pli bone ol la aliaj. Cxar bubaloj estas tre sentemaj por bona alparolado. Saidjah farigxis nauxjara, kaj Adinda jam sesjara, antaux ol cxi tiun bubalon forprenis de la patro de Saidjah la distriktestro de Parang-Kudjan. La patro de Saidjah, kiu estis tre malricxa, nun vendis al Cxino du argxentajn kulovualajn hokojn, pusako de la gepatroj de sia edzino, kontraux dek ok guldenoj. Kaj per tiu mono li acxetis novan bubalon. Sed Saidjah estis malgxoja. Cxar lin sciigis la fratetoj de Adinda ke la antauxa bubalo estis alpelita al la cxefplaco, kaj li demandis al sia patro cxu tiu eble vidis la beston, kiam li tie estis por vendi la kulovualajn hokojn? Tiun cxi demandon ne volis respondi la patro de Saidjah. Tial li timis ke lia bubalo estis bucxita, samkiel la aliaj bubaloj kiujn la distriktestro deprenis de la logxantaro. Kaj Saidjah multe ploris, kiam li pensis pri la povra bubalo kun kiu li tiom intime interrilatis dum du jaroj. Kaj longtempe li ne povis mangxi, cxar lia gorgxo mallargxis dum kiam li glutis. Ne forgesu ke Saidjah estis infano. La nova bubalo ekkonis Saidjah-on, kaj jam tre baldaux gxi anstatauxis la lokon de sia antauxulo en la korinklino de la infano... fakte jam tro baldaux. Cxar, bedauxrinde la vakspremajxoj en nia koro estas tiom facile glatigeblaj, por cedi lokon al postaj skribajxoj. Cxiuokaze, la nova bubalo ja ne estis same forta kiel la antauxa... la malnova jugo estis tro largxa por gxia postkolo... sed la povra besto estis same bonvola kiel sia bucxita antauxulo, kaj kvankam li ne plu povis glori la forton de sia bubalo dum la renkontoj kun la fratetoj de Adinda cxe la limo, li tamen asertis ke neniu alia superis sian bubalon pri bonvoleco. Kaj kiam la sulko ne estis tiom rektlinia kiel antauxe, aux terbulo netrancxite flankenfalis, tiam li volonte riparis tion, per sia patjolo, tiom kiom li povis. Krome, neniu bubalo havis user-useranon kian lia. La penghulo ecx diris ke estas ontongo en la harkirloj sur la malantauxaj postkoloj. Unufoje, en la kampo, Saidjah vane vokis al sia bubalo, ke gxi iom rapidigxu. La besto ne plu movigxis. Saidjah, gxenite de tiom granda kaj precipe tiom nekutima ribeleco, ne povis ne eligi insulton. Li kriis: a.s. Cxiu kiu estis en Indio, komprenus min. Kaj kiu ne komprenas, tiu gajnas, ke mi evitigas tion al li ke mi klarigus krudan esprimon. Saidjah per tiu tamen nenian malbonon celis. Li nur diris, cxar li tiom ofte auxdis gxin de aliaj, kiam tiuj ne kontentis pri sia bubalo. Sed li sambone ne estus dirinta gxin, cxar tute ne helpis. Lia bubalo ne plu pasxis. Gxi skuis sian kapon kvazaux por dejxeti la jugon...videblis la spiro el gxiaj naztruoj...gxi blovis, tremis, vibris...estis timo en gxia blua okulo, kaj la supra lipo estis suprentirita tiel ke la dentokarno nudis... `Fugxu, fugxu, subite kriis la fratetoj de Adinda, Saidjah, fugxu! Tie estas tigro!' Kaj cxiuj senjugigis sian bubalon, kaj svingis sin sur la largxan dorson, kaj forgalopis tra la savahoj super galanganoj, tra koto, tra arbetaroj kaj alang-alango, preter vojoj kaj kampoj. Kaj tiam, kiam ili spiregante kaj sxvitante enkuris la vilagxon Badur, tiam Saidjah ne cxeestis. Cxar kiam tiu grimpis sian bubalon, liberigitan de la jugo, por fugxi kiel ili, tiam neatendita salto de la besto senekvilibrigis lin kaj jxetis lin teren. La tigro estis tre proksima... La bubalo de Saidjah, pro sia propra rapido, plukuris kelkajn saltojn preter la loko kie gxia malgranda mastro atendis la morton. Sed nur pro sia propra rapido, kaj ne pro propra volo gxi iris pli fore ol Saidjah. Cxar tuj post ke gxi venkis la pusxigxon, kiu regas cxiun materion, ankaux post la cxeso de la kauxzo kiu gxin pusxis, gxi revenis, kaj starigis sian maldelikatan korpon sur siaj maldelikataj kruroj kiel tegmenton super la infano, kaj turnis sian kunkornan kapon al la tigro. Tiu saltis...sed lastfoje saltis. La bubalo kaptis gxin per siaj kornoj, kaj nur perdis iom da karno, kiun la tigro elbatis al gxi el la kolo. Jen la atakinto kusxis kun sxirita ventro, kaj Saidjah estis savita. Ja estis ontongo en la user-userano de tiu bubalo! Kiam tiu cxi bubalo estis forprenita de la patro de Saidjah, kaj bucxita... Mi jam diris al vi, leganto, ke mia rakonto estos unutona. ...kiam tiu cxi bubalo estis bucxita, tiam Saidjah havis dek du jarojn, kaj Adinda teksis sarongojn, kaj batikis tiujn kun pinta kapalo. Sxi jam devis entinkturujigi pensojn, kaj sxi desegnis malgajecon sur sian teksajxon, cxar sxi vidis Saidjahon malgaja. Kaj ankaux la patro de Saidjah estis malgaja, tamen lia patrino pleje. Tiu kuracis la vundon en la kolo de la fidela besto kiu hejmigis sian infanon nevundita, post ke laux la raporto de la fratetoj de Adinda sxi supozis ke lin forportis la tigro. Tiom ofte sxi rigardis la vundon sindemandante kiom profunde la ungego, kiu tiom penetris la krudajn fibrojn de la bubalo, penetrus en la molan korpon de sxia infano, kaj cxiufoje kiam sxi metis fresxajn kuracajn herbojn sur la vundon, sxi karesis la bubalon kaj diris al gxi kelkajn afablajn vortojn, por ke la bona fidela besto komprenu kiom dankema patrino estas! Poste sxi esperis ke la bubalo tamen komprenis sxin, cxar tiam gxi ankaux estus kompreninta sxian ploradon kiam gxi bucxota estis forkondukata, kaj tiam gxi komprenus ke ne estis la _patrino_ de Saidjah, kiu igis bucxi gxin. Iomtempe poste la patro de Saidjah fugxis el la lando. Cxar li estis tre tima por la puno kiun li ricevus se li ne pagus la terorentojn, kaj li ne plu havis pusakojn por acxeti novan bubalon, cxar liaj gepatroj cxiam logxis en Parang-Kudjang, kaj do malmulte postlasis por li. Kaj ankaux la gepatroj de lia edzino cxiam logxis en la sama distrikto. Post la perdo de la lasta bubalo li ankoraux tenis sin staranta dum kelkaj jaroj per laborado kun luitaj plugbestoj. Sed tio estas tre sendanka laboro kaj krome trista por iu, kiu cxiam posedis proprajn bubalojn. La patrino de Saidjah mortis pro aflikto, kaj tiam lia patro, en senkuragxa momento, foriris el Lebak kaj el Bantam, por trovi laboron en Bejtenzorgo. Lin oni punis per kanbastono cxar li foriris el Lebak sen permesilo, kaj polico reportis lin al Badur. Tiu oni jxetis lin en malliberejon cxar oni pensis lin frenezulo, kio ne estus tiom neklarigebla, kaj cxar oni timis ke li en momento de matah-glapo, eble amokus aux alimaniere malbone agus. Sed li ne estis longtempe mallibera, cxar baldaux poste li mortis. Kio okazis al la gefratetoj de Saidjah, tion mi ne scias. La dometo en Badur en kiu ili logxis, estis malplena dum iom da tempo, pro tio ke gxi estis farita el nur bambuo, kovrita per atapo. Nemulto da polvo kaj malpurajxoj kovris la lokon kie estis multa suferado. Estas multaj de tiaj lokoj en Lebak. Saidjah jam estis dekkvinjara, kiam lia patro foriris al Bejtenzorgo. Li ne akompanis lin cxar li havis pli grandajn intencojn en sia animo. Oni diris al li ke en Batavio estas tiom da mosxtsinjoroj kiuj veturis per Bendioj, kaj ke do eble li povus trovi tie okupon kiel Bendi-knabo, cxar por tio oni kutime elektas iun kiu ankoraux estas juna kaj neplenkreska, por ke ne pro tro de pezo malantaux sur la durada veturilo gxi elekvilibrigxu. Bonsinkondutuloj povis, tiele oni asertis, multe gajni en tia servo. Eble ecx al li eblus tiom pergajni ke li en tri jaroj povus tiom sxpari ke li povus acxeti ecx du bubalojn. Tiu cxi antauxvido placxe ridis al li. Post la foriro de lia patro, li fierpasxe, kiel iu kiu intencas grandajn aferojn, iris al Adinda kaj sciigis al sxi sian planon. -Imagu, li diris, kiam mi revenos, tiam ni estos suficxe agxaj por geedzigxi, kaj ni havos du bubalojn! -Tre bone, Saidjah! Mi vole edzinigxos kun vi, kiam vi revenos. Mi sxpinos, teksos sarongojn kaj slendangojn, kaj batikos, mi dum tiu tuta tempo estos tre diligenta. -Ho, mi kredas al vi, Adinda! Sed...kio se mi trovos vin edzinigita? -Saidjah, vi ja scias ke mi edzinigxos kun neniu. Mia patro promesis tion al via patro. -Kaj vi? -Mi edzinigxos kun vi, estu certa pri tio! -Kiam mi revenos, tiam mi vokos de el la malproksimo... -Kiu auxdus tion, se ni frapus rizon en la vilagxo? -Vere. Sed Adinda.. ho jes, tio cxi estas pli bona: atendu min cxe la djati-arbaro, sub la ketapano kie vi donis al mi la melation. -Sed, Saidjah, kiel mi povos scii kiam mi iru por atendi vin sub la ketapano? Saidjah pensis momenton kaj diris: -Nombru la lunojn. Mi forestos trifoje dek du lunojn...nenombrante tiun cxi lunon. Vidu, Adinda, entrancxu strion en vian riz-sxtipon cxiufoje cxe nova luno. Kiam vi estos trancxinta trifoje dek du striojn, tiam la tagon sekvantan je tio, mi alvenos sub la ketapanon. Cxu vi promesas, ke vi estos tie? -Jes, Saidjah! Mi estos sub la ketapano cxe la djati-arbaro kiam vi revenos. Nun Saidjah desxiris strion de sia blua kaptuko, kiu estis tre eluzita, kaj li donis tiun peceton de tolo al Adinda, por ke sxi savu gxin kiel garantiajxon. Kaj tiam li forlasis sxin kaj Bandur-on. Li piediris multajn tagojn. Li preteriris Rangkas-Betungon, kiu ne jam estis la cxefurbo de Lebak, kaj Varung-Gunungo kie tiutempe logxis la asistanto-residento, kaj la venontan tagon li vidis Pandeglangon, kiu tie kusxis kiel gxardeno, Kaj la revenontan tagon li alvenis en Serango, miris pri la beleco de tiom granda urbo kun multaj domoj, faritaj el brikoj, kaj tegmentigitaj per rugxaj tegoloj. Neniam Saidjah vidis ion tian. Tie li restis dum tago, cxar li estis laca, sed nokte en la malvarmeto li pluiris, kaj alvenis en Tangerango la venontan tagon, antaux ol la ombro mallevigxis gxis liaj lipoj, kvankam li surhavis la grandan tudungon, kiun postlasis lia patro al li. En Tangerango li banis sin en la rivero apud la transveturejo, kaj li ripozis en la domo de unu el la konatoj de sia patro, kiu instruis al li kiel plekti pajlocxapelojn, kiaj venas el Manilo. Li tie restis unu tagon por lerni tion cxi, cxar li pensis per tio eble povi iomete pergajni, okaze ke li ne sukcesus en Batavio. La venontan tagon je vesperigxo, kiam malvarmetigxis, li tre dankis sian gastiginton, kaj pluiris. Kiam tute malheligxis, cxar neniu vidu, li aperigis la folion en kiu li konservis la melation, kiun donis al li Adinda sub la ketapan-arbo. Cxar li malgajigxis pro tio ke tiom longe li ne vidos sxin. La unuan tagon, kaj ankaux la duan, li malpli forte sentis kiom sola li estas, cxar lian animon tute plenigis la granda imago pergajni monon por acxeti du bubalojn, cxar lia patro neniam havis pli ol unu, kaj liaj pensoj tro direktis tute al la revido de Adinda, por havi lokon por multa malgxojo pri la adiauxo. Li adiauxis kun trosxtrecxita espero, kaj li nodligis siajn pensojn al la finfina revido sub la ketapano. Tiu revido ludis tiom grandan rulon en lia koro, ke li, forlasante Badur-on, preterpasante tiun arbon, sentis ion gajigan, kvazaux ili jam pasis, tiuj tridek ses lunoj, kiuj apartigas lin de tiu momento. Sxajnis al li, ke nura sinturnigxo, kvazaux li jam revenus de la vojagxo, suficxus por vidi Adindan, atendantan sub tiu arbo. Sed ju pli li foriris de Badur, kaj ju pli li atentis la teruran dauxran de unu tagon, des pli li ektrovis tiujn tridek ses lunojn, kiuj estis antaux li, longa tempo. Estis io en lia animo kiu malrapidigis lian pasxadon. Li sentis la malgajecon en siaj genuoj, kvankam ne estis senkuragxeco kiu lin atakis, tamen estis melankolio kiu proksimas senkuragxecon. Li pripensis reveni, sed kion Adinda dirus pri tiom da malkuragxo? Tial li pluiris, kvankam malpli rapide ol dum la unua tago. Li mantenis la melation, kaj ofte premis gxin kontraux sian bruston. Li multe agxigxis en tiuj tri tagoj, kaj ne plu komprenis kiel li antauxe tiom trankvile vivis, dum tamen Adinda estis proksima, kaj li povis vidi sxin tiom ofte kaj tiom longe kiom li deziris. Cxar nun li ne estus trankvila, kiam li povus atendi ke sxi poste starus antaux li. Li nek komprenis ke li ne, post la adiauxo, lastafojon revenis por ankorauxfoje vidi sxin. Ankaux reenanimigxis cxe li, kiel antauxnelonge li kverelis kontraux sxi, pri la sxnuro kiun sxi sxpinis por la lalajango de siaj fratetoj, kaj kiu rompigxis pro tio ke, li supozis, sxi fusxsxpinis gxin, kaj pro kio veto malgajnigxis kontraux la infanoj el Tjipurut. `Kiel eblas, li pensis, koleri pro tio cxi Adindan? Cxar ecx se sxi fusxsxpinis la sxnuron, kaj ecx se pro tio la veto de Badur kontraux Tjipurut malgajnigxis, kaj ne pro vitrero - tiom petole kaj lerte jxetita de malgranda Djamin, kiu kasxis sin malantaux la mata barilo - cxu tiam mi rajtus tiom krudi al sxi, kaj finomi sxin? Kiel estus, se mi mortus en Batavio nepetinta pardonon al sxi pro tioma krudeco? Cxu ne estus kvazaux mi estus malbona homo, kiu instultas knabinon? Kaj cxu ne, se oni auxdus ke mi mortis en fora lando, cxiu en Badur dirus: estas bone ke Saidjah mortis, cxar li estis impertinenta al Adinda?' Tiel iris liaj pensoj tre malsame ol tiuj de la lasta trostrecxigxo, kaj nevole ili eligis sin, komence per duonaj enbusxaj vortoj, baldaux per monologo, kaj fine per melankolia kanto, kies tradukon mi jene sekvigos. Komence mi intencis aldoni ritmon kaj rimon en tiun translingvigxon, sed kiel Havelaar mi preferas forlasi tiun korseton. `Mi ne scias kie mi mortos. Mi vidis la grandan maron en la Sudo, kiam mi estis tie por fari salon kun mia patro Se mi mortos sur la maro, kaj oni jxetos mian korpon en la profundan akvon, tiam venos sxarkoj Ili nagxos cxirkaux mia kadavro, kaj demandos: `kiu el ni voros la korpon kiu jene sinkas en la akvo?' Mi ne auxdos. Mi ne scias kie mi mortos. Mi vidis la domon de Pa-ansu bruli, kiun li mem ekbruligis, cxar li matah-glapis. Se mi mortos en brulanta domo, tiam ardantaj pecoj el ligno falos sur mian kadavron. Kaj ekster la domo estos multa kriado de homoj kiuj jxetas akvon por mortigi la fajron. Mi ne auxdos. Mi ne scias kie mi mortos. Mi vidis la malgrandan Si-unah-on fali el la kokosa arbo, kiam li plukis kokoson por sia patrino. Se mi falos el kokosa arbo, tiam mi kusxos morta cxe la piedo de la arbo, en la arbustoj, kiel Si-unah. Tiam mia patrino ne ploros, cxar sxi estas morta. Sed la aliaj lauxtvocxe vokos: `Vidu, tie kusxas Saidjah'. Mi ne auxdos. Mi ne scias kie mi mortos. Mi vidis la kadavron de Pa-lisu, kiu mortis pro alta agxo, cxar liaj haroj estis blankaj. Se mi mortos pro alta agxo, kun blankaj haroj, tiam la ploristinoj staros cxirkaux mia kadavro Kaj ili kriegados kiel la ploristinoj cxe la kadavro de Pa-lisu. Kaj ankaux la genepoj ploros, tre lauxte. Mi ne auxdos. Mi ne scias kie mi mortos. Mi vidis multajn en Badur, kiuj mortis. Oni vestigis ilin en blankan veston, kaj enterigis ilin. Se mi mortos en Badur, kaj oni enterigos min ekster la desao orientflanke de la monteto, kie la herbo estas alta, Tiam Adinda preterpasos, kaj la rando de sxia sarongo mallauxte sxovigxos laux la herbo. Mi ja auxdos.' Saidjah alvenis en Batavio. Li petis iun sinjoron dungi lin, kion tiu sinjoro tuj faris, cxar li ne komprenis Saidjah-on. Cxar en Batavio oni preferas servistojn kiuj ne jam scipovas la Malajan kaj do ne jam estas tiom infektitaj kiom la aliaj kiujn pli longe influis la Euxropa civilacio. Saidjah baldaux lernis la Malajan, sed cxiam virtis cxar li dauxre pensis pri la du bubaloj kiujn li deziris acxeti, kaj pri Adinda. Li farigxis granda kaj forta, cxar li mangxis cxiun tagon, kio en Badur ne cxiam povis esti. Li estis amata en la stalo, kaj certe ne estus rifuzita, se li farus edzigxopeton al la filino de la kalesxisto. Lia sinjoro tiom amis Saidjah-on, kaj li baldaux promociis lin gxis domservisto. Oni plialtigis lian salajron, kaj plue dauxre donacis al li, cxar ili tiom tre kontentis pri liaj servoj. La sinjorino legis la romanon de Sue, kiu tiom onidirigis, kaj cxiam pensis pri princo Djalma kiam sxi vidis Saidjah-on. Ankaux la junaj knabinoj nun pli bone komprenis ol antauxe kiel la Java pentristo Radhen Saleh tiom furoris en Parizo. Sed oni trovis Saidjah sendanka kiam li, post preskaux 3 jaroj da servado, petis maldungigxon kaj petis ateston ke li bone kondutis sin. Oni tamen ne povis rifuzi tion al li, kaj Saidjah kun gxoja koro ekvojagxis. Li preteriris preter Pising, kie iam logxis Havelaar, antauxlonge. Sed tion ne sciis Saidjah. Kaj ecx se li scius, li portis ion tre alian en sia animo, kiu okupis lin. Li nombris la trezorojn kiujn li hejmenportis. En bambua cilindro li tenis sian permesilon kaj la ateston pri bona konduto. En ujo fiksita al leda rimeno, io peza sxajnis dauxre svingigxi kontraux lia sxultro, sed li vole sentis tion... certe mi tion kredas! En tiu estis tridek Hispanaj matoj, suficxe por acxeti tri bubalojn. Kion diros Adinda! Kaj tio ne estis cxio. Sur lia dorso videblis la per argxento garnita ingo de Malaja ponardo kiun li portis en la zono. La tenilo certe estis el fajne trancxita kamuningo, cxar li zorge envolvis gxin en silka volvajxo. Kaj li posedis pliajn trezorojn. En la tubero de sia kahino cxirkaux siaj lumboj, li konservis ventrozonon el largxaj argxentaj cxeneroj, kun ora ikat-pendingo. Estas vere ke la zono estis mallonga: sed sxi estis tiom svelta...Adinda! Kaj per sxnuro cxirkaux sia kolo, sub sia antaux-badjuo li portis silkan saketon, en kiu estis iom da sekigxinta melatio. Cxu estas mirakle ke li ne restis pli longe en Tangerang ol necese por viziti la konaton de lia patro, kiu plektas tiom bonajn pajlocxapelojn? Cxu estas mirakle ke li malmulte diris al la knabinoj sur sia vojo, kiuj demandis al li `al kie, de kie?', kiel oni salutas en tiuj regionoj? Cxu estas mirakle ke li ne plu trovis Serang-on tiom eminenta, ekkoninte Batavion? Ke li ne plu forkasxas sin en la mata barilo, kiel li faris antaux tri jaroj, kiam la residento preterveturis, li, kiu vidis la multe pli gravan sinjoron, kiu logxas en Bejtenzorgo kaj estas la avo de la Susuhunano de Solo? Cxu estas mirakle ke li malmulte atentis la rakontojn de tiuj kiuj kuniras kun li parton de la vojo kaj parolis pri cxiu novajxo en Bantan-Kidul? Ke li apenaux auxskultis kiam oni rakontis ke la kafkulturo post multe da nerekompencita peno tute estis nuligita? Ke la distriktestro de Parang-Kudjang pro rabo sur la publika vojo estis kondamnita je du semajnoj da aresto en la domo de sia bopatro? Ke oni translokigis la cxeflokon al Rangkas-Betung? Ke venis nova asistanto-residento, cxar la malnova mortis, antaux kelkaj monatoj? Kiel tiu nova oficisto parolis en la unua sebah-kunsido. Kiel jam dum iom da tempo neniu estis punita pro plendo, kaj kiel la popolo jam esperis ke cxio sxtelita estas redonota aux repagota? Ne, pli belaj imagoj montrigxis antaux la okulo de lia animo. Li sercxis la ketapan-arbon en la nuboj, cxar ankoraux tro malproksima li estis por sercxi gxin apud Badur. Li provkaptis la sin cxirkauxantan aeron, kvazaux li volus cxirkauxpreni la staturon kiu atendos lin sub tiu arbo. Li desegnis al si la vizagxon de Adinda, sxian kapon, sxian sxultron... Li vidis sxian pezan kondehon, tiom briletante nigran, kaptitan en propra banto, dependantan en sxian kolon.. li vidis sxian grandan okulon, brilantan en la malhela rebrilo... la alojn kiujn sxi tiom fiere suprentiris kiel infano, kiam li - kiel eblis! - incitis sxin, kaj la angulon de sxiaj lipoj, kie sxi konservis rideton. Li vidis sxian bruston, kiu nun sxvelus sub la kabajo... Li vidis kiel la sarongo, kiun sxi mem teksis, strikte cxirkauxfermis siajn koksojn, kaj, sekvante la femuron laux kurbigxa linio, falis preter la genuo per rava ondo sur la malgrandan piedon... Ne, li malmulte auxdis de tio, kion oni diris al li. Li auxdis tute aliajn sonojn. Li auxdis kiel Adindo diros: `Estu bonegvena, Saidjah! Mi pensis pri vi dum la sxpinado kaj teksado, kaj dum la frapado de la rizo en la sxtipo kiu nun portas trifoje dek du sxtriojn, faritajn de mi. Jen mi sub la ketapano, la unuan tagon de la nova luno. Estu bonegvena, Saidjah: mi deziras esti via edzino!' Tio estis la muziko kiu resonis en siaj oreloj, kaj kiu malhelpis lin auxskulti cxiujn tiujn novajxojn kiujn oni renkontis al li survoje. Finfine li vidis la ketapanon. Aux pli bone, li vidis nigran makulon kiu kasxis multajn stelojn por lia okulo. Tiu devis esti la Djati-arbaro, apud la arbo cxe kiu li revidos Adindan, la venontan tagon post levigxo de la suno. Li sercxis en la malhelo, kaj palpis multajn trunkojn. Baldaux li trovis la konatan malebenajxon en la suda flanko de la arbo, kaj li metis sian fingron en foldon, kiun enhakis Si-Panteh per sia parango, por ekzorcizi la pontianakon kiu kulpis pri la dentodoloro de la patrino de Panteh, mallonge antaux la naskigxo de lia frateto. Tiu estis la ketapano, kiun li sercxis. Jes, tiu cxi estis la loko, kie li unuafoje vidis Adindan alimaniere, ol siajn aliajn ludokamaradojn, cxar tie sxi unuafoje rifuzis kunludi ludon, kiun sxi tamen kunludis kun cxiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, ankoraux mallonge antauxe. Tie sxi donis al li la melation. Li sidigis sin apud la piedo de la arbo, kaj suprenrigardis al la steloj. Kaj kiam unu kolorsxangxigxis, tiam li akceptis tion kiel saluton cxe sia reveno en Badur. Kaj li konsideris cxu Adinda nun dormus? Cxu sxi ja gxuste entrancxis la lunojn en sian riz-sxtipon? Tiom malgxojigus lin, se sxi forgesus trancxi lunon, kvazaux ne estus suficxaj...tridek ses! Kaj cxu sxi batikis belajn sarongojn kaj sledangojn? Kaj li ankaux demandis sin, kiu logxas en la domo de lia patro? Kaj reenmensigxis lia juneco, kaj lia patrino, kaj kiel tiu bubalo savis lin de la tigro, kaj li pripensis kio estus okazinta al Adinda se tiu bubalo estus estinta malpli fidela? Kaj li tre atentis la malsupreniradon de la steloj en la okcidento, kaj je cxiu malapero de stelo sur la horizonto, li kalkulis kiom denove reproksimigxis la suno al sia levigxo en la oriento, kaj kiom li mem proksimigxis al la revido kun Adinda. Cxar certe sxi venos samtempe kun la unua radio, jes, krepuske sxi jam estos... ahx, kial sxi ne jam venis la antauxan tagon? Malgajigis lin, ke sxi ne iris antauxen al tiu bela momento, kiu dum tri jaroj lumigis sian animon per nepriskribebla brilo. Kaj al li, maljusta pro la egoismo de sia amo, sxajnis ke Adinda estu estinta tie, lin atendanta, lin, kiu nun plendas - jam antaux la tempo! - ke li devas atendi sxin. Sed li plendas malprave. Cxar ne jam la suno levigxis, ne jam la okulo de la tago rigardis la ebenajxon. Ja jam la jen superaj steloj paligxas, hontante ke baldaux finigxos ilia regado... Ja jam fluas strangaj koloroj sub la montopintoj, kiuj sxajnis des pli malhelaj, ju pli ili kontrastas kun la pli hela fono... ja jam tie kaj tie tra la nuboj en la oriento flugis io arda - sagoj el oro kaj fajro kiuj pafigxis tien kaj reen, paralele al la horizonto - sed ili remalaperis kaj sxajnis fali malantaux la nepenetreblan kurtenon kiu ankoraux kasxis la tagon por la okuloj de Saidjah. Tamen pli kaj pli heligxis cxirkaux li. Li jam vidis la pejzagxon, kaj li povis distingi la tufon de la kokos-arbaro en kiu kasxigxis Badur... tie dormas Adinda! Ne, sxi ne plu dormas! Kiel sxi povus dormi? Cxu sxi ne scias ke Saidjah tie atendas? Certe, sxi ne dormis dum la tuta nokto! Certe la vilagxa gardisto frapis sxian pordon, por demandi kial la pelitaho ankoraux plubrulas en sxia dometo, kaj kun cxarma rideto sxi diris ke sxi maldormas pro promeso ke sxi finteksos la slendangon, pri kiu sxi okupigxas, kaj kiu estu preta antaux la unua tago de la nova luno... Aux sxi pasigis la nokton en malhelo, sidante sur sia riz-sxtipo, per avida fingro nombrante, kontrolante cxu vere estas tridek ses da tiu profundaj strioj, entrancxitaj unu apud la alia. Kaj sxi amuzis sin per la artefarita ektimo cxu eble sxi miskalkulis, cxu eble tamen unu mankas, por refoje, kaj refoje, regxui la ravan certecon ke fakte trifoje dek du lunoj pasis ekde Saidjah vidis sxin lastafoje. Ankaux _sxi_ nun, kiam jam tiom heligxas, strecxus siajn okulojn, kun vana laciga peno kurbigi la rigardojn trans la horizonton, por ke ili renkontu la sunon, la malrapidan sunon, kiu forrestis... forrestis... Jen alvenis linio bluece rugxa, kiu krocxas sin al la nuboj, kies randoj lumigxis kaj ardigxis, kaj ekfulmis, kaj denove sagoj el fajro pafigxis tra la atmosfero, sed cxi-foje ili ne falis, ili fiksigxas al la malhela fundo, kaj diskonigis sian ardon per pli kaj pli grandaj cirkloj, kaj rekontis unu la alian, krucigxante, svingigxante, turnigxante, vagante, kaj ili unuigxis gxis fajraj faskoj, kaj rebriligxis per ora brilo sur fono perlamota, kaj estis rugxo, kaj bluo, kaj flavo, kaj argxentkoloro, kaj purpuro, kaj lazuro en cxio cxi... ho Dio, tio estis la tagigxo: tio estis la revido de Adinda! Saidjah ne lernis pregxi, kaj ankaux estus domagxe instrui tion al li, cxar pli sanktan pregxon kaj pli fajran dankon ol estis en la senvorta raviteco de lia animo, ne povus enhavi homa lingvo. Li ne volis iri al Badur. La revido de Adinda mem sxajnis al li malpli bela, ol la certeco ke li poste povos revidi sxin. Li sidigis sin cxe la piedo de la ketapano, kaj vagigis siajn okulojn laux la pejzagxo. La naturo ridis al li kaj sxajnis bonvenigi lin, kiel patrino sian revenintan infanon. Kaj kiel tiu pentras sian gxojon per libervola rememorado pri la pasinta cxagreno, dum la montro de tio, kion sxi konservis kiel memorigajxon dum la manko, tiel ankaux Saidjah lasis la revidon de tiom da lokoj kiuj estis atestantoj de lia mallonga vivo, amuzi lin. Sed kiel ajn liaj okuloj aux pensoj vagis, cxiufoje lia rigardo kaj lia deziro refalis sur la padon kiu iras de Badur al la ketapano. Cxio, kion liaj sensoj observis, nomigxis Adinda. Maldekstre, li vidis la abismon, kie la tero estas tiom flava, kie iam juna bubalo dronis en la profundo: tie iam la vilagxanoj kunigxis por savi la beston - cxar ne estas malgravajxo perdi junan bubalon - kaj ili malsuprenigis sin per fortikaj rotangaj sxnuroj. La patro de Adinda estis la plej kuragxa... ho, kiel sxi kunfrapis la manojn, Adinda! Kaj tie, aliflanke, kie la kokosarbareto svingsalutas trans la kabanojn de la vilagxo, ie tie Si-Unah falis el arbo, kaj mortis. Kiel ploris lia patrino: `cxar Si-Unah estis ankoraux tiom malgranda' sxi lamentis... kvazaux sxi estus malpli afliktita se Si-Unah estus pli granda. Sed estis li malgranda, tio ja veras, cxar li estis ecx pli malgranda kaj pli malforta ol Adinda... Neniu pasxis la vojeton, kiu iris de Badur al la arbo. Poste sxi venos: ho certe... estis ankoraux tiom frue! Saidjah vidis badjingon, kiu petolrapide saltis tien kaj reen laux la trunko de la kokosarbo. La besteto - la indigno de la posedanto de la arbo, tamen cxarma pri figuro kaj movo - senlace grimpis supren kaj malsupren. Saidjah vidis tion, kaj devigis sin spektadi, cxar tio ripozigas liajn pensojn lacajn pro la peza laboro, kiun ili faris ekde la levigxo de la suno... Ripozo post la lacegiga atendado. Preskaux liaj impresoj eligis sin per vortoj, kaj li prikantis tion, kio okazas en lia animo. Mi preferus povi _lauxtlegi_ lian kanton al vi en la Malaja, tiu Itala lingvo de la Oriento, sed jen traduko: `Vidu kiel la badjingo sercxas sian vivtenon En la kokos-arbo. Gxi supreniras, malsupreniras, petolas maldekstren kaj dekstren, Gxi cxirkauxiras la arbon, saltas, falas, grimpas kaj denove falas: Gxi ne havas flugilojn, sed tamen estas tiom rapida kiom birdo. Multan felicxon, mia badjingo, felicxegigxu! Vi certe trovos la vivtenon kiun vi sercxas ... Sed mi sidas sola apud la djati-arbaro, Atendante la vivtenon de mia koro. Jam longe la ventro de mia badjingo satigxis ... Jam longe gxi revenis al sia nesto... Sed ankoraux mia animo Kaj mia koro estas profunde malgxojaj...Adinda!' Ankoraux estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la ketapano. Saidjah ekvidis papilion, kiu sxajnis gxoji pri la ekvarmigxo. `Vidu kiel tie la papilio cxirkauxflugetadas. Gxiaj flugiletoj brilis kiel multkolora floro. Gxia koreto enamigxis en la florajxon de la kenario: Certe gxi sercxas sian bonodoran amaton. Multan felicxon, mia papilio, felicxegigxu! Vi certe trovos tion kion vi sercxas ... Sed mi sidas sola apud la djati-arbaro, Atendante tion kion amas mia koro. Jam delonge la papilio kisas La kenari-florajxon, kiun gxi tiom amas... Sed ankoraux mia animo Kaj mia koro estas profunde malgxojaj...Adinda!' Kaj estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la arbo. La suno jam ekestis alta... jam estis varmego en la aero. `Vidu, kiel brilas la suno tie alta, Alte super la Varingi-monteto! Gxi sentas sin tro varma, kaj deziras malsupreniri, Por dormi en la maro, kvazaux en la brakoj de edzo. Multan felicxon, ho suno, felicxegigxu! Tion, kion vi sercxas, vi certe trovos... Sed mi sidas sola apud la djati-arbaro, Atendante ripozon por mia koro. Jam delonge la suno estos mallevigxinta, Kaj dormos en la maro, kiam cxio estas malhela... Kaj ankoraux tiam mia animo Kaj mia koro estos profunde malgxojaj...Adinda! Ankoraux estis neniu sur la vojo kiu iras de Badur al la ketapano. `Kiam papilioj ne plu cxirkauxflugetados, Kiam la steloj ne plu brilos, Kiam la melatio ne plu bonodoros, Kiam ne plu estos malgxojaj koroj, Nek sovagxaj bestoj en la arbaro.. Kiam la suno iros malgxustan vojon, Kiam la luno forgesos pri kio estas okcidento kaj kio oriento.. Se tiam ankoraux Adinda estos neveninta, Tiam angxelo kun brilaj flugiloj Malsupreniros, por kontroli kio postrestis. Tiam mia kadavro kusxos cxi tie sub la ketapano... Mia animo estas profunde malgxoja... Adinda!' Ankoraux estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la ketapano. `Tiam mian kadavron vidos la angxelo. Li fingromontros gxin al siaj fratoj. `Vidu, tie oni forgesis mortintan homon, Lia rigidigxinta busxo kisas melati-floron. Venu, ni prenu lin kaj portu lin cxielen, Lin, kiu atendis Adindan gxis li mortis. Certe, ne povas postresti _li_, Kies koro havis forton tiel ami!' Tiam ankoraux unu fojon mia rigidigxinta busxo malfermigxos Por voki Adindan, kiun amas mia koro... Ankoraux unu fojon mi kisos la melation Kiun _sxi_ donis al mi...Adinda...Adinda!' Kaj ecx ankoraux estis neniu sur la pado kiu iris de Badur al la arbo. Ho, certe sxi ekdormis jxus antaux la matenigxo, lacigite de la maldormado dum la nokto, de la maldormado dum multaj longaj noktoj! Certe sxi ne dormis dum semajnoj: tiel estas! Cxu li starigxu kaj iru al Badur? Ne! Cxu rajtus sxajni kvazaux estus dubo pri sxia veno? Cxu li voku la viron kiu tie pelas sian bubalon al la kampo? Tiu viro estis tro malproksima. Kaj krome, Saidjah ne deziris paroli _pri_ Adinda, ne demandi _pri_ Adinda... li deziris _revidi_ sxin, sxin nur, sxin unue! Ho certe, certe sxi nun baldaux venos! Li atendos, atendos... Sed se sxi estus malsana, aux... morta? Kiel pafvundita cervo Saidjah hastegis laux la pado, kiu iras de la ketapano al la vilagxo en kiu logxas Adinda. Li vidis nenion kaj auxdis nenion, kvankam ja eblis auxdi ion, cxar estis homoj sur la vojo cxe la enirejo de la vilagxo kiuj kriis: `Saidjah, Saidjah!' Sed... cxu malhelpis lia hasto, lia kolero trovi la domon de Adinda? Li jam antauxen hastegis gxis la fino de la vojo, kie la vilagxo cxesas, kaj kvazaux freneza li reiris, kaj frapis sian kapon cxar li povis preterpasxi sxian domon sen vidi gxin. Sed denove li estis cxe la alia enirejo, kaj - je Dio, cxu estis songxo? - denove li ne trovis la domon de Adinda! Ankorauxfoje li returne hastegis, kaj subite li haltis, per ambaux manoj prenis sian kapon, kvazaux por tiel forpremi la frenezon, kiu kaptis lin, kaj lauxte kriis: `ebria, ebria, mi estas ebria!' Kaj la virinoj de Badur elvenis el sia domo, kaj kun kompato ili vidis tie la povran Saidjah, cxar ili rekonis lin, kaj komprenis ke li sercxis la domon de Adinda, kaj sciis ke ne estas domo de Adinda en vilagxo Badur. Cxar, kiam la distrikestro de Parang-Kudjang forprenis la bubalan de la patro de Adinda... Mi jam diris al vi, leganto, ke mia rakonto estos unutona. ...tiam la patrino de Adinda mortis pro aflikto. Kaj sxia plej juna fratino mortis pro tio ke sxi ne plu havis patrinon kiu mamnutris sxin. Kaj la patro de Adinda, kiu timis la punon se li ne pagus siajn terorentojn... Mi ja scias, mi ja scias, ke mia rakonto estas unutona! ...la patro de Adinda foriris el la lando. Li kunvenigis Adindan, kaj sxiajn fratojn. Sed li sciigxis kiel la patro de Saidjah en Bejtenzorgo estis bate punita per kanbastono pro tio ke li forlasis Badur-on sen permesilo. Tial la patro de Adinda ne iris al Bejtenzorgo, nek al Kravango, nek al Preangero, nek al la cxirkauxajxoj de Batavio... li iris al Tjilang-kahan, la distrikto de Lebak, kiu limas la maron. Tie li kasxis sin en la arbaroj, kaj atendis la venon de Pa-Ento, Pa-Lontah, Si-Uniah, Pa-Ansiu, Abdul-Isma kaj kelkaj aliaj, kies bubalojn forprenis la distriktestro de Parang-Kudjang, kaj kiuj cxiuj timis la punon se ili ne pagus la terorentojn. Tie nokte ili sxtelis fisxistan pirogon, kaj transiris la maron. Ili direktis gxin okcidenten, kaj tenis la landon dekstra, gxis Javo-kabo. De cxi tie ili venis norden gxis ili vidis Tanah-itam-on, kiun nomis la Euxropaj maristoj Princa Insulo. Ili orientflanke cxirkauxvelis tiun insulon, kaj stiris al la Imperiestra Golfeto, sin direktante al la alta pinto en la Lampongoj. Tia almenaux estas la vojo, kiun oni flustre sufloris unu al la alia en la Lebaka regiono, kiam oni parolis pri la oficiala bubalrabado kaj la nepagataj terorentoj. Sed la konsternegita Saidjah ne klare komprenis tion kion oni diris al li. Li ecx ne bone komprenis la mesagxo pri la morto de sia patro. Estis zumado en liaj oreloj, kvazaux oni batis gongon en lia kapo. Li sentis kiel la sango skue tordigxis tra la vejnoj en siaj tempioj, kiuj minacis rompigxi pro la premo de tiom granda dilatigxo. Li ne parolis, kaj fikse cxirkauxrigardis per sensentigita rigardo, sen vidi kio estis cxirkaux kaj apud li, kaj fine harstarige ekridis. Maljunulino prenis lin al sia dometo kaj flegis la kompatindan malsxagxulon. Baldaux li ne plu ridis tiom harstarige, sed tamen li ne parolis. Nur dumnokte la kabananojn ektimigas lia vocxo, kiam li flustre kantis `_mi ne scias kie mi mortos_' kaj kelkaj enlogxantoj de Badur kunmetis monon, por oferi al la bujaoj de Tjiudjung por la resanigxo de Saidjah, kiun oni opiniis malprudenta. Sed ne malprudenta li estis. Cxar iun nokton, kiam la luno hele lumis, li starigxis de la baleh-baleho, senbrue forlasis la domon kaj sercxis la lokon kie logxintis Adinda. Ne estis facile trovi tiun, cxar tiom da disfalitaj domoj estis. Tamen li sxajni rekonis la lokon laux la grando de la angulo kiun formis kelkaj direktigaj linioj tra la arboj, kiel maristo mezuras sian pozicion per lumturoj aux elstarantaj montopintoj. Jes, tie devas esti... tie logxis Adinda! Stumblante pro la duonputrinta bambuo kaj pecoj de la falinta tegmento, li trabatis al si vojon al la sanktejo, kiun li sercxis. Kaj, efektive, li retrovis ion de la staranta mata barilo apud kiu staris la baleh-baleho de Adinda, kaj ecx ankoraux estis en tiu matajxo la bambua kejlo, kiun uzis sxi por pendigi sian veston, kiam sxi estis kusxigxonta por dormi... Sed la baleh-baleho disfalis kiel la domo, kaj preskaux polvigxis. Li prenis manplenon da tiu polvo, premis gxin kontraux siajn malfermitajn lipojn kaj tre profunde spiris... La venontan tagon li demandis al la maljunulino kiu flegis lin, kie estas la riz-sxtipo kiu staris sur la korto de la domo de Adinda. La virino gxojis ke sxi auxdis lin paroli, kaj cxirkauxiris en la vilagxo por sercxi tiun sxtipon. Kiam sxi povis montri la novan posedanton al Saidjah, tiam tiu silente sekvis sxin, kaj kondukite cxe la riz-sxtipo, li nombris sur gxi tridek du entrancxitajn striojn... Tiam li donis al tiu virino tiom da Hispanaj matoj kiom oni bezonas por acxeti bubalon, kaj forlasis Badur-on. En Tjilang-Kahan li acxetis fisxistan pirogon, kaj per tiu atingis post kelkaj tagoj da velado la Lampongojn, kie la ribelantoj kontrauxstaris la Nederlandan auxtoritaton. Li aligxis al bando de Bantamanoj, ne tiom por batali kiom por sercxi Adindan. Cxar li estis mildnatura, kaj pli impresebla de malgxojo ol de amareco. Je iu tago, kiam la ribelantoj denove estis venkitaj, li vagis en vilagxo, kiu jxuse estis konkerita de la Nederlanda armeo, kaj do brulis. Saidjah sciis ke la tie nuligita bando grandparte ekzistis el Bantamanoj. Kiel fantomo li vagis en la domoj, kiuj ne jam estis tute forbrulintaj, kaj trovis la kadavron de la patro de Adinda kun klevang-bajoneta vundo en la brusto. Apud li Saidjah vidis la tri murditajn fratojn de Adinda, junuloj, preskaux ankoraux infanoj, kaj iom distance kusxis la kadavro de Adinda, nuda, abomene turmentita... Penetris mallargxa strio de blua tolo en la disstaranta brusta vundo kiu sxajne finis longdauxran baraktadon... Tiam Saidjah iris renkonte al kelkaj soldatoj, kiuj per mallevita pafilo pelis la lastajn vivantajn ribelantojn en la fajron de la brulantaj domoj. Li cxirkauxbrakis la largxajn glav-bajonetojn, forte pusxis sin antauxen, kaj ankoraux repusxis la soldatojn per lasta strecxo kiam la tenilojn haltigis lia brusto. Mallonge poste en Batavio estis granda jubilado pri la nova venko kiu denove aldonis tiom da lauxroj al la lauxroj de la Nederland-India armeo. Kaj la Vicregxo skribis al la Patrujo ke la Lampongoj estis retrankviligitaj. Kaj la Regxo de Nederlando, informita de siaj Sxtatservistoj, denove rekompencis tiom da heroa kuragxo per multaj ordensignoj. Kaj versxajne en la dimancxa pregxejo aux pregxa diservo el la koroj de la piuloj levigxis dankpregxoj cxielen, sciigxinte ke `la Eternulo de la armeoj' denove kunbatalis sub la standardo de Nederlando... `Sed Di' kompate pri vead' prenis ne oferojn dum monat' Mi faris la finon de la rakanto pri Saidjah pli mallonga, ol mi povus esti farinta, se mi estus dezirinta skizi ion harstarigan. La leganto versxajne rimarkis kiel mi prokrastis dum la priskribo de la atendado sub la ketapano, kvazaux mi timis la malgxojigan malnodigxon, kaj kiel mi glitis preter tiu kun nauxzo. Kaj tamen tio ne estis mia intenco, kiam mi ekparolis pri Saidjah. Cxar komence mi timis ke mi bezonos pli fortajn kolorojn por trafi la leganton dum la priskribado de tiom strangaj aferoj. Dumvoje mi tamen eksentis ke estus insulto al mia publiko, kredi ke mi enmetu pli da sango en mian pentrajxon. Tamen povintus mi fari tion, cxar mi havas dokumentojn, kiuj kusxas jen antaux mi... sed ne: prefere mi konfesu. Jes, mi konfesu, leganto! Mi ne scias cxu Saidjah amis Adindan. Nek cxu li iris al Batavio. Nek cxu lin murdis Nederlandaj bajonetoj en la Lampongoj. Mi ne scias cxu lia patro falis pro la batado per kana bastono cxar li forlasis Badur-on sen permesilo. Mi ne scias cxu Adinda nombris la lunojn per trancxado en sia riz-sxtipo... Cxion cxi mi _ne_ scias! Sed mi scias _pli_ ol tion cxion. Mi scias _kaj povas pruvi_ ke estis _multaj_ Adindaj kaj _multaj_ Saidjah-oj, kaj ke, _kio estas fikcio malgxenerale, farigxas vero gxenerale_. Mi jam diris ke mi povas nomi la nomojn de personoj kiujn, samkiel la gepatrojn de Saidjah kaj Adinda, subpremado elpelis el ilia lando. Ne estas mia celo, en tiu cxi verko doni informojn kiuj tauxgus por jugxistaro kiu devas verdikti pri la maniero kiel praktikigxas la Nederlanda auxtoritato en Indio, informojn kiuj nur estus pruvpovaj por tiu kiu suficxe paciencas por atente kaj interesite tralegi ilin, kion oni ne povas atendi de publiko kiu sercxas distron en sia legajxo. Tial mi, anstataux doni sekajn nomojn de personoj kaj lokoj, kun kuna dato, anstataux prezenti kopion _de la listo de sxteloj kaj eldevigoj, kiu kusxas antaux mi_, mi provis skizi tion, kio povas farigxi en la koroj de la malricxuloj, kies vivrimedojn oni forprenas, aux ecx: mi nur igis diveni tion, timante tro trompigxi pri la desegnado de konturoj de emocioj kiujn mi neniam spertis. Sed kio pri la cxefafero? Ho, ke mi estu vokita por pruvi tion kion mi skribis! Ho, ke oni diru: `vi elpensis tiun Saidjah-on... li neniam kantis tiun kanton... Ne logxis Adinda en Badur!' Sed ke estu dirita kun la forto kaj volo fari juston, tuj kiam mi estus pruvinta ne esti kalumnianto. Cxu estas mensogo en la parobolo pri la bona Samariano, cxar eble neniam rabita vojagxanto estis akceptita en Samaria domo? Cxu estas mensogo en tiu parobolo pri la semisto, cxar neniu agrikulturisto jxetus sian semon sur sxtonajn lokojn? Aux - por malsupreniri pli al sameco kun mia libro - cxu oni rajtas nei verecon, kiu estigas la cxefaferon de la Negra Kabano, cxar eble neniam ekzistis Evangeline? Cxu oni diros al la verkistino de tiu senmorta pledado - senmorta, ne pro arto aux talento, sed pro la _intenco_ kaj _impreso_ - cxu oni diros al sxi: `Vi mensogis, la sklavoj ne estas malbone traktataj... cxar estas malvero en via libro: estas romano!' Cxu ne ankaux sxi devis doni, anstataux sumon de sekaj okazoj, rakonton kiu ilustras tiujn okazojn, por igi la konscion pri neceso de plibonigo penetri en la korojn? Cxu oni estus leginta sxian libron, se sxi estus forminta gxin kiel dosieron? Cxu estas sxia kulpo - aux mia - ke la vero, por trovi komprenon, tiom ofte devas surhavi la veston de la mensogo? Kaj al kelkaj, kiuj eble dirus ke mi idealigis Saidjah-on kaj lian amon, mi devas demandi, kiel ili povas scii tion. Ja tre malmultaj Euxropanoj trovas ke valoras la penon klini sin por observi la emociojn de la kafiloj kaj sukeriloj kiujn ili nomas `indigxenoj'. Sed ecx se ilia kritiko havus bazon, kiu alportas tiajn kontrauxargumentojn kiel pruvon kontraux la cxefintenco de mia libro, tiu donos al mi grandan triumfon. Cxar ili tekstas, tradukite, `La malbono, kiun vi kontrauxbatalas, ne ekzistas, aux ne tiomgrade, _cxar_ la indigxeno ne estas tia, kia via Saidjah... en la malbona trakto de la Javanoj ne estas tiom granda malbono kiom estus en gxi kiam vi pli gxuste estus desegnita vian Saidjah-on. La Sundano ne kantas tiajn kantojn, ne tiel amas, ne tiel sentas, kaj do...' Ne, Ministro de Kolonioj, ne, emeritaj Vicregxoj, ne tion vi pruvu! Vi pruvu ke la logxantaro ne estas malbone traktata, egale cxu estas sentimentalaj Saidjah-oj en tiu logxantaro. Aux cxu vi kuragxus aserti ke oni rajtas sxteli bubalojn de homoj kiuj _ne_ amas, kiuj _ne_ kantas melankoliajn kantojn, kiuj _ne_ estas sentimentalaj? Beletristike atakite, mi defendus la gxustecon de la desegnajxo de Saidjah, sed sur kampo de politiko, mi tuj cedas al cxiu kritiko kontraux tiu gxusteco, por malhelpi ke oni translokigu la grandan demandon al malbona kampo. Mi estas tute indiferenta cxu oni opinias min malbona pentristo, kondicxe ke oni cedu al mi pri tio, kia estas la malbontrakto de la indigxeno: _ekscesa_. Tiu estas la vorto sur la noto de la antauxulo de Havelaar, kiun tiu montris al la kontrolisto Verbrugge: _noto kiu kusxas antaux mi_. Sed mi havas aliajn pruvojn! Kaj felicxe, cxar ankaux la antauxulo de Havelaar povas erari. Bedauxrinde, se _li_ eraris, tiam li estis tre severe punita pro tiu eraro. Li estis murdita. ------------------------------------------------------------------------------- EKSTRAJXO! La `nula' cxapitro el la sama libro (neeldonita teatrajxo). ------------------------------------------------------------------------------- Jugxeja pedelo: Sinjoro jugxisto, jen la viro kiu murdis Barbenjon. Jugxisto: Tiu viro pendumigxu. Kiel li faris? Jugxeja pedelo: Li trancxis sxin en malgrandajn pecojn, kaj peklis tiujn. Jugxisto: Tio estis tre malbona. Li pendumigxu. Lothario: Jugxisto, mi ne murdis Barbenjon! Mi nutris sxin kaj vestigis sxin, kaj zorgis pri sxi. Estas atestantoj kiuj deklaros ke mi estas bona homo, ne murdisto. Jugxisto: Viro, vi pendumigxu! Vi pligravigas vian krimon per tromemfido. Ne decas al iu kiu ... estas akuzita de io, pensi sin bona homo. Lothario: Sed jugxisto, estas atestantoj kiuj konfirmos. Kaj cxar mi nun estas akuzita pri murdo... Jugxisto: Vi pendumigxu! Vi distrancxis Barbenjon, peklis sxin, kaj vi koketas kun vi vi mem... tri mortpunendaj krimoj! Kiu estas vi, virino? Virino: Mi estas Barbenjo. Lothario: Dank' al Dio! Jugxisto, cxu vi nun vidas ke mi ne murdis sxin! Jugxisto: Hm...jes...tiel! Sed la peklado? Barbenjo: Ne, jugxisto, li ne peklis min. Male, li faris multan bonon al mi. Li estas nobla homo! Lothario: Auxdas vi, jugxisto, sxi diras ke mi estas bona homo. Jugxisto: Hm... la _tria_ punkto do restas. Pedelo, forkonduku tiun viron, li pendumigxu. Li kulpas pri tromemfido. Aktuaro, citu en la premisoj la jurisprudencon de la patriarko de Lessing. ------------------------------------------------------------- Vortolistoj kun uzataj Malajaj/Indoneziaj vortoj kaj aliaj klarigoj savaho = sawah: subakvigita rizokampo = rizejo padio = padie: enspika aux surkampa rizo lombongo = lombong : konservejo Bantamo = Bantam residentio = residentie : administra regiono asistanto-residento = assistent-resident pusako = poesaka : heredajxo kerbo = kerbo : indonezia malsovagxa bubalo patjolo = patjol (Malaja pacol) : fosilo kun la lameno perpendikula je la tenilo user-userano = oeser-oeseran : harkirlajxoj sur la postkoloj penghulo = penghoeloe : vilagxa pastro ontongo = felicxo Indio = Indië : En Nederlando la malnova nomo por Indonezio. galangano = galangan : mallargxa digeto alang-alango = allang-allang : alta herbo kapalo = iu parto de sarongo (vidu p. 222) Bejtenzorgo = Buitenzorg : regista parto de tiama Batavio, nuna Gxarkarto (laux mi) matah-glapo = matah-glap : menskonfuzego atapo = atap : palmaj folioj Bendio = malpeza durada cxareto slendango = granda sxalo kiun portas virinoj cxirkaux la korpo aux per kiu ili portas infanon. djati, ketapano = arbospecoj melatio = malgranda blanka jasmenordora floro. Samsimbolplena kiel rozo. riz-sxtipo = ujo en kiu oni senspikigas padion. tudungo = kapvesto desao = desa, dessah : indigxena komunumo plej malalta rega tavolo en Javo. lalajango = lalayang : iuspeca kajto Sue = Eugène Sue, franca romanisto. mato = matte : argxenta monero. kamuningo = kamoening : multekosta flav-flama ligno. kahino = kahin : lumba tuko ikat-pendingo = ikat-pendieng : buko badjuo = baadjoe (malaja baju) : largxa indonezia jako Susuhunano = regxo, imperiestro sebah = < pasebah? : konstruajxo kondeho = kondeh : hartubero kabajo = kabaaj : supra vesxto parango = parang : haktrancxilo pontianako = pontianak : spirito, fantomo pelitaho = pelitah : ole-lampeto badjingo = badjing : sciuro kenario = kenari : migdalaca arbo Lampongoj = Lampongs : Mi supozas ke tiuj estas montoj aux regionoj sur Sumatro (estas tie urbo Lampung) bujao = boeja : kajmano baleh-baleho = baleh-baleh : bambua ripozbenko klevang = klewang : ? Sed Di'.. = Maar God, met zoveel wee gegaan, / Nam de offers van dien dag niet aan (cito de Tollens) : Sed Dio, kiu kompatis tiom da doloro/Ne akceptis la oferon de tiu tago. La Negra Kabano = Uncle Tom's cabin - Harriet Beecher- Stowe patriarko de Lessing = En la dramo 'Nathan der Wiese' de Lessing la patriarko ignoras cxiujn atestojn kaj deklaras ke la judo tamen estos bruligita --------------------------------------------------------------------------------