|
Enhavo
La nigre vestita
de Sigbjörn Obstfelder
(1866-1900)
Mi iras en la dezerta strato.
Mi sxtelumas laux la muroj de l' domoj.
Cxu iu min sekvas? Cxu malantaux
mi laux la muroj sxteliras iu kun kapo klinita? Same kiel mi?
Mi cxirkauxrigardi ne kuragxas.
Estas pecxe malhele. Ekbatadas
mia koro.
Mi auxdas flustradon:
- Viro!
Mi sentas tusxeti min vestajxoj
de virinoj. Mi ne levas la rigardon, kaj tamen mi scias, ke ili esats nigraj.
Kaj mi scias, ke jen frauxlino,
kaj mi scias, ke ondas sxia brusto.
Sxi ekprenas mian manon.
Tremas la sxia. Sed sxi klinas sin al mi, apogas sin al mi, kaj flustras:
- Viro!
Ni iras inter lignajxojn
kaj barelojn kaj forjxetajxojn, ni altigxas laux sxtuparoj, ni tretas sub
tegmentan fenestron.
Sxi demetas la vualon. Mi
vidas paron da grandaj, strangaj okuloj. Sxi malbutonas la korsajxon. Sxiaj
manoj tremas.
- Rigardu! sxi diras. -
Cxu estas bele?
Kaj sxi alkrocxas sin al
mi, kaj sxi tusxadas al mi la vizagxon, la kolon, la bruston, la tutan
korpon. Per manoj molaj kaj atentemaj.
Kaj tiuj manoj flustras:
- Blinda.
(c) traduko 1992 kaj 1997,
Morten Svendsen |
|