Enhavo
Rakonto pri sxrauxbingoj de August Strindberg (1849-1912) (eltrajxo el la romano
"Filo de l' servistino")
En la hejmo de Johano oni kultis la veron. - Diru cxiam la veron, kio ajn estos la sekvo, ripetis jen kaj donove la patro, kaj poste li rakontis historieton pri si mem. Pri tio, kiel li iam promesis al kliento jam la saman tagon sendi varon. Li tion forgesas, sed evidente li jam estis kutimigita al pardonpetado, cxar kiam la furioza kliento venas en lian oficejon kaj supersxutas lin per ofendaj vortoj, la patro respondas humile konfesante sian forgesemon, petas pardonon kaj deklaras sin preta kompensi la perdon. Moralajxo: la kliento staras surprizite, etendas al li la manon kaj konfirmas por li sian estimon. (Parenteze: komercistoj ne havu tiel grandajn postulojn unu al la aliaj!) Nu! La patro havis bonan intelekton, kaj kiel cxiuj maljunaj viroj li tre fidis siajn konkludojn. Johano, kiu neniam kapablis resti senokupa, faris malkovron: Oni povas pasigi la tempon en la stratoj inter la hejmo kaj la lernejo kaj samtempe pliricxigi sin. Iam, sur la sen-trotuara Holandan-strato, li ekvidis feran sxrauxbingon. Li trovis gxin amuza, cxar ligita al sxnuro gxi tauxgus kiel jxetilo. Post tio li cxiam iris meze en la strato kaj kunportis cxiujn ferajxojn, kiujn li trovis. Pro tio, ke la stratoj estis malbone konstruitaj, kaj freneza veturado ne estis malpermesita, la veturiloj mistraktigxis terure. Tial atenta promenanto povis esti certa pri tio, ke li cxiutage trovas kelkajn najlojn, splitojn, kaj almenaux unu sxrauxbingon, foje ankaux hufo-feron. Plej placxis al Johano la sxrauxbingoj, kaj li faris ilin sia specialajxo. Post kelkaj monatoj li jam kolektis da ili pli ol du litrojn. Iun vesperon li ludas
kun ili, kiam la patro venas en la cxambron.
Johano dum momento konsideris tion, cxu li pacigu lin dirante ke cxio estas mensogajxo, sed detenis lin la sxanco por dauxrigita batado kaj rifuzo pri vespermangxo. Vespere, kiam li enlitigxis
kaj la patrino encxambrigxis kaj petis lin legi vesperpregxon, li levis
la manon kaj diris patose:
Post tio oni cxiam
suspektis lin, aux, pli gxuste, lia malbona reputacio konfirmigxis, kaj
li longe turmentigxis pro aludoj al la sxtelo, kiun li ne faris.
August Strindberg (1849-1912), sveda verkisto. En la jaroj 1886-1887 li verkis la romanon "Filo de l' servistino", verko kies cxefrolulo - Johano - sendube estas Strindberg mem. Oni ofte taksas gxin kiel unu el la plej gravaj auxtobiografioj de la monda literaturo. (c) traduko 1992 kaj 1997, Morten Svendsen |