Chi tie li prezentas al ni jenan sian poemon:
Mi pentris vin per buntaj gajkoloroj,
sed komencitajn provojn mi ne finis
pro l' trista iro de perditaj horoj,
ke eskapis nepra gajn' char vi obstinis.
Mi skulptis vin el blankmarmora duro,
enplantis al vi koron sen sukces',
sen shanc' je ghoj', sen ech konsola spuro
forglitis, pintproksime, al regres'.
Se chi naskighojn sekvis pluraj mortoj,
vivigu vin -- sen korpo -- miaj vortoj.
Al Esperanto-Literatura Kafejo