Esperanto-Literatura Kafejo

Don


Don okupighas i.a. pri la kolektado kaj listigado de chiuspecaj literaturajhoj en Esperanto (originalaj kaj tradukitaj) en la reto.

Sed li ankau prezentas iujn siajn verkojn: i.a. tradukon de la poemo "Jerusalem" de William Blake -- kune kun tradukoj de la sama poemo fare de Auld kaj Dinwoodie.
Cetere tutan liston de siaj propraj verkoj (originalaj kaj tradukaj) en la reto li prezentas sur sia persona pagho, kun i.a. traduko de la sciencfikcia komedinovelo "La gnuroj el la muroj elvenas el" de R. Bretnor, kaj nova originala novelo "En usa tenebrio".


En sia pagharo, Don havas ankau grandegan kvanton da poemoj tradukitaj de aliaj. Ni menciu nur:
Poemoj de Joachim du Bellay, tr. Gaston Waringhien
Poemoj de W.B. Yeats
Krome vi trovos multajn legindajhojn, mem esplorante lian pagharon...


Dum siaj vagadoj en sovaghejo, Don renkontis ursojn. Pri tio legu chi tie.


Al Esperanto-Literatura Kafejo