Esperanto-Literatura Kafejo

Duncan (Dunkano)


Duncan proponas al ni sian tradukon de chapitro el la dua Pu-libro, titolita: ``En Kiu Sercho Orgazinighis kaj Porketo Renkontas la Hefelanton Denove'':-

Pu sidis en sia domo iun tagon, nombrante siajn potojn da mielo, kiam estis frapo che la pordo.
``Dek kvar'', diris Pu. ``Envenu. Dek kvar. Au chu dek kvin? Gheno. Tio konfuzis min.''

``Saluton, Pu'', diris Kuniklo.
``Saluton, Kuniklo. Dek kvar, chu ne?''
``Kio?''
``Miaj potoj da mielo, kiujn mi nombris.''
``Dek kvar, prave.''
``Chu vi certas?''
``Ne,'' diris Kuniklo. ``Chu gravas?'' ...
[...]


Kaj li estas la prizorganto de la Esperanto-Muzika Parto de la Virtuala Esperanto-Biblioteko. Tie trovighas superrigardo de chiuspecaj muzikajhoj publikigitaj en Esperanto-lando, pri muzikgrupoj, diskoj (kompaktaj au vinilaj), bendoj, k.t.p.


Al Esperanto-Literatura Kafejo