Esperanto-Literatura Kafejo


Chu vi mem havas / prizorgas, au konas, interesajn ttt-paghojn, en la kadro de la temoj de la kafejo, vi povas informi pri tiuj per nia KONTRIBUO-FORMULAR(I)O


Kiel ni imagas chi tiun kafejon?

Jam multaj Esperanto-TTT-(WWW-)"paghoj" ekzistas en la Interreto. Per diversaj listoj oni povas trovi ilin. Ankau en ''muse-priklakebla'' html-formo... Oni povas ech serchi lau nomo, lando, urbo. Tamen, tiuj listoj nenion diras pri tio, kion vi povus atendi sur la paghoj.
La Kafejo celas esti pli plezura maniero por ekkoni diversajn paghojn en la reto. Almenau paghojn, kiuj iel rilatas al literaturo, arto, manghado, trinkado, anekdoto-rakontado, ktp. (Tiuj, kiuj interesighas chefe pri tehhniko, scienco, lingvistiko, komputiloj, automobiloj, sporto, k.s. faru siajn proprajn kafejojn!)

Estas iuj chefpaghoj (iom post iom eble pli belaj), kun kafejaj tabletoj, chirkau kiuj sidas po tri-kvar homoj, kiuj (tiel longe ke mankos fotoj au desegnajhoj de iliaj vizaghoj) estos nur simbolaj reprezentajhoj por gastoj de la kafejo. Krome, ankau por tiuj, kiuj ne povas vidigi bildojn, la gastoj estas menciataj per nomo.

Kiu vidas la paghon, povos elekti, kies "rakonton" li/shi volas "audi" (fakte legi, char ni ne planas enmeti sonon au aliajn komplikajhojn ne taugaj por chiuj vizitantoj). Celo estas, ke per tiu elekto oni transiras al malgranda pagho (unu au du ekranoj, ekz.), kie trovighas iu anekdoto, poemo, rakonteto, recepto,... au sinprezento de la koncerna kafejo-gasto. Krome tiu pagheto enhavu ligon (transsendon) al aliloka pagho de tiu gasto. (Kiu ne jam havas TTT-paghon, povas ekhavi senpagan, i.a. en GeoCities.)

Kiam estos sufiche da gastoj, ni planas regule "shanghi la publikon", tiel ke ne chiam daure la sama kolekto da personoj aperos sur la chefpagho. La aliaj gastoj restos tamen atingeblaj.

Ni supozas, ke niaj kafejaj gastoj mem ankau periode volos shanghi sian kontribuon en la kafejo.

via kontribuo

Se vi volus ion kontribui kiel gasto en nia kafejo, sendu vian kontribuon retletere al ni (kiel normala teksto au HTML-kode). Estu simpla pagheto, videbla sen troaj tehhnikaj postuloj: sen sono, sen "framoj", sen grandaj fotoj, sen filmoj.
Char la pagho estos videbla por la "ghenerala publiko", ni sugestas, ke vi uzu h-transskribon de la supersignitaj literoj. (Se vi volas uzi Latin3, prefere sendu la tekston de la pagho kiel "aldonajhon" al via letereto, kun finajho ne .TXT nek .DOC nek .HTM, sed .QL3, por ke nek via nek nia poshtilo fushu la L3-literojn.) Ankau portreton (en elektronika formo) vi povas sendi kiel aldonajhon. Anstataue, por che la tablo, vi povas elekti unu el niaj 'kapoj'.

Eble pli facile estas, uzi la formular(i)on por indiki vian kontribuon. Ghi taugas ankau por averti nin pri iu nova pagho de jama gasto.

Se shajnas al vi, ke via kontribuo ne estus sufiche granda por sidi che Kafeja tablo (kial? chu chiam chiuj kafejaj gastoj same kontribuas al la konversacio?), au se vi volas atentigi pri ne-propra pagho, au se vi havas ion alian por komuniki, vi povas utiligi la gastlibron / afishejon.

Kompreneble sole la kafejestro decidas pri allaso de kontribuoj de gastoj - tamen ne respondecante pri iliaj eldiroj. Kaj gastoj ne respondecos pri la eldiroj de aliaj gastoj.

La Kafejestro. <kafejestro[a]oocities.com>


Al Esperanto-Literatura Kafejo