Esperanto-Literatura Kafejo

Wouter


(Diru: "Vautero", kvankam la ghusta E-igo estus: "Voltero".)


Richard Verstegen (ch.1550-1640):

La diferenco inter la privilegioj de la barbiro kaj la falchisto

Barbiro faris kun Falchist' disputon,
Por fiksi pri privilegi' preferon;
Posedis la Barbir', lau li, atuton:
Li razas homojn, la Falchist' nur teron;
Falchisto diris: mia povo neta
Superas vian, pruvos mi, sen misi,
CHar kiam mia tasko estas preta,
Mi povas inter miaj stoploj pisi;
Kuraghe vi nun pruvu vian famon,
Kaj inter viaj stoploj faru samon...


La propra hejmpagho de Wouter ne estas tre interesa.

Sed per lia literaturo-pagho vi povos legi plurajn liajn tradukojn.

Ankau iuj pli-malpli shercaj poemoj de Nederlandaj verkistoj de la 17a jarcento trovighas tie.



Vi trovos elektronikan version de lia libreto (verkita 1977) ''Tondajhoj - Knipsels - Wycinanki'', kun papertondajhoj kaj poemetoj por lia tiam 5-jara filineto Silvia, pere de: W F Pilger/PPL


Al Esperanto-Literatura Kafejo