Demandojn kaj respondojn mi parafraze tradukis el okcident-Euxropaj revuoj por adoleskantinoj. Mi tradukis ilin nur, cxar mi opinias, ke ankaux en Esperanto oni povu trovi cxi-specajn tekstojn. Mi fidas la honestecon kaj gxustecon de la respondoj, sed mi mem ne povas respondeci pri ilia enhavo. Do, se vi vere bezonas respondon al demando, konsultu iun alian, ekzemple kuraciston. Samtempe tio signifas, ke oni ne povas mem fari demandojn al mi. Mi ne havas suficxe da kono por ecx pretendi, ke mi povus doni respondon, kaj mi ne disponas pri faka redakcio! - Pauxlin'
|
Tiel enuiga.
Mia amiko kaj mi nun konas unu la alian dum kvar monatoj. Ni vidas unu la alian dufoje en semajno kaj tamen mi opinias, ke nia rilato estas nekredeble enuiga. Mia amiko preferas sidi sur sofo antaux televidilo kun sako da krakmangxajxetoj, por poste amori kun mi. Mi ne tute malsxatas tion, sed foje sxatus fari ion alian.
Cxu vi jam foje proponis al li, fari ion alian? Unua leciono pri enuiga rilato estas: mem prenu la iniciaton! Estas miskompreno, ke la alia respondecas pri la kreado de bona etoso. Se vi proponas ideojn, via amiko estas stimulata ankaux mem elpensi ion placxan. Se post viaj klopodoj montrigxas, ke li planas pasigi sian tutan vivon rigardante televidon, vi ja povas demandi vin, cxu vi volas dauxrigi kun gxuste cxi tiu amiko.
Elstara plezurbutono.
Mia plej bona amikino kaj mi venis al la ideo, kompari niajn korpojn. Ankaux tie malsupre. Montrigxis, ke niaj plezur- butonoj tie estas tute aliaj. Sxia estas apenaux videbla, kaj ankaux post stimulado restas preskaux tute plata. Mia estas klare videbla, iom elstara, kaj pro stimulado ecx kreskas. Cxu mia klitoro estas stranga?
Homoj havas malsamajn nazojn, orelojn, fingrojn, harojn, okulojn... Virinoj havas mamojn grandajn, mezajn, malgrandajn, kun diversaj formoj. Ankaux cicoj povas esti pli aux malpli grandaj, pli aux malpli elstaraj, kun pli aux malpli granda areolo (tiu alikolora, alistruktura hauxto cxirkaux la mampinto). Cxiujn tiujn diferencojn oni pli aux malpli facile vidas, kvankam tiujn lastajn eble nur sur strando aux en nagxejo aux sauxno. Do, al tiuj diferencoj oni jam kutimigxis. La diferencoj "tie malsupre" ne estas tiel facile konstateblaj. Sed ili ja ekzistas. Eble vi jam scias, ke cxe viroj la penisoj havas diversajn grandojn kaj formojn. Nu, ankaux virinaj seksorganoj ne estas esceptoj. Sen pli profunda kompara esploro, kiel vi du faris (bona ideo!), malmulto estas videbla ecx cxe nuda korpo. Sed ankaux "kasxitaj" partoj, kiel la klitoro, povas esti suficxe malsamaj. Neniu problemo. Nenio stranga. Pripensu: se cxiuj homoj same aspektus, la mondo estus multe malpli interesa!
Senharigi.
Mia amiko pensas, ke estus stimule, se mi malsupre cxiujn harojn forrazus. Min tio iom timigas, kaj mi ne scias, kiel fari tion.
Forigu viajn harojn nur se vi mem sxatas tiun aspekton aux se vi mem stimuligxas de tio. Do ne faru tion nur por placxi al via amiko. Kompreneble ne damagxas, foje elprovi. Sed kalkulu pri tio ke la stopletoj kiuj aperos kiam la haroj denove kreskos, povos juki ne malmulte. Vi povas forigi la harojn plej bone per nova razklingeto kaj razkremajxo aux -sxauxmo. Ankaux eblas per senhariga pasto, kiun vi metu tre singarde sur viajn pubharojn. Unue provu sur alia loko, cxu via hauxto ne alergie reagas al la kremajxo aux pasto. Tre atentu, ke ne venu senhariga substanco inter viaj vulvolipoj!
Juko.
Jam dum iom da tempo miaj vulvolipoj jukas, precipe dum nokto. Ne povas esti seksa malsano, cxar mi neniam litumis kun knabo. Bonvolu ne sendi min al kuracisto. Li estas malmoderna viro, kun kiu mi ne povas priparoli cxi-tiajn aferojn.
En 1998 cxi-regione malmulte da kuracistoj havas ankoraux problemojn pri demandoj pri seksaj korpopartoj aux malsanoj. Se via hejma kuracisto estas vere tiel malmoderna, vi sercxu kiel eble rapide alian kuraciston. La juko en via kazo ne estas pro seksmalsano, sed eble vi estas alergia je io: la materialo de via kalsoneto, lavpulvoro uzita por lavi gxin, sapo, aux litajxoj viaj. Povas ankaux esti, ke vi havas sximinfekton, kauxzitan de malpliigxinta rezisto. Do tamen vizitu vian (novan) kuraciston.
Sangas.
Mi ofte kontentigas min mem. Antaux iom da tempo mi uzis por tio iun objekton, kiu - kiel montrigxis poste - havis akran randeton. Pro tio mi iom sangis. Poste tiun objekton mi neniam plu uzis, kaj ne plu okazis tia sangetado. Nun de mallonge mi havas amikon. La problemo estas, ke foje iom sangas post fingrumado. Cxu tion kauxzas tiu iama vundeto?
Ne, tia vundeto kutime resanigxas en unu aux du tagoj. Vundetoj ekestas, cxar la hauxto de via vagino estas tre maldika. Se estas tiel, estas normale ke vi iom sangetas. Por preventi vundetojn (kaj eventualajn infektojn), gravas, ke vi estu singarda. Tial en la vagino ne uzu objektojn kiuj ne estas rondaj kaj molaj, kaj kontrolu, cxu via amiko ne havas akrajn ungojn.
Cxu reiri al kuracisto?
De ne longe mi uzas la kontrauxgravedan pilolon por reguligi mian menstruon, kiu estis tre neregula. Mia hejma kuracisto petis min, reveni, kiam mi volas utiligi la pilolon kiel preventilon. Mi diris, ke mi faros, sed mi fakte ne komprenas, kial necesas. Mi tiel gxojis, ke finigxis tiu ekskurso al kuracisto, kaj nun mi tamen devos reveni.
Por via korpo ne gravas, cxu vi uzas la pilolon pro neregula menstruo aux kiel preventilon. Do ne pro tio, via kuracisto petis vin reveni. Ni supozas, ke li aux sxi volas paroli kun vi pri sekura amorado en la momento, kiam tauxgas. La pilolo ja protektas kontraux gravedigxo, sed ne kontraux infektigxo per amore transigebla malsano. Demandu mem, kiam vi post tri aux ses monatoj bezonos denove preskribon.
Cirkumcido.
Mia amiko estas cirkumcidita. Li diras, ke liaj gepatroj farigis tion pro higienaj motivoj. Cxu tio por li influas al lia gxuado dum amorado? (Mi mem ne sentis diferencon...) Cxu ne iuj aliaj faras tion pro religiaj motivoj? Mi auxdis ke en iuj landoj oni faras cirkumcidon ankaux al knabinoj. Kiel tio okazas?
Cirkumcido cxe knabo estas la (plejofte tuta) fortrancxo de la prepucio, t.e. la resxovebla hauxto-falto kiu kovras la glanon (balanon) de nerigida peniso. Cxe iuj knaboj, tiu hauxto tro strikte cxirkauxas la glanon, kaj ne povas facile resxovigxi (kio ja necesas cxe rigidigxo). Tion oni povas solvi per strecxado de la prepucio aux per entrancxeto aux per fortrancxo. Samtempe, iom strikta prepucio povas malfaciligi la purigadon inter gxi kaj la glano. Pro malpuro tie povas facile ekesti infektoj. En iuj religioj (judoj, islamanoj k.a.), oni cirkumcidas cxiujn knabetojn por tiel montri, ke ili estas anoj de la koncerna religia komunumo. Ankaux por tio la origina kialo estas eble higiena, cxar la koncernaj popoloj iam logxis en lokoj, kie akvo por bona lavado ne cxiam estis atingebla. Cxu cirkumciditeco gxenas dum amorado, vi povus demandi al via amiko. Kvankam li ne povas kompari "kun" kun "sen"... Povas esti ke, pro la plia kontakto kun aero, litajxoj kaj kalsona sxtofo, la glano estas iom malpli sentema. Sed ni persone neniam auxdis plendojn pri tio.
Cirkumcido de knabinoj estas io tute alia. Ni avertas, ke estas terura rakonto. Cxe knabinoj, iuj praktikas baze du tipojn de cirkumcido (foje ambaux samtempe). Unu estas: forskrapi, fortrancxi aux entrancxi la klitoron. Tio neeviteble influas al la eblo gxui dum amorado. (Kaj tio estas precize la celo: ke la virino ne gxuu amoradon.) La dua tipo: parte fortrancxi la vulvolipojn kaj kunligi aux kunkudri la restajxojn, por ke tiuj kunkresku, tiel ke restas nur truo por pisi. Tiel la knabino restos "fermita" kaj virgulino gxis sia edzinigxo (aux mortas pro la komplikajxoj). Antaux la geedzigxo ofte necesas malfermi la vulvon per denova trancxado. Terure kruela kutimo, do. Al la unua tipo similus cxe knabo: tute aux parte forraspi aux fortrancxi la penisan glanon. Al la dua tipo: tute aux parte detrancxi la sxvelflankojn de la peniso kaj kunkudri gxin kun la skroto (la testiko-sako), por ke la knabo ne povu enmeti gxin cxe knabino aux alimaniere amuzigxi per gxi. Tia mistrakto de knaboj tamen nenie estas praktikata laux nia scio. Sed, do, iuj knabinoj ja estas same terure mistraktataj.
Testo pri aidoso.
Mia amikino farigxis sango-donanto, cxar tiam oni regule kontrolos sxin pri aidoso. Sed ja ne estas celo, ke tio estu senpaga aidoso-testo?
Tute ne. La sekureco de sango- transfuzoj estas endangxerigata per donantoj kiuj supozas, ke ili povus havi aidoson. Se vi scias pri vi mem, ke vi riske amoris (ecx se nur unufoje), tiam ne donu sangon. Nur post ses monatoj oni povas fidinde pruvi, cxu vi jes aux ne estas portanto de la aidosa (HIV) viruso. Cxar dum la unuaj monatoj tio ne estas klara, la sango povus esti infektita. Cetere, plej ofte, la sango- kolektaj instancoj kontrolas la sangon, ne la donanton, pri la viruso. Se entute ili rajtas informi la doninton pri infekto trovita en la sango, tio okazus multe pli malfrue ol cxe specifa aidoso- testo.
Dum koncerto.
Dum koncerto mi renkontis ravegan knabon. Ni havis tian emon unu pri la alia, ke ni ne povis regi nin. Dum sovagxa amindumado ni kontentigis unu la alian per niaj busxoj. Li ne elsxprucis en mian busxon. Tamen mi de poste timas, ke mi povus esti infektita per aidoso.
Cxar li ne elsxprucis en vian busxon, la sxanco ke vi estas infektita per la aidoso- viruso estas vere minimuma. Ja ekzistas sxanco, ke li infektis vin per alia sekse transigebla malsano (s.t.m.). Tian malsanon vi povas rekoni per sxangxigxinta sekrecio, bruluma sento dum pisado, veruketoj, veziketoj aux juko en vulvo aux vagino, sangado aux doloro en subventro. Se vi havas unu el tiuj simptomoj, vi ja iru al via kuracisto aux al specialigxinta sanservo. Ankaux se vi volas esti tute certa, ke vi ne estas infektita per aidoso, vi povas kontakti tiujn instancojn pri testo. Se vi estonte ne volas havi riskon, cxe kontentigo per busxo vi uzu kondomon. Cxar ankaux per la antaux- elsxpruca suko jam eblas infekto per s.t.m.
Neniam kontentigxis.
Mi estas 23-jara kaj jam dum ses jaroj havas firman amikon, kun kiu mi amoras, sed mi ankoraux neniam havis orgasmon. Laux mia hejma kuracisto, mi devas pli koncentrigxi pri tio. Sed pro unu aux alia kialo, ne sukcesas. Pro konservativa edukado mi ne povas libere transdoni min kaj ne povas koncentrigxi. Cxu mi estas nenormala, cxar jam dum ses jaroj ne okazis?
Vi tute ne estas nenormala. Cxe vi hejme oni ne parolis pri seksaj aferoj, kaj tial vi sentas vin nekomforte pri viaj propraj seksaj sentoj. Kaj tio malhelpas, ke vi tute transdonu vin dum amorado. Fakte, virinoj devas ofte pli klopodi por kontentigxo ol viroj, sed ne necese tio kostas pli da tempo. Cxiukaze, estas escepte, se venas orgasmo nur per movo de la peniso en la vagino. Por preskaux cxiuj virinoj necesas, ke la klitoro estu stimulata. Tio eblas per viaj aux liaj fingroj, aux per lia busxo. Aux eble vi foje provu delikate vibrantan vibrilon. Se vi elprovas mem, vi eltrovos, kiumaniere estas plej placxa tusxado. Provu krei tauxgan etoson per muziko, fantaziado, erotika libro aux banado en bankuvo. Kaj zorgu, ke neniu povus gxeni vin.
Trifoje.
Kiam mia amiko kontentigas min, mi jam rapide ekhavas rapidajn konvulsiojn. Mi ne estas certa, cxu tio estas orgasmo. Kiam tiuj konvulsioj cxesas, mi volas ke li min kontentigu denove. Nur post kiam li estas farinta tion trifoje, la sento forpasas. Cxu mi trifoje kontentigxas, aux cxu la unuaj du ne kalkuligxas?
Tiuj tri fojoj cxiuj tri estas orgasmoj. La unuaj du eble malpli fortaj ol la tria. Tio povas dependi de la "tekniko". De la momento kiam vi sentas ke vi kontentigxos, oni povas pli aux malpli longe stimuli. Se oni mallonge stimulas, povas ekesti sento, ke ne estis gxisfine. Se oni pli longe stimulas, povas ecx esti, ke vi sentas ke la orgasmo originas kvazaux en viaj piedfingroj. En via kazo, via amiko versxajne tro rapide cxesas stimuli vin, tiel ke vi ne plene kontentigxas kaj volas, ke li dauxrigu. Tamen ne necese estas tiel. Iuj virinoj ja havas plenan orgasmon, sed simple bezonas plurajn orgasmojn por havi senton de kontenteco.
Cxu alimaniere?
Kiam mi fingrumas min, tre placxas al mi, dum iom da tempo forte premi miajn vulvolipojn en la loko, kie kasxigxas mia klitoro. Estas iom malfacile, klarigi tion al knabo. Cxu ekzistas aliaj manieroj por kontentigxi?
Estas sennombraj manieroj por stimuli la klitoron. Estas tre persone, kio estas plezure al vi, kaj kio ne. Sed jen kelkaj gxeneralaj ideoj por elprovo. Vi povas stimuli la klitoron per rekta aux nerekta frotado, karesado aux tusxetado. Cxar la klitoro estas tre sentema, povus esti bone, uzi iom da salivo. Vi aux via amiko povas froti per fingro, aux via amiko povas leki per lango. Iuj sxatas uzi vibrilon. Aux sub dusxo aux en bankuvo uzi la akvo- sxprucon el la dusxilo. Krome vi povas strecxi certajn muskolojn (ekzemple tiujn cxirkaux la vagino- eniro) kaj malkovri, kiel teni la senton. Iuj virinoj krome tre forte stimuligxas per premado aux frotado de la loko interne malantaux la pub-osto (per fingro enmetita kaj kurbigita supren).
Jen preskaux...
Mi havas karan amikon kun kiu estas plezure litumi. La problemo estas, ke mi ne kontentigxas. Cxar mi cxiufoje gxuas la amoradon, mi de tio neniam faris problemon. Kiam mi rakontis tion al li, li iom ektimis, sed mi montris al li miajn plej plezurigajn lokojn kaj ni provadis. Kiel ajn li klopodas, cxe mi restas je la sento: jen preskaux. Cxar la lastaj amoradoj estis celitaj tute al mi, ni nun iom pauxzas la ekzercadon. Kial mi ne kontentigxas?
Bone ke vi du por iom da tempo malpli koncentrigxas je tio.
Per troa okupigxo la sxanco estas granda, ke ne sukcesas, cxar farigxas konkurso.
Multaj knabinoj restas je la punkto "jen preskaux".
Tio povas havi tri kauxzojn:
1.
Vi ankoraux ne tiom ofte provis kontentigxi.
2.
Vi timas pri la momento de kontentigxo, cxar vi ne scias, kiel vi reagos.
3.
Vi ne sentas vin tute komforte en la situacio.
Tio povas esti pro eduko aux pro io alia.
Tamen plej ofte helpas, unue elprovi mem, sole.
Tiel vi povas malkovri, kiaj sentoj estas, kaj kiel vi reagas.
Kiam vi tion scias, vi pli facile povas lasi cxiujn bremsojn.
Faru pasxon post pasxo.
En iu momento vere sukcesos.
Konfuzita.
Mi estas knabino 18-jara. Mi estas tre konfuzita, cxar mi havas certajn sentojn por iu virino. Mi volus esti kun sxi dum la tuta tago. Kiam sxi ne cxeestas, sxi mankas al mi kaj mi dauxre pensas pri sxi. Iom similas al enamigxo, sed tiel ne estas. Ekzemple, ne venus al mia kapo, kisi sxin. Mi vidas mian estontecon normale kun viro. Mi ne scias, kion fari kun tiuj sentoj. Mi deprimigxas pro ili. Cxu vi povas min helpi?
Rigardu la aferon foje de pozitiva flanko. Estas belege, havi tiajn sentojn por iu. Tute ne gravas, cxu vi volas nomi tiujn sentojn "enamigxo" aux ne. Provu simple gxui la emociojn kaj ne zorgu pri tio, kion ili signifas. Vi havas bezonon pri varma, profunda amikeco kun tiu virino, do kial ne allasi tion? Ankaux se vi enamigxas al viro, tiun amikecon vi povas konservi. Eble post iom da tempo vi rimarkos, ke estos pli inter vi kaj tiu virino, sed pri tiu ebleco vi nun ne pensu.
Cxu ok estas tro?
Mi estas 17-jara kaj jam litumis kun ok knaboj. La problemo estas, ke "oni" opinias min cxiesulino. Mi provas ne gxenigxi de tio, sed profunde en mia mio mi ja gxenigxas. Mi fakte ankaux mem pensas, ke ok estas multo. Kion vi opinias?
Iuj rapide jugxas iun "cxiesulino". Se vi havas bonan senton pri via maniero de okupigxo pri sekso, tio ne estas afero de aliaj. Cxu ok knaboj estas multe, estas tute persona afero. Ne tiom temas pri nombroj, kiom pri la sentoj cxe la kontaktoj. Se vi uzus knabojn nur por via propra plezuro, ne kalkulante pri iliaj sentoj, pri tio vi povus havi senton esti cxiesulino. Sed ne permesu ke aliaj dubigas vin. Eltrovu kion vi mem vere opinias.
Mia amiko estas kruela.
Cxiuj pensas, ke mia amiko mistraktas min. Ili opinias, ke mi plej baldaux lin forjxetu. Mi agnoskas, ke li foje min traktas kruele kaj malice, kiam aliaj cxeestas. Ofte li min simple ignoras aux superregas min. Tamen mi ne volas malhavi lin, cxar mi tre amas lin, kaj li min.
Li diras ke li amas vin, sed cxu vi estas certa pri tio? Neniu havas la rajton trakti aliajn kruele kaj malice, certe ne iu kiu asertas ami vin. Demandu vin mem, pro kio vi volas resti cxe tiu cxi amiko. Nomu la bonajn flankojn de lia karaktero kaj konduto, pro kiuj vi altirigxas al li. Kio kompensas lian malican konduton? Se vi povas mencii nur malmulte da pozitivajxoj, kaj se restas nur "mi lin amas", tiam cxesigu vian kontakton. Tolerante ke via amiko tiel malbone traktas vin, vi turmentas vin mem kaj vin mem malavantagxigas.