Restaŭranta mezepokecon
Iam antaŭ longa tempo, la Okcidenta mondo estis unuigita per du lingvoj proksime afinaj: la klasika latino, la lingvo de regado kaj erudicio; kaj la vulgara latino, la lingvo parolata de la popolo.
Post kiam Romio malaperis, la klasika latino malrapide estis forgesita dum kiam la vulgara latino daŭre prosperis, kaj fine evoluis al apartaj dialektoj kiuj iĝis la franca, itala, hispana, kaj aliaj.
Ĉi tiuj latinidoj laŭvice procedis por kolonii la mondon ekster Okcidento, kaj tiel portis al ĝi la eblon de nova universala lingvo, komprenebla en ĉiu parto de la globo.
Romanico estas rekonstruaĵo de ĉi tiu perdita komuna lingvo, simpligita por uzado en nia propra erao. Kreita en 1991 de la fontaj radikoj de la modernaj franca, itala, hispana, kaj la latina vortstoko de la angla, ĝi revenas al la vulgara latino kiu ankoraŭ unuigis Okcidento antaŭ kiam ĝi dividiĝis en la modernajn latinidojn.
Ĝi ankaŭ estas ponto inter aliaj konstruitaj lingvoj pasintaj, etendiĝanta super la historia abismo inter la naturalismo kaj rekonebleco de lingvoj kiel Interlingua kaj la unuformeco kaj simpleco de lingvoj kiel Esperanto kaj estiganta ekvilibron inter la du.

La latinidoj naturalismaj |

La latinidoj unuformaj |

Romanico |
En ĉi tiu situo, oni trovos ĉion necesan por lerni Romanicon kaj komenci uzi ĝin hodiaŭ.