Sonĝulo

Dormu dolĉe, sonĝu sorĉe,
nun ripozu bele!
Tuj Sonĝulo kun la torĉo
gvidos vin fabele.

Dormu, kara infaneto,
nigras nun ĉielo.
Endormiĝu en kvieto
sub la sonĝombrelo.

Paĉjo lulas vin trankvile,
sablo en okulo.
Dormu dolĉe en lulilo,
gardos vin Sonĝulo.

Dormu dolĉe, sonĝu sorĉe,
nun ripozu bele!
Jam Sonĝulo kun la torĉo
gvidas vin fabele.